Rusia kosmonaŭtiko
Baza informo Libroj Artikoloj Personoj Novaĵoj


S. Ĵeleznjakov
"FANTOMAJ KOSMONAŬTOJ"

     
     "Kiom da onidiroj nin atakas…" La senmortaj vortoj de Vladimir Semjonoviĉ Vysockij pleje taŭgas por la temo, kiun eblas nomi kondiĉe "Fantomaj kosmonaŭtoj". Dum pli, ol kvardek jaroj, pasintaj ekde la unua flugo de homo en la kosmon, alkumuliĝis sufiĉe da tiaj. De la reale ekzistantaj homoj, kiuj, tamen, ne faris kosmajn flugojn, ĝis mitaj "Kosmonaŭto numero 13" aŭ "Nikolaj Novickij", kiuj des pli ne vidis la Teron de ekstere. Sen en la ĝenro de "buŝa folkloro", al kiu mi alkalkulas ĉiujn sumilajn onidirojn, ili vivas malgraŭ seriozaj argumentoj, tute malkonformantaj ilian ekziston.
     Mi spertis dufoje tuŝi ĉi tiun temon.

     Unufoje en la jaro de 40jara jubileo de la flugo de Jurij Gagarin, kiam laŭ peto de skota revuo "ORBIT" mi skribis artikolon "Kaj, tamen, Gagarin estis la unua", kie mi provis sen ĉiaj emocioj, sed nur de la vidpunkto de komuna saĝo taksi eblecon de plenumo de "antaŭgagarinaj" flugoj kaj aliaj "neanoncitaj" flugoj en Sovetunio. Laŭ tio, ke la artikolo estis represita per diversa gazetaro en Usono, Kanado, Ĉeĥio, Israelo, tio sukcesis ne tre malbone.
     Dufoje, en la nuna jaro, kiam mi penis kolekti ĉiujn onidirojn, cirkulintaj en nia lando, pri "sekretaj kosmonaŭtoj". La artikolo "Kaj, tamen, Gagarin estis la unua - 2" ankaŭ estis publikigita en "ORBIT". Kaj malgraŭ mi ne estas subtenanto de tia beletro, tio estas sufiĉe interesa tavolo de la kosmonaŭtiko, kiun neeblas simple deĵeti, pro tia kaŭzo, ke "tio ne povas esti, ĉar tio neniam povas esti".
     Sube mi donas liston de "fantomaj kosmonaŭtoj", kiun mi kunmetis, preparante la menciitajn artikolojn. Dume temas nur pri "sovetiaj kosmonaŭtoj". Poste mi aldonos al ĝi nomojn de germanaj kaj usonaj "fantomaj kosmonaŭtoj".
     Malcerte la listo estas plena, kaj mi kun plezuro pligrandigos ĝin, se iu povas doni informon, kiun li havas.
    
     Nomo — ANOĤIN Sergej Nikolaeviĉ

     Versio: testpiloto, farinta en la fino de 1940aj jaroj flugon sur raketo.
Fonto de la onidiroj — eldiro de Anoĥin mem: "Mi flugis sur raketo!", farinta per li antaŭnelonge morto, poste multigita per la amaskomunikiloj kun substreko de ebla flugo sur balistika raketo.
     Probabla klarigo - fundamento de la onidiro estis partopreno de Anoĥin en testoj de pilotataj flugilaj raketoj.
     Ligo kun reala homo: Sergej Nikolaeviĉ Anoĥin estas bone konata al aviadistoj kaj kosmonaŭtoj. Mi ne rerakontos lian biografion, sed sendas ĉiujn interesantojn al manlibro "Sovetiaj kaj rusiaj kosmonaŭtoj. 1960-2000".

     Nomo — BELOKONEV Aleksej

     Versio: kosmonaŭto, pereinta en 14 de oktobro de 1961 (laŭ alia versio — 15 de majo de 1962 aŭ en novembro de 1962) dum nesukcesa orbita flugo.
     Fonto de la onidiroj — en marto de 1965 itala gazeto "Corriere della Sera" publikigis sensaciajn rezultojn de radiointerkaptoj, farintaj per grupo de radioamatoroj en itala urbo Torre-Bent. Laŭ ilia datumo, en la komenco de 1960aj jaroj en Sovet-Unio okazis kelk nesukcesaj kosmaj flugoj, rezultigintaj homajn viktimojn. Flugo de Belokonev estis el ilia nombro.
     Probabla klarigo — bazo de la onidiroj povis esti komenciĝintaj en jaro 1961 pilotataj flugoj de ŝipoj "Vostok" kaj fermeco de la sovetia kosmoprogramo, kiam estis kutima deklari pli lanĉo post ĝia plenumo. Se dati la onidiron pri Belokonev per 14 de oktobro de 1961, do eblas ligigi ĝin kun plenumita du tagoj antaŭ lanĉo de interkontinenta balistika raketo R-9. Ĉar karakterizoj de ĉi tiu batala raketo estas proksimaj al la kosmaj raketoj, do neprofesiaj eksterlandaj observantoj povis erari.
     Ligo kun reala homo — en oktobro de 1959 sovetia revuo "Ogonjok" (n-ro 44) menciis Belokonev-on kiel unu de testantoj de aparataro. Kaj malgraŭ ne estis ia ajn mencio pri ilia ligo kun preparo de flugo de homo en la kosmon, korespondanto de usona agentejo "Associated Press" faris konkludon, ke ĉiuj menciitaj en la artikolo homoj estis en taĉmento de sovetiaj kosmonaŭtoj.

