Rusia kosmonaŭtiko
Baza informo Libroj Artikoloj Personoj Novaĵoj

   The Washington Post, 27 de januaro de 2005

     KOSMA OBSERVADO:LA RUSOJ VENAS

Robert Zimmerman


    Se taksi la estonton per antaŭnelongaj eventoj, do oni povas opinii, ke ĝis jaro 2010 usonaj turistoj flugos en orbitajn usonajn hotelojn sur usona kosmoŝipo, dum la sama tempo la iniciato de la administracio de Buŝ pri reveno de homoj sur la Lunon rapide impetos antaŭen al reveno en jaro 2015.
     Pripensu denove. Estonto de la kosmo en sekva jardeko povas kun la sama sukceso esti dominata per renaskiĝanta rusia kosma industio, novigitema kaj efektiva, kapablanta doni kosmajn komplezojn al siaj klientoj kontraŭ malgranda kosto.
     Post malapero de Sovet-Unio en jaro 1991 rusia kosma programo estis la unua fako, kiu devis kolizii kun la realo kaj ŝanĝo de la cirkomstancoj, rapide adaptante kapitalismajn kaj orientigitajn al merkato teknikojn por obteni enspezon.
     Preskaŭ tuje, reklamo kovris murojn de centro de flugdirektado en Moskvo*, kaj ankaŭ flankojn de rusiaj raketoj. Rusiaj kosmonaŭtoj filmis reklamon sur orbito, kaj oni vendis biletojn al stacio "Mir" por televidstancioj, amuznegocaj konsorcioj kaj eksterlandaj registaroj, inklude Usonon. Ĉi tiu penado finfine okazigis pagitajn flugojn sur la Internacian kosman stacion de tiaj riĉaj turistoj, kiel Dennis Tito.
     Pro tre favora monŝanĝa kurzo, restinta de la falinta socialisma ekonomiko, rusia laborforto kostas sufiĉe pli malgrande, ol tiu en la Okcidento, permesante taksi elspezojn sufiĉe malpli grande, ol iu ajn alia. Plue, raketokonstruado estas unu el malmultaj rusiaj industrioj kun bona reputacio pro altaj standartoj de kvalito.
     Rusia kosma programo povas baldaŭ fariĝi la plej sukcesa eksporta produkto de la lando. Al jaro 2000 ĝi okupiĝis sufiĉe grandan parton de merkato de komercaj lanĉoj kun siaj raketoj "Proton", "Dnepr", "Zenit" kaj "Sojuz", kaj al la lasta jaro ĝi estis tre sukcesa - ĝiaj raketoj lanĉis pli, ol 45 procentojn de ĉiuj kosmaj aparatoj, pli, ol iu alia nacio, kaj 50procente pli grande, ol usona parto de la merkato.
    La estonto aspektas eĉ pli hela. Lastasemajne Rusia kosma agentejo subskribis longtempan konvencion kun la Eŭropa kosma agentejo por ke permesi al Rusio konstrui lanĉejojn por raketo "Sojuz" sur kosmodromo de la Eŭropa kosma agentejo en Kourou, Franca Guiana. Ĉar Kourou estas pli proksima al la ekvatoro, ol Bajkonur aŭ Pleseck, do du raketaj ŝtupoj, per kiuj nune estas ekipitaj raketoj de tipo "Sojuz", sukcesos ĉirkaŭ doubligi ŝarĝon, kiun oni alportas sur geokonstantan orbiton - de 1,7 ĝis 3 tunoj.
     Samtempe, la rusoj kontinuas havi avantaĝojn en siaj rilatoj kun NASA en transportado de ŝipanaroj kaj garantado de savboata sistemo sur la stacio. La sekva konvencio inter la du nacioj probable donos al la rusoj pli da ebleco vendi turistajn biletojn ĉiufoje, kiam ili lanĉas "Sojuzon" al la IKS, fleksiblecon, kiu ankaŭ "pligrandigos kapablojn de lanĉoj por nia kosma industrio" rimarkis estro de Roskosmos Anatolij Perminov en gazetkonferenco.
     Kun tiaj kuraĝigantaj perspektivoj de negoco, ne mirindas, ke la kompanio, kiu konstruis raketojn de tipo "Sojuz", pligrandigas fabrikadon de ili je 50 procentoj por jaro 2005 - de 10 raketoj ĝis 15. Plue, Roskosmos jam anoncis, ke nur en unuaj tri monatoj de jaro 2005 sep rusiaj raketoj lanĉos ok sputnikojn sur orbiton, kio estas pli granda nombro da lanĉoj, ol ies ajn alia.
     Samtempe kun plifirmigo de sia dominado en industrio de pilotataj kaj nepilotataj lanĉoj, la rusia registaro aspektas firme intencanta kompletigi la rusian parton de la Internacia kosma stacio ĝis jaro 2011, kun planoj lanĉi novan laboratorian modulon ĝis jaro 2007 kaj duan laboratorian modulon ĝis jaro 2011.
