Rusia kosmonaŭtiko
Baza informo Libroj Artikoloj Personoj Novaĵoj


BAJKONUR:JARCENTDUONO, FLUGO NORMALAS

En 2 de junio de jaro 2005 estas 50jara jubileo de unu el la plej gravaj regnaj simboloj de USSR



Ĉe enveturejo de la kosmodromo. Foto el paĝaro buran.ru
     En historio de Sovet-Unio kaj nuntempa Rusio kosmodromo Bajkonur okupas specialan lokon. Ĉi tiu objekto gvidis propagandan taĉmenton de avangarda sovetia scienco kaj industrio. Lanĉo de raketo de Bajkonur igis koron de ĉiu sovetia ŝtatano tremi. Akompanata per sonoj de solenaj himnoj, kadrita per fumo kaj flamo peza raketo malrapide leviĝis en la ĉielon, iom-post-iome transformiĝante sur ekranoj de televidiloj en flaman globon. Eĉ nune ĉiu kosma lanĉo, kiu estas demonstrata sur televido, fariĝas ĉefa evento en televidnovaĵoj. Kaj tiam...
     Kosmaj flugoj estis ne nur ekstrema ŝtata distraĵo. Ili kreis prestiĝon de la ŝtato, prestiĝon de la politika sistemo. En malproksima jaro 1955 la lando komencis multjaran konkuradon kun Usono - konkeron de la kosmo.
      Tamen, historio de la patria kosmonaŭtiko komenciĝis multe antaŭ. Povas esti, ankoraŭ en komenco de la jarcento, kiam Konstantin Ciolkovskij ellaboris teorion de raketa movilo, povas esti, en jaro 1933, kiam apud Moskvo Sergej Korolov komencis testojn kun likvofuelaj raketoj, povas esti, en jaro 1946 kiam Ministerio de defendo decidis konstrui en Astraĥanja provinco testejon Kapustin Jar... Tamen, sendube, konkuro, kiu dum multaj jaroj igis la partoprenantajn landojn streĉi ĉiujn fortojn, komenciĝis en 12 januaro de jaro 1955 (en naskiĝtago de projektisto Sergej Korolov), kiam sur stacion Tjura-Tam en Kazaĥstano alveturis unua taĉmento de militaj konstruistoj sub komandado de ĉefleŭtenanto Igor Deneĵkin. La historio ne konservis por ni unuajn vortojn, kiujn li diris post alveno en la kazaĥan loĝlokon. Bedaŭrinde. Ĉi tiuj vortoj povas konkuri kun fama "Ekveturis!" de Gagarin.
      Eblas nur tre kondiĉe taksi 2an de junio naskiĝtado de la kosmodromo. Al ĉi tiu dato sur la estonta kosmodromo, kiu, interalie, troviĝis en 350 kilometroj de loĝloko Bojkonir, jam plene bolis laboro. Reale en ĉi tiu tago ni festas datrevenon de subskribo de labora dokumento - direktivo de la Ĝenerala stabo, konfirmanta organize-oficistaran strukturon de 5a Sciencesplora testa lanĉejo por testoj de interkontinentaj balistikaj raketoj R-7 (ĝuste tiel estis nomata la kosmodromo dekomence). Ĉi tiu dekreto estis nur unu el paŝoj sur vojo al unua lanĉo de sovetia kosma raketo, kaj tute ne unua paŝo. Sed ne indas ĉikani al detaloj - malfacilas elekti la naskiĝtagon, tro multe da stadiojn trapasis la projekto, antaŭ en Kazaĥstano aperis grandega kosma haveno.
     Interalie, ankaŭ eblus nomi unua paŝo kreon de komisiono, kiu devis elekti lokon por estonta kosmodromo. Ĝia prezidanto estis nomumita leŭtenantgeneralo de artilerio Voznjuk. La komisiono esploris multon da lokoj por konstruado de la grava objekto. Bajkonur estis ne plej oportuna el ili, sed ĉi tiu loko entute kontentigis samtempe al ĉiuj postuloj - sur aliaj teritorioj forestis iuj ajn gravaj kondiĉoj por funkciado de la estonta kosmodromo.
     La kosmodromo, unuavice, devis troviĝi kiel eble pli sude. La afero estas en tio, ke pro proksimiĝo al la ekvatoro kreskas efekto de rotaciado de la Tero, helpanta lanĉi raketon sur orbiton. Krome, bezonis, ke distanco de ĉi tiu loko ĝis punkto de falado de batalkapoj de R-7 (speciala areo sur Kamĉatko) estu ne malpli, ol sep mil kilometroj; ke trajektorio de flugo ne iru super grandaj loĝlokoj; ke eblu krei grandegajn zonojn, kien en la estonto falos eluzitaj ŝtupoj de raketoj; ke apude estu grandaj transportaj arterioj; ke estu ebleco provizi la testejon per teknika akvo en granda skalo. Bajkonur kontentigis ĉiujn ĉi tiujn postulojn - apude estis tri transportaj arterioj - fervojo kaj aŭtomobila ŝoseo, kaj ankaŭ rivero Sirdario, kaj planataj trajektorioj de raketaj flugoj trapasis sur neloĝataj aeroj.
     Alia dato de naskiĝo de la kosmodromo povas esti 12 de februaro de jaro 1955. En ĉi tiu tago la registaro akceptis decidon (formalan, konsiderante, kiam en Kazaĥstanon veturis la taĉmento de ĉefleŭtenanto Deneĵkin) pri ĝia konstruado. Interesas, ke estro de la kosntruado estis nomumita majorgeneralo Ŝubnikov, kies antaŭa projekto estis monumento de sovetia batalanto en Berlino. Al tiu momento militaj konstruistoj jam komecis preparon de placo por la konstruado. Ili konstruis fervojan branĉon, tendaron por konstruistoj, preparis lokon por betonaj kaj lignaĵaj uzinoj, provizejoj. Dum la tuta periodo de la konstruado oni ne uzis malliberulojn por laboro - en la konstruado laboris nur soldatoj.
 