     Nomo — GRAĈOV Aleksej

     Versio: kosmonaŭto, pereinta en 28 de novembro de 1960 (laŭ alia versio — en 4 de februaro de 1961) dum nesukcesa orbita flugo.
     Fonto de la onidiroj — en marto de 1965 itala gazeto "Corriere della Sera" publikigis sensaciajn rezultojn de radiointerkaptoj, farintaj per grupo de radioamatoroj en itala urbo Torre-Bent. Laŭ ilia datumo, en la komenco de 1960aj jaroj en Sovet-Unio okazis kelk nesukcesaj kosmaj flugoj, rezultigintaj homajn viktimojn. La flugo de Graĉov estis el ilia nombro.
     Probabla klarigo — bazo por la onidiroj povis fariĝi preparado al la unua flugo de homo en la kosmon, kiu estis plenumata en Sovet-Unio, pri kio oni skribis eĉ en niaj gazetoj. Neeblas ligigi nomon de Graĉov kun 28 de novembro de 1960 — en tiu tago okazis nenio, kiun eblus taksi provo de kosma lanĉo aŭ lanĉo de interkontinenta balistika raketo. Se dati la onidiron per 4 de februaro de 1961, do eblas ligigi ĝin kun nesukcesa provo de lanĉo en tiu tago de aŭtomata interplaneda stacio al Venuso. Ne sukcesis konduki la stacion sur interplanedan orbiton, kaj estis oficiale deklarita pri lanĉo de "Peza satelito", kiu laŭ siaj karakterizoj estis iomete simila al la ŝipoj-sputnikoj, jam farintaj ĝis tiu tempo flugojn en kosmon.
     Ligo kun reala homo — en oktobro de 1959 revuo "Ogonjok" publikigis foton de Graĉov en helmo kiel unu de testantoj de aparataro. Kaj malgraŭ ne estis ia ajn mencio pri ilia ligo kun preparo de flugo de homo en la kosmon, korespondanto de usona agentejo "Associated Press" faris konkludon, ke ĉiuj menciitaj en la artikolo homoj estis en taĉmento de sovetiaj kosmonaŭtoj.

     Nomo — GROMOVA Maria

     Versio: testpilotino, pereinta en jaro 1959 dum testado de aviadilo kun raketa movilo.
     Fonto de la onidiroj — en decembro de 1959 itala informa agentejo "Continentale" kun referenco al iu altranga funkciulo de ĉeĥoslovakia komunista partio, dissendis informon pri tio, ke kelk kosmonaŭtoj pereis en Sovet-Unio dum suborbitaj kosmoflugoj. Ankaŭ en la informaĵo estis dirita, ke dum testado de aviadilo kun raketa movilo pereis sovetia pilotino Maria Gromova.
     Probabla klarigo — bazo por la onidiroj povas fariĝi okazintaj en jaroj 1957-1959 testaj lanĉoj de interkontinenta flugila raketo "Burja". Fonto de la onidiroj konkrete pri Gromova povis fariĝi unu de tri lanĉoj de "Burja" en jaro 1959: en 25 de marto aŭ en 19 de aprilo aŭ en 2 de oktobro.
     Ligo kun reala homo — ne difinita.

     Nomo — DOLGOV Petr
 
     Versio: kosmonaŭto, pereinta en septembro de 1960 pro eksplodo de raketo sur lanĉotablo (laŭ alia versio — en 11 de oktobro de 1960 dum nesukcesa orbita flugo).
     Fonto de la onidiroj — precizan fonton ne sukcesis difini, sed ĉi tiu "fakto" estis dissendita en la tuta mondo en printempo de 1965, kiam ĉiu tutmonda gazetaro impete duskutis pri "neanoncitaj flugoj" de sovetiaj kosmoŝipoj.
     Reala okazo, kun kiu eblas ligigi devenon de la onidiro, estas lanĉo en 16 de septembro de 1960 sur kosmodromo Kapustin Jar de geofizika raketo R-2 kun biologiaj objektoj, inklude hundojn Palma kaj Malok. Se preni la duan eblan daton de la onidiro, do ĝi estas ligita kun unua nesukcesa "marsa" lanĉo, okazinta en 10 de oktobro de 1960.
     Ligo kun reala homo — testparaŝutisto Petro Ivanoviĉ Dolgov estas konata en la tuta mondo. Ankaŭ estas konata, ke li pereis en 1 de novembro de 1962 dum salto el la stratosfero de stratostato "Volga". Tamen tio estis ne kosma flugo, sed testo de indvidua aparataro, poste uzita por kreo de skafandroj por kosmonaŭtoj.