     Ŝajnas ankaŭ, ke la rusoj agrese progresigos sian projekton de pilotata kosmoŝipo de nova generacio.
     Post kiam prezidento George W. Bush malkovris sian kosman iniciaton en 14 de januaro de 2004, Roskosmos unua anoncis, ke komenciĝis laboro pri nova kosmoŝipo, nomita "Kliper". En sekvinta jaro dum NASA povis nur skribi unuan skizon de sia Peto por Proponoj, priskribanta, kio estas bezonata por anstataŭigo de "ŝatloj" - korporacio "Energija" kaj la Rusia kosma agentejo kompletigis komencan konstrukcion sur nilevo de plenskala modelo, kiu estis prezentita en 1 de decembro. Reprezentantoj de korporacio "Energija" diris, ke ili povas konstrui kaj lanĉi ĝin ĝis jaro 2010.
     Saldante tion, multaj reprezentantoj de la rusia registaro kaj kosma industrio esprimas singardeman optimismon pri tio, ke ilia lando povos entrepreni sian propran provon sendi homojn sur Marson, ĉirkaŭ jaro 2015. Ĉi tie ne estas ankaŭ menciita pri venontaj en jaro 2005 lanĉoj de rusiaj raketoj kun avangardaj projektoj de sola velo kaj kosma spegulo.
     Kompemeble, estus erare opinii, ke la rusoj tute ne havas problemojn. Ekzemple, financa situacio pri "Kliper" restas malklara. Kvankam reprezentantoj de korporacio "Energija" diris, ke ili kapablas kompletigi floton el kvar "Kliper-oj" ĝis jaro 2010, la rusia registaro emas plidaŭrigi ĝian disvolviĝon ĝis jaro 2015. Plue, malsimile al George Bush, prezidento Putin ne donis obligacion pri iu ajn granda kosma projekto, inklude sendon de rusoj sur Marson.
     Malgraŭ ĉio, la estonto de la rusia kosma industrio aspektas rozkolora.
     Kia estis usona reago al ĉio ĉi tio? Konsideru sekvan anekdotaĵon: baldaŭ post kiam Bush anoncis sian vizion de kosma esplorado lastajare, reprezentantoj de NASA traveturis la landon, donante lekciojn, en kiu estis priskribataj malfacilaĵoj, kiujn prezentas la projekto. En taga simpozio de Goddard en malfrua marto de 2004 unu inĝeniero de NASA skizis bezonon konstrui fermitajn sistemojn de vivapogo por ĉia ŝipo flugonta sur Marson. Por ke ilustri tion, kio estas jam konata, li priskribis sistemojn, uzitajn en ŝipoj "Mercury", "Gemini" kaj "Apollo" de NASA, kaj en "ŝatloj", stacio "Skylab" kaj en la usona parto de la IKS.
     Tamen, en lia elpaŝo estis neniu mencio pri rusia sistemo, eĉ malgraŭ tio, ke ekde jaro 1971 la rusoj konstruis kelk sukcesajn kosmajn staciojn anticipe la IKS, kun rimarkindaj atingoj en areo de efektivaj kaj praktikaj sistemoj de atmosfera kaj akva reproduktado. Kiam li estis demandita per raportisto, kial li ne inkludis la rusojn en la prezentadon, li klarigis, ke li ne konsideras iliajn atingojn tre serioze. "Ni ne havas kredon je ili", li diris.
     Esprimante malsevere, en areo de kosma esplorado la usona registaro havas agaciantan kutimon subtaksi la rusojn. En jaro 1957 Sovetunio ne faris sekretaj siajn planojn lanĉi sateliton sur orbiton kiel kontribuaĵon en la Internacian Geofizikan Jaron. Neniu en la usona registaro donis multon da atento, kaj pro tio la nacio estis ŝokita, kiam la Sputniko subite aperis sur orbito en 4 de oktobro de jaro 1957.
     Ŝajnas, ke nenio ŝanĝiĝis en la ĉirkaŭ 50 jaroj. Kun ĉiuj paroloj pri kosma turismo kaj la kosma iniciato de Bush, fariĝas tre grave rekoni konkuran naturon de nacioj kaj tion, ke Usono ne estas sola lando kun intenco kaj kapabloj kolonii la Sunsistemon.
     Pro tio estus prudente konsideri eblecon de tio, ke unuaj homoj, kiuj atingos Marson, parolos ruse kaj ne angle.

Robert Zimmerman estas sendependa historiisto de kosma esplorado. Lia lasta libro, "Leaving Earth: Space Stations, Rival Superpowers, and the Quest for Interplanetary Trave", ricevis premion de Eugene M. Emme de la Usona Astronaŭta Socio kiel la plej bona historio de kosmoesplorado de jaro 2003. 

*Centro de flugdirektado troviĝas en urbo Korolov norde de Moskvo.

Хостинг от uCoz