Plano de kosmodromo Bajkonur    Ritmoj de laboroj estis grandiozaj. Dum unuaj monatoj estis konstruitaj aŭtomobila kaj fervoja branĉoj, kaj eĉ komenciĝis konstruado de ĉefa objekto - estonta unua starta komplekso. Bezonas rimarki, ke loko de la kosmodromo estis tiom ĉi maloportuna por konstruado, kiom ĝi estis oportuna por lanĉoj. Ĝi troviĝis en centoj da kilometroj de la plej proksimaj loĝlokoj. Ĉirkaŭ estis stepo, plata kiel tablo. Estis nek arboj por konstrui barakojn, nek sulkoj de reliefo por kaŝiĝi de vento. Klimato en ĉi tiu parto de Kazaĥstano estas akre kontinenta. Somere estas kvarcentgrada varmego, vintre estas preskaŭ samaj frostoj - en tiaj kondiĉoj estis konstruata la unua kosma haveno de la Tero.
    
Alia problemo estis plena foresto de sperto pri konstruado de similaj objektoj. Eĉ nune, kun nuntempa nivelo de konstrua tekniko, kreo de kosma komplekso dum du jaroj estus evento elstara. Tiam ĝi ŝajnis nekredebla. La konstruistoj demonstris verajn mirojn de eltrovemeco kaj inĝenieco - surloke de nulo estis kreataj la tutaj sistemoj de la estonta kosmodromo.
     Amplekso de laboro ankaŭ mirigis - por ke konstrui la kosmodromon, bezonis levigi ĉirkaŭ milionon da kubaj metroj de grundo kaj kuŝigi dekmilojn da kubaj metroj de betono. Kaj ĉiu objekto de la kosmodromo devis respondi al la plej altaj standartoj de kvalito - ĉiuj komprenis, ĉi tiuj sistemoj devos labori sur ekstremo de siaj kapabloj. Se ankaŭ konsideri, ke praktike ĉiujn materialojn kaj teknikon bezonis veturigi de "granda tero", do fariĝas kompreneble, kiom grandioza estis ĉi tiu konstruado. Nur post kvar monatoj de ĝia komenco lanĉa tablo estis finita. Sur ĝi komeciĝis muntado de instalaĵo. Pli malfrue, sed ankaŭ en difinitaj tempolimoj, estis finita unua muntadtesta konstruaĵo.
     Konstruado de unuavicaj objektoj de Bajkonur estis finita al decembro de jaro 1956. Al ĉi tiu momento sur ĝi laboris preskaŭ du mil armeanoj kaj pli, ol kvincent laboristoj kaj oficistoj. Apud la kosmodromo jam komencis kreski loĝloko, kiu poste fariĝis urbo Leninsk kaj en decembro de jaro 1995 renomita urbo Bajkonur. Post fino de la konstruado specialistoj komencis vartadon de instalaĵo, preparadon de unuaj lanĉoj.
     En 15 de majo de jaro 1957 sur la kosmodromo okazis unua lanĉo. Interkontinenta balistika raketo R-7, konstruita per Korolov, traflugis 400 kilometrojn kaj eksplodiĝis en la aero. La akcidento okazis pro incendio, aperinta en ĝi. Dua lanĉo troviĝis sukcesa - en 21 de aŭgusto de la sama jaro R-7 alportis maketon de batalkapo en bezonatan areon. Ĉi tiu testo, krom esploro de batalaj kvalitoj de la raketo, devis ankaŭ klarigi, ĉu ĝi kapablas elkonduki sateliton sur orbiton. Post kiam ĉi tiu starto finiĝis bonode, en 4 de oktobro de jaro 1957 en horduono post noktmezo laŭ loka tempo de la kosmodromo startis alia raketo R-7, kiu elkondukis sur orbiton artefaritan sateliton.
     Ekjde ĉi tiu tago komenciĝis la granda kosma konkuro. Ĝiaj etapoj estas vaste konataj - paŝon post paŝo, superante la konkuranton je monatoj, semajnoj kaj tagoj, Sovet-Unio kaj Usono sendis en la kosmon sputnikojn kaj homojn, alterigis sur la Lunon aparatojn kaj ekspediciojn, konstruis orbitajn staciojn kaj novajn lanĉajn kompleksojn. De la sovetia flanko preskaŭ la tutan pezon de ĉi tiu konkuro eltenis kosmodromo Bajkonur, konstruita dum du kaj duono da jaroj en la senviva kazaĥstana stepo.