     Nomo — JEBENOV Porfirij

     Vesrio: sovetia kosmonaŭto, helpinta al la ŝipanaro de la usona luna aparato "Eagle" kun astronaŭtoj Nejl Armstrong (Neil Armstrong) kaj Edvin Oldrin (Edwin Aldrin) dum riparo de la lanĉa ŝtupo, damaĝita dum alteriĝo sur la Lunon.
     Fonto de la onidiroj — onidiroj, cirkulintaj en Moskvo en sumero de 1969, baldaŭ post la alteriĝo de usonanoj sur la Lunon.
     Probabla klarigo — rigardu pli atente al la familionomo de la kosmonaŭto kaj ĉio fariĝos klara [Jebenov devenas de vorto jebatj — fiki]. Tiel la popolo esprimis sian rilaton al nia malvenko en la "luna konkuro".
     Ligo kun reala homo — ne povas esti difinita.

     Nomo — ZAVADOVSKIJ Vladimir

     Versio: kosmonaŭto, restinta en "kapto" de orbito en majo de 1960 kaj pereinta en la kosmo.
     Fonto de la onidiroj — fonto de la informo pri pereo de Zavadovskij fariĝis mesaĝo de korespondanto de "Reuters" de 23 de februaro de 1962 pri elpaŝo en urbo Fort Ŭort, Teksaso, Usono de kolonelo de usonaj miliaeraj fortoj Barni Oldfild (Barney Oldfield), montrita restaĵon de "Unua sovetia kosma ŝipo-sputniko" kaj liginta la flugon kun pereo de nekonata sovetia kosmonaŭto.
     Probabla klarigo — bazo por la onidiroj povis fariĝi preparado al la unua flugo de homo en la kosmon, kiu estis plenumata en Sovet-Unio, pri kio oni skribis eĉ en niaj gazetoj. Konkrete ĉi tiun onidiron eblas ligigi kun flugo de "Unua sovetia ŝipo-sputniko", lanĉita en 15 de majo de 1960, sed ne reveninta sur la Teron, kiel tio estis planata, pro rompo de sistemo de orientado — anstataŭ transiro al trajektorio de malsupreniĝo la ŝipo transiris sur pli altan orbiton.
     Ligo kun reala homo — ne estas difinita.

     Nomo — ZAJCEV

     Versio: kosmonaŭto, restinta en "kapto" de orbito en majo de 1960 kaj pereinta en la kosmo.
     Fonto de la onidiroj — precizan fonton ne sukcesis difini, sed ĉi tiu "fakto" estis dissendita en la tuta mondo en printempo de 1965, kiam ĉiu tutmonda gazetaro impete duskutis pri "neanoncitaj flugoj" de sovetiaj kosmoŝipoj.
     Probabla klarigo — bazo por la onidiroj povis fariĝi preparado al la unua flugo de homo en la kosmon, kiu estis plenumata en Sovet-Unio, pri kio oni skribis eĉ en niaj gazetoj. Konkrete ĉi tiun onidiron eblas ligigi kun flugo de "Unua sovetia ŝipo-sputniko", lanĉita en 15 de majo de 1960, sed ne reveninta sur la Teron, kiel tio estis planata, pro rompo de sistemo de orientado — anstataŭ transiro al trajektorio de malsupreniĝo la ŝipo transiris sur pli altan orbiton.
     Ligo kun reala homo — ne estas difinita.

     Nomo — IVANOV Porfirij

     Vesrio: sovetia kosmonaŭto, helpinta al la ŝipanaro de la usona luna aparato "Eagle" kun astronaŭtoj Nejl Armstrong (Neil Armstrong) kaj Edvin Oldrin (Edwin Aldrin) dum riparo de la lanĉa ŝtupo, damaĝita dum alteriĝo sur la Lunon.
     Fonto de la onidiroj — fonto de la onidiro estis Porfirij Ivanov mem, deklarinta, ke li vizitis la Lunon.
     Probabla kalrigo — mi ne povas klarigi naturon de ĉi tiu onidiro iel ajn alie kiel provo fari por si reklamon.
     Ligo kun reala homo — popolmedicina kuracisto, kreinto de propra metodo de hardigo de homa organismo Porfirij Ivanov.

     Nomo — ILJUŜIN Vladimir Sergeeviĉ

     Versio: kosmonaŭto, farinta kelk tagoj antaŭ la flugo de Jurij Gagarin tririvoluan kosman flugon sur ŝipo "Rossija" kaj necesinta fari panean alteriĝon sur teritorio de Ĉinio. Dum alteriĝo li ricevis traŭmojn.
     Fonto de la onidiroj — popola imago, klariganta tiel ĉi informon de sovetia gazetaro pri aŭtomobila katastrofo, en kiun trafis jam vaste konata en tiu tempo testpiloto kaj pri lia kuracado en Ĉinio.
     Probabla klarigo — bazo de la onidiroj povis esti komenciĝintaj en jaro 1961 pilotataj flugoj de ŝipoj "Vostok" kaj fermeco de la sovetia kosmoprogramo, kiam estis kutima deklari pli lanĉo post ĝia plenumo. Konkrete kvazaŭ okazintan flugon de ŝipo "Rossija" eblas ligigi kun unua nesukcesa lanĉo de interkontinenta balistika raketo R-9, okazinta en 9 de aprilo de 1961.
     Ligo kun reala homo — pri Heroo de Sovet-Unio Vladimir Sergeeviĉ Iljuŝin eblas legi en ĉiu enciklopedia manlibro, kien mi sendas ĉiujn interesantojn pri lia biografio.

     Nomo — ISTOĈNIKOV Ivan

     Versio: kosmonaŭto, kiu troviĝis enrande de kosma ŝipo "Sojuz-2", farinta flugon en oktobro de 1968 kaj kiu estis oficiale deklarita senpilota.
     Fonto de la onidiroj: frukto de imago de pentristino Ĝoan Fontkuberta (Joan Fontkuberta), prezentinta sian kreaĵon en jaro 1998 en ekspozicio en Nacia muzeo de kataluna arto en Barselono, Hispanio.
     Probabla klarigo — fotoj, komputila grafiko kaj komprenigantaj subskriboj estis faritaj tiom versimile kaj sur tiom alta nivelo, ke kelk jaroj poste meksikia revuo "Luna Cornera" informis pri flugo de Istoĉnikov kiel pri aŭtentika fakto.
     Ligo kun reala homo — ne povas esti.

     Nomo — KAĈUR Ivan

     Versio: kosmonaŭto, pereinta en 4 de februaro de 1961 dum nesukcesa provo de reveno sur la Teron post orbita flugo (laŭ alia versio — en 28 de novembro de 1960 dum nesukcesa provo de lanĉo).
     Fonto de la onidiroj — precizan fonton ne sukcesis difini, sed ĉi tiu "fakto" estis dissendita en la tuta mondo en printempo de 1965, kiam ĉiu tutmonda gazetaro impete duskutis pri "neanoncitaj flugoj" de sovetiaj kosmoŝipoj.
     Probabla klarigo — bazo por la onidiroj povis fariĝi preparado al la unua flugo de homo en la kosmon, kiu estis plenumata en Sovet-Unio, pri kio oni skribis eĉ en niaj gazetoj. Se dati la onidiron per 4 de februaro de 1961 do eblas ligigi ĝin kun nesukcesa provo de lanĉo en tiu tago de aŭtomata interplaneda stacio al Venuso. Ne sukcesis konduki la stacion sur interplanedan orbiton, kaj estis oficiale deklarita pri lanĉo de "Peza satelito", kiu laŭ siaj karakterizoj estis iomete simila al la ŝipoj-sputnikoj, jam farintaj ĝis tiu tempo flugojn en kosmon. Ne sukcesas ligigi nomon de Kaĉur kun alia dato, 28 de novembro de 1960.
     Ligo kun reala homo — en oktobro de 1959 sovetia revuo "Ogonjok" (n-ro 44) menciis Kaĉur-on kiel unu de testantoj de aparataro. Kaj malgraŭ ne estis ia ajn mencio pri ilia ligo kun preparo de flugo de homo en la kosmon, korespondanto de usona agentejo "Associated Press" faris konkludon, ke ĉiuj menciitaj en la artikolo homoj estis en taĉmento de sovetiaj kosmonaŭtoj.

     Nomo — KOSMONAŬTO numero 12.

     Versio: kosmonaŭto-KGBano, kiu troviĝis enrande de la aŭtomata aparato "Lunoĥod-1", alteriĝinta en novembro de 1970 sur la surfacon de la Luno.
     Fonto de la onidiroj — popola imago, kiu ne povis alie klarigi, kiel la lunoĥodo movas sur la luna surfaco.
     Probabla klarigo — verŝajne, subkonscia strebado de la sovetia popolo havi sian lunan kosmonaŭton, almenaŭ en formo de onidiroj.
     Ligo kun reala homo — ne povas esti difinita.
    
     Nomo — KOSMONAŬTO numero 16.

     Versio: kosmonaŭto-KGBano, kiu troviĝis enrande de la sovetia naveta ŝipo dum ĝia unua kaj sola kosma flugo.
     Fonto de la onidiroj — popola imago, kiu ne povis kredi je tio, ke la usonajn "ŝatlojn" alterigas pilotoj, kaj ĉi tie ĉion faras aŭtomatoj.
     Probabla klarigo — tiu flugo plenumiĝis tro facile por ke ne serĉi en tio iujn insidojn.
     Ligo kun reala homo — ne povas esti difinita.