LA JUBILEO

     Ĝis disfalo de Sovet-Unio la kosmodromo apartenis al la Ministerio pri defendo de USSR - al Raketaj trupoj de strategia difino kaj Militkosmaj fortoj. En jaro 1991 ĝi fariĝis posedaĵo de Respubliko Kazaĥstano. Nuntempe ĉi tiun kosmodromon uzas Rusio. Laŭ traktado de jaro 1994, Rusia Federacio luis la kosmodromon por 20jara tempo, kiu povas esti plilongigita. Antaŭnelonge oni transigs tempolimon de fino de la luo al jaro 2050. Kiel estas notita sur paĝaro Buran.Ru, kunordigo de ĉiuj laboroj sur Bajkonur, kaj ankaŭ garantado de provizo kaj ekspluatado de kosmodromaj objektoj, uzataj por realigo de rusiaj militkosmaj programoj, estas efektivigataj per la rusia Ministerio pri defendo. Pri ĉio rilatanta al realigo de Federala kosma programo de Rusio, okupiĝas Rusia kosma agentejo. Ĉe la kosmodromo estas kreita kaj funkcias Centro de ekspluatado de surteraj objektoj de kosmoagada strukturo.
     Krom Bajkonur, Rusio plenumas lanĉojn de kosmodromoj "Kapustin Jar", "Pleseck" kaj "Svobodnij". Komence de aprilo administrantaro de Rusia kosma agentejo subskribis traktadon kun Eŭropa kosma agentejo pri efektevigo de lanĉoj de rusiaj raketoj de teritorio de Franca Guiano. Ekde jaro 2008 portoraketoj "Sojuz-2" elkondukados sur orbiton apartenantan al Eŭropa kosma agentejo ŝarĝon. Tio estas sufiĉe perspektiva projekto - pro proksimeco al la ekvatoro ŝarĝokapablo de "Sojuz"-oj pligrandiĝos de 1,5 ĝis 4 tunoj, dank' al kio ĉiu lanĉo ŝparos 60 milionojn da dolaroj.Krome, nuntempe daŭriĝas realigo de internacia programo kun patopreno de Rusio Sea Lanch ("Mara Lanĉo"). En 5 de majo ĉi tiu kompanio festis 10jaran jubileon. Ĉi tiu projekto estas unua en la historio plene komerca internacia projekto pri kreo kaj eskpluatado de raketekosma komplekso kun surmara bazado. Por elkonduko de sputnikoj sur orbiton estas uzata ukrainia portoraketo "Zenit" kun rusia akcela bloko, kiu startas de speciala naĝanta platformo en ekvatora parto de okeano. Ĝis nun enkadre de la projekto oni elkondukis 16 aparatojn sur orbiton. Ĝis fino de la jaro estas planataj kvar lanĉoj plu.
     Tamen, malgraŭ ĉeesto de perspektivaj projektoj, Bajkonur restas ĉefa rusia kosmodromo. Oni planas disvolvigi ĉi tiun unikan kosman havenon plu. En tago de la jarcentduona jubileo sur unu de ĝiaj placoj komenciĝos konstruado de nova rusia-kazaĥstana raketekosma komplekso "Bajterek". Estas planata fini ĝian konstruadon en jaroj 2008-2009. La nova lanĉejo, farita por portoraketo "Angara", troviĝos en 300 metroj de ekzistanta komplekso "Proton" sur 31a placo. Financadon de laboroj pri kreo de la nova komplekso plenumas la kazaĥstana flanko. Rusio ne investas financojn, sed estas plenumanto de laboroj. La  projekton realigos koopera rusia-kazaĥstana entrepreno "Bajterek", apartenanta al la du flankoj en egalaj kvotoj. La koopera projekto estas realigata laŭ intertraktado, subskribita en januaro de jaro 2004 per Vladimir Putin kaj Nursultan Nazarbaev.
     "Bajterek", laŭ vortoj de konstruistoj, havos altan nivelon de sekureco - kreita por "Angara" movilo RD-191 uzas miksaĵon keroseno-oksigeno, kio estas unu el la plej perfektaj de ekologia vidpunkto teknologioj. Specialistoj opinias, ke "Angara" estas duoble pli efektiva, ol siaj eksterlandaj analogoj, laŭ proporcio "kosto-kvalito". Pere unuigita starta komplekso "Angara" povos elkonduki sur malaltajn orbitojn ŝarĝon en 26 tunoj, kaj sur la geokonstantan - en 4,5 tunoj. Modula  tipo de konstrukcio de ĉi tiu raketa familio ebligos krei portoraketojn de facila, meza kaj peza klasoj. Prezidentoj de Rusio kaj Kazaĥstano partoprenos en ceremonio de komenco de la konstruado.




Хостинг от uCoz