     Nomo — KOSMONAŬTINO "ONJO"

     Versio: prostitutino, kvazaŭ sentita sur kosman stacion "Mir" por seksaj eksperimentoj.
     Fonto de la onidiroj — gazeto "SPID-Info", publikigita kelk jaroj antaŭ huliganaĵan artikolon pri seksaj eksperimentoj sur la orbito.
     Probabla klarigo — provo uzi ĉiesan intereson al la problemo "ĉu estis aŭ ne estis" kaj fari reklamon por sia gazeto.
     Ligo kun reala homo — ne difinita.

     Nomo — LEDOVSKIJ Aleksej

     Vesrio: unu de la unuaj sovetiaj kosmonaŭtoj, pereinta en jaro 1957 dum suborbita kosma flugo sur raketo R-5A.
     Fonto de la onidiroj — en decembro de 1959 itala informa agentejo "Continentale" kun referenco al iu altranga funkciulo de ĉehoslovakia komunista partio, dissendis informon pri tio, ke kelk kosmonaŭtoj pereis en Sovet-Unio dum suborbitaj kosmoflugoj. Inter la aliaj estis menciita nomo de Aleksej Ledovskij.
     Probabla klarigo — bazo por la onidiroj povis fariĝis plenumitaj en Sovet-Unio laboroj pri preparo de pilotata suborbita kosma flugo sur geofizika raketo R-5A. Fonto de la onidiroj konkrete pri Ledovskij povis fariĝi nesukcesa eksperimento, okazinta en 25 de majo de 1957. En tiu tago sur kosmodromo Kapustin Jar estis lanĉita geofizika raketo R5-A, en kiu troviĝis hundoj Ryĵaja kaj Ĝojna. Pro malhermetikiĝo la hundoj pereis. Sed, probable, iu decidis, ke la hundoj estis ne solaj en la raketo.
     Ligo kun reala homo — ne difinita.

     Nomo — MIKOJAN Andrej

     Versio: kinoheroo, transiĝinta de kinoekrano en urban folkloron.
     Fonto de la onidiroj — personaĵo de kinoserio "The Cape", epizodo "Buried in Space", montrita sur televidio en 28 de oktobro de 1996.
     Probabla klarigo — ĉi tiu historio estas bazita sur realaj onidiroj, curkulintaj en Sovet-Unio en jaro 1969 pri du kosmonaŭtoj, kiuj troviĝis en kosma ŝipo, kiu devis flugi al la Luno sed restis en "kapto" de orbito. Tiaj povas esti du aŭtomataj stacioj, kiuj restis sur orbito en aŭtumo de 1969: en 23 de septembro — stacio, kiu ricevis oficialan nomon "Kosmos-300" kaj en 22 de oktobro — stacio, ricevita oficialan nomon "Kosmos-305".
     Ligo kun reala homo — ne povas esti difinita.

     Nomo — MITKOV Andrej

     Versio: unu de la unuaj sovetiaj kosmonaŭtoj, pereinta en komenco de jaro 1959 dum suborbita flugo sur balistika raketo R5-A.
     Fonto de la onidiroj — en decembro de 1959 itala informa agentejo "Continentale" kun referenco al iu altranga funkciulo de ĉehoslovakia komunista partio, dissendis informon pri tio, ke kelk kosmonaŭtoj pereis en Sovet-Unio dum suborbitaj kosmoflugoj. Inter la aliaj estis menciita nomo de Andrej Mitkov.
     Probabla klarigo — bazo por la onidiroj povis fariĝi plenumitaj en Sovet-Unio laboroj pri preparo de pilotata suborbita kosma flugo sur geofizika raketo R-5A. Fonto de la onidiroj konkrete pri Mitkov povis fariĝi nesukcesa eksperimento, okazinta en 31 de oktobro de 1958. En tiu tago sur kosmodromo Kapustin Jar estis lanĉita geofizika raketo R5-A, en kiu troviĝis hundoj Ĵulka kaj Knopka. Dum reveno sur la Teron ne ekfunkciis la paraŝuta sistemo kaj la hundoj pereis. Sed, probable, iu decidis, ke la hundoj estis ne solaj en la raketo.
     Ligo kun reala homo — ne difinita.

     Nomo — MIĤAJLOV Gennadij

     Versio: kosmonaŭto, pereinta en 4 de februaro de 1961 dum nesukcesa reveno el orbita flugo.
     Fonto de la onidiroj — en marto de 1965 itala gazeto "Corriere della Sera" publikigis sensaciajn rezultojn de radiointerkaptoj, farintaj per grupo de radioamatoroj en itala urbo Torre-Bent. Laŭ ilia datumo, en la komenco de 1960aj jaroj en Sovet-Unio okazis kelk nesukcesaj kosmaj flugoj, rezultigintaj homajn viktimojn. La flugo de Miĥajlov estis el ilia nombro.
     Probabla klarigo — bazo por la onidiroj povis fariĝi preparado al la unua flugo de homo en la kosmon, kiu estis plenumata en Sovet-Unio, pri kio oni skribis eĉ en niaj gazetoj.Konrete la daton de 4 de februaro de 1961 eblas ligigi kun nesukcesa provo de lanĉo en tiu tago de aŭtomata interplaneda stacio al Venuso. Ne sukcesis konduki la stacion sur interplanedan orbiton, kaj estis oficiale deklarita pri lanĉo de "Peza satelito", kiu laŭ siaj karakterizoj estis iomete simila al la ŝipoj-sputnikoj, jam farintaj ĝis tiu tempo flugojn en kosmon.
     Ligo kun reala homo — en fino de 1959 gazeto "Veĉernjaja Moskva" publikigis foton de testisto Miĥajlov, testanta pilotan ekipaĵon. Poste ĝuste ĉi tiu fakto fariĝis fundamento por ligigo de Miĥajlov kun la listo de "pereintaj sovetiaj kosmonaŭtoj".
    
     Nomo — NEKONATULINO (Ludmila)

     Versio: kosmonaŭtino, pereinta en 18 de novembro de 1963 dum nesukcesa kosma flugo.
     Fonto de la onidiroj — en marto de 1965 itala gazeto "Corriere della Sera" publikigis sensaciajn rezultojn de radiointerkaptoj, farintaj per grupo de radioamatoroj en itala urbo Torre-Bent. Laŭ ilia datumo, en la komenco de 1960aj jaroj en Sovet-Unio okazis kelk nesukcesaj kosmaj flugoj, rezultigintaj homajn viktimojn. La flugo de Ludmila estis el ilia nombro.
     Probabla klarigo — fumdamento por la onidiroj povis fariĝi okazinta en junio de 1963 flugo de la unua kosmonaŭtino Valentina Tereŝkova. Konkrete por la dato de 18 de novembro pleje taŭgas okazinta du tagoj antaŭ lanĉo de sputniko "Kosmos-22", kies karakterizoj estis similaj al la tiuj de ŝipoj "Vostok".
     Ligo kun reala homo — ne difinita.

     Nomo — NEKONATULO

     Versio: kosmonaŭto, farinta sukcesan suborbitan flugon en 25 de aŭgusto de 1957.
     Fonto de la onidiroj: precizan fonton ne sukcesis difini.
     Probabla klarigo: lanĉo en Sovet-Unio de kosmodromo Kapustin Jar de geofizika raketo R-2 kun biologiaj objektoj, en nombro de kiuj estis hundoj Belka kaj Modnica.
     Ligo kun reala homo — neeblas difini.

     Nomo — NEKONATULO

     Versio: kosmonaŭto, farinta sukcesan suborbitan flugon en 31 de aŭgusto de 1957.
     Fonto de la onidiroj: precizan fonton ne sukcesis difini.
     Probabla klarigo: lanĉo en Sovet-Unio de kosmodromo Kapustin Jar de geofizika raketo R-2 kun biologiaj objektoj, en nombro de kiuj estis hundoj Damka kaj Belka.
     Ligo kun reala homo — neeblas difini.

     Nomo — NEKONATULO

     Versio: kosmonaŭto, farinta sukcesan suborbitan flugon en 2 de septembro de 1957.
     Fonto de la onidiroj: precizan fonton ne sukcesis difini.
     Probabla klarigo: lanĉo de geofizika raketo R-2 en Sovet-Unio de kosmodromo Kapustin Jar kun biologiaj objektoj, en nombro de kiuj estis hundoj Belka kaj Modnica.
     Ligo kun reala homo — neeblas difini.

     Nomo — NEKONATULO

     Versio: kosmonaŭto, farinta sukcesan suborbitan flugon en 13 de aŭgusto de 1958.
     Fonto de la onidiroj: precizan fonton ne sukcesis difini.
     Probabla klarigo: lanĉo en Sovet-Unio de kosmodromo Kapustin Jar de geofizika raketo R-2 kun biologiaj objektoj, en nombro de kiuj estis hundoj Kusaĉka kaj Palma.
     Ligo kun reala homo — neeblas difini.

     Nomo — NEKONATULO

     Versio: kosmonaŭto, farinta sukcesan suborbitan flugon en 27 de aŭgusto de 1958.
     Fonto de la onidiroj: precizan fonton ne sukcesis difini.
Probabla klarigo: lanĉo en Sovet-Unio de kosmodromo Kapustin Jar de geofizika raketo R-2 kun biologiaj objektoj, en nombro de kiuj estis hundoj Belaja kaj Pjostraja.
     Ligo kun reala homo — neeblas difini.

     Nomo — NEKONATULO

     Versio: kosmonaŭto, farinta sukcesan suborbitan flugon en 8 de julio de 1959.
     Fonto de la onidiroj: precizan fonton ne sukcesis difini.
Probabla klarigo: lanĉo en Sovet-Unio de kosmodromo Kapustin Jar de geofizika raketo R-2 kun biologiaj objektoj, en nombro de kiuj estis hundoj Otvaĵnaja kaj Sneĵinka.
     Ligo kun reala homo — neeblas difini.

     Nomo — NEKONATULO

     Versio: kosmonaŭto, farinta sukcesan suborbitan flugon en 10 de julio de 1959.
     Fonto de la onidiroj: precizan fonton ne sukcesis difini.
Probabla klarigo: lanĉo en Sovet-Unio de kosmodromo Kapustin Jar de geofizika raketo R-2 kun biologiaj objektoj, en nombro de kiuj estis hundoj Otvaĵnaja kaj Ĵemĉuĵnaja.
     Ligo kun reala homo — neeblas difini.

     Nomo — NEKONATULO

     Versio: kosmonaŭto, farinta sukcesan suborbitan flugon en 15 de junio de 1960.
     Fonto de la onidiroj: precizan fonton ne sukcesis difini.
     Probabla klarigo: lanĉo en Sovet-Unio de kosmodromo en Kapustin Jar de geofizika raketo R-2 kun biologiaj objektoj, en nombro de kiuj estis hundoj Ĵemĉuĵnaja kaj Malok.
     Ligo kun reala homo — neeblas difini.

     Nomo — NEKONATULO

     Versio: kosmonaŭto, pereinta en 18 de julio de 1960 dum nesukcesa provo de lanĉo de ŝipo-sputniko.
     Fonto de la onidiroj: precizan fonton de la onidiroj ne sukcesis difini.
     Probabla klarigo: nesukcesa lanĉo de kosmodromo Tjura-Tam de raketo "Vostok" kun ŝipo-sputniko enrande. En la kajuto de la ŝipo troviĝis biologiaj objektoj, inklude hundojn Ĉajka kaj Lisiĉka.
     Ligo kun reala homo: neeblas difini.

     Nomo — NEKONATULO

     Versio: kosmonaŭto, farinta en 19-20 de aŭgusto de 1960 sukcesan flugon enrande de "Dua sovetia ŝipo-sputniko".
     Fonto de la onidiroj: precizan fonton de la onidiroj ne sukcesis difini.
     Probabla klarigo: flugo de "Dua sovetia ŝipo-sputniko" kun hundoj Belka kaj Strelka enrande.
     Ligo kun reala homo: ne povas esti difinita.

     Nomo — NEKONATULO

     Versio: kosmonaŭto, pereinta en 2 de decembro de 1960 dum nesukcesa provo de alteriĝo de "Tria sovetia ŝipo-sputniko".
     Fonto de la onidiroj: precizan fonton de la onidiroj ne sukcesis difini.
     Probabla klarigo: nesukcesa provo de alteriĝo de "Tria sovetia ŝipo-sputniko" — pro deflankiĝo de komputita trajektorio de malsupreniĝo estis ŝaltita sistemo de memdetruo, eksplodiginta la ŝipon. En kajuto de la ŝipo troviĝis biologaj objektoj, inklude hundojn Pĉolka kaj Muŝka.
     Ligo kun reala homo: ne povas esti difinita.

     Nomo — NEKONATULO

     Vesrio: kosmonaŭto, troviĝinta enrande de ŝipo-sputniko, provo de lanĉo de kiu estis farita en 22 de decembro de 1960.
     Fonto de la onidiroj: precizan fonton de la onidiroj ne sukcesis difini.
     Probabla klarigo: nesukcesa lanĉo de kosmodromo Tjura-Tam de kosma raketo "Vostok" kun ŝipo-sputniko. En kajuto de la ŝipo troviĝis biologiaj objektoj, inklude du hundojn. Malgraŭ paneo de la raketo, la hundoj restis vivaj kaj estis poste trovitaj en Siberio kaj transportitaj en Moskvon.
     Ligo kun reala homo: ne povas esti difinita.

     Nomo — NEKONATULO

     Versio: komandanto de kosmoŝipo, pereinta post nesukcesa provo flugi al la Luno.
     Fonto de la onidiroj: popola onidiro.
     Probabla klarigo: nesukcesaj provoj de lanĉo de aŭtomataj stacioj al la Luno, okazintaj en 23 de septembro kaj 22 de novembro de 1969. Poste ĉi tiu onidiro estis uzita en epizodo "Buried in Space" de serio "The Cape".
     Ligo kun reala homo: ne povas esti difinita.

     Nomo — NEKONATULO

     Versio: dua piloto de kosmoŝipo, pereinta post nesukcesa provo flugi al la Luno.
     Fonto de la onidiroj: popola onidiro.
     Probabla klarigo: nesukcesaj provoj de lanĉo de aŭtomataj stacioj al la Luno, okazintaj en 23 de septembro kaj 22 de novembro de 1969. Poste ĉi tiu onidiro estis uzita en epizodo "Buried in Space" de serio "The Cape".
     Ligo kun reala homo: ne povas esti difinita.

     Nomo — NEKONATULO (malliberulo numero...)

     Vesrio: nekonata malliberulo, kiun oni uzis por farado en komenco de 1950aj jaroj de biologiaj eskperimentoj dum lanĉoj de geofizikaj raketoj.
     Fonto de la onidiro: ricevita per retpoŝto letero de anonima korespondanto, kiu asertas, ke li aŭdis ĉi tiun historion ĉu de sia patro ĉu de sia konatulo.
     Probabla klarigo: bazo por la onidiro eblas konsideri lanĉojn en Sovet-Unio en komenco de 1950aj jaroj de geofizikaj raketoj kun hundoj enrande kaj ankaŭ nerealigitan projekton de raketo "VR-190", destinita por flugo de du pilotoj en la stratosferon.
     Ligo kuin reala homo: neeblas difini, ĉar en la historio de nia ŝtato estas dekmiloj da malaperintaj homoj.

     Nomo — NEKONATULO (Ivan Ivanoviĉ).

     Versio: iu kosmonaŭto, farinta en 25 de marto de 1961 flugon en la kosmo sur "Kvina sovetia ŝipo-sputniko".
     Fonto de la onidiroj: atestantoj de alteriĝo de "Kvina sovetia ŝipo-sputniko".
     Probabla klarigo: kiel skribis poste konata sovetia testpiloto Mark Gallaj, unu de gvidantoj de preparado de la unuaj kosmonaŭtoj, bildigu al vi situacion, kiam kun paraŝuto alteriĝas iu, vestita en skafandro, kuŝas sur la tero sen indikoj de vivo kaj poste veturas armeanoj, ŝarĝas la korpon en aŭton kaj forveturas sen iuj ajn klarigoj. Ĉiu, kiu vidis tian bildon, rakontos poste pri pereo de la kosmonaŭto kaj neeblas pruvi, ke tio ne estis.
     Ligo kun reala homo — neeblas difini, kvankam iuj "atestantoj" asertis, ke la manekeno havis ian similecon al Jurij Gagarin.
    
     Nomo — NOVICKIJ Nikolaj

     Versio: "aprila ŝerco" — sovetia inĝeniero, konstruinta raketon kaj en 1 de aprilo de 1938 fluginta sur ĝi sur la Lunon.
     Fonto de la onidiroj: programo, demonstrita en 2 de aprilo (notu provon de aldono de ia "versimileco" per transigo de tempo de la demonstro al nokto de 2 de aprilo) de jaro 2002 sur televidkanalo ORT.
     Probabla klarigo: do, la knaboj volis ŝerci! Kiaj aliaj klarigoj bezonas.
     Ligo kun reala homo: certe, neeblas difini.

     Nomo — TOKOV Nikolaj (laŭ alia informo — Anatolij)

     Versio: kosmonaŭto, preparinta en komenco de 1960aj jaroj kune kun sia edzino al eksperimento pri koncepto sur orbito.
     Fonto de la onidiroj: publikaĵoj de eksterlanda gazetaro.
     Probabla klarigo: oni parolis pri realigo de tia eksperimento ankoraŭ en komenco de 1960aj, sed tiam temis pri malproksima estonto, kiam homo loĝos kaj laboros en la kosmo dum longa tempo.
     Ligo kun reala homo — ne difinita.

     Nomo — TOKOVA Ludmila

     Versio: en komenco de 1960aj jaroj ŝi prepariĝis kune kun sia edzo al eksperimento pri koncepto sur orbito.
     Fonto de la onidiroj: publikaĵoj de eksterlanda gazetaro.
     Probabla klarigo: oni parolis pri realigo de tia eksperimento ankoraŭ en komenco de 1960aj, sed tiam temis pri malproksima estonto, kiam homo loĝos kaj laboros en la kosmo dum longa tempo.
     Ligo kun reala homo — ne difinita.

     Nomo — ŜIBORIN Terentij

     Versio: unu de la unuaj sovetiaj kosmonaŭtoj, pereinta en komenco de jaro 1959 dum suborbita flugo sur balistika raketo R5-A.
     Fonto de la onidiroj — en decembro de 1959 itala informa agentejo "Continentale" kun referenco al iu altranga funkciulo de ĉehoslovakia komunista partio, dissendis informon pri tio, ke kelk kosmonaŭtoj pereis en Sovet-Unio dum suborbitaj kosmoflugoj. Inter la aliaj estis menciita nomo de Terentij Ŝiborin.
     Probabla klarigo — bazo por la onidiroj povis fariĝi plenumitaj en Sovet-Unio laboroj pri preparo de pilotata suborbita kosma flugo sur geofizika raketo R-5A. Fonto de la onidiroj konkrete pri Ŝiborin povis fariĝi nesukcesa eksperimento, okazinta en 21 de februaro de 1958. En tiu tago sur kosmodromo Kapustin Jar estis lanĉita geofizika raketo R5-A, en kiu troviĝis hundoj Palma kaj Puŝok. Pro malhermetikiĝo la hundoj pereis. Sed, probable, iu decidis, ke la hundoj estis ne solaj en la raketo.


Π₯остинг ΠΎΡ‚ uCoz