Rusia kosmonaŭtiko
Baza informo Libroj Artikoloj Personoj Novaĵoj


    ROSKOSMOS PREPARIĜAS
    AL PILOTATAJ FLUGOJ AL MARSO

Marso
Pilotataj flugoj al la Luno komenciĝos denove, supozeble, en jaroj 2015-2020, informis hodiaŭ en amaskomunikila konferenco en Moskvo estro de Federala kosma agentejo (Roskosmos) Anatolij Perminov.  Laŭ liaj vortoj, oni atendas komecon de flugoj al Marso en jaro 2030.

Laŭ usona programo de plua asimialdo de la kosma spaco, al jaro 2020 Usono planas fari la Lunon starta placo por flugoj al aliaj planedoj, inklude Marson. Ekde jaro 2015 devas komenciĝos repulaj pilotataj flugoj sur la Lunon. Buĝeto de NASA en jaro 2005 estas ĉirkaŭ 16, 2 miliardoj da dolaroj.

Nuntempe en programo de flugoj al la Luno kaj Marso akrive partoprenas Rusio, Usono, Kanado kaj Japanio. Kiel notis A.Permonov, bezonas unuavice scipoviĝi fari muntadon en la kosmo, post kiam eblos plani flugojn al Marso kaj la Luno.

Ni memorigu, ke en jaro 2006 Roskosmos intencas komenci eskperimenton pri imitado de flugo al Marso - "Mars-500". Projekto "Mars-500" estas plenumata enkadre de realigo de la nacia kosma programo pri orgazinado de pilotata flugo al Marso kaj inkludas surteran muntadon de kosma ŝipo, en kiu oni penos pleje precize regeneri kosmajn kondiĉojn.

Ekde jaro 2006 ses viroj-volontuloj en aĝo de 35-55 jaroj (eble, el diversaj landoj) troviĝos en la "ŝipo-modulo" dum 500 tagoj. En la eksperimento specialistoj intencas ricevi informon pri reagoj de homa organismo, kaj ankaŭ tiuj de instalaĵo, en kondiĉoj, proksimaj al kondiĉoj de flugo al Marso.

Financado de la eskperimento "Mars-500" komenciĝis en marto de jaro 2005. En amaskomunikila servo de Roskosmos oni rifuzas nomi kvanton de investoj en ĉi tiun programon, tamen estas konata, ke el ĝenerala buĝeto de la agentejo por jaro 2005, kiu estas 25 bilionoj 156,40 milionoj da rubloj, 18 bilionoj 268, 63 milionoj da rubloj estos direktita al financado de la federala kosma programo en jaro 2005.

Roskosmos ankaŭ esploras eblecon krei kaj uzi nuklean energetikan instalaĵon por flugo al Marso. Laŭ vortoj de A. Perminov, ekzistas kelk projektoj en ĉi tiu areo, inklude tiun, proponitan per rusia sciencisto Jevgenij Veliĥov. En Sovet-Unio tiaj instalaĵoj estis kreitaj kaj jam funkciis, sed pro manko de financado de laboroj ĉi tiuj programoj malaktualiĝis aŭ estis fermitaj. Tamen, kiel notis A.Perminov, en Rusio estas sciecnesploraj institutoj, kiuj daŭrigas laboron pri energetikaj instalaĵoj. Krome, kelk tagojn antaŭ por esplorado flanke de Roskosmos oni proponis variantojn de disvolvigo de ĉi tiuj sistemoj.

A.Perminov ankaŭ deklaris, ke bezonas pligrandigi kvanton de financado de kosma fako en Rusio je 29,7 % kompare kun tio, kio estas planata - ĝis 24 bilionoj da rubloj. Laŭ liaj vortoj, ĉi tiu pligrandigo estas ligita kun bezono lanĉi 26 kosmajn aparatojn, kies preteco nune estas 80-90%. Funkciigo de ĉi tiuj kosmaj aparatoj ebligos kompeltigi patrian orbitan aparataron kaj garanti plenumon de bezonoj de ĉiuj ministerioj kaj departamentoj. A.Perminov notis, ke poste jaro 2006 eblos malgrandigi financadon ĝjs sumoj, planitaj en la buĝeto.

Ni notu, ke flugoj en la kosmon estas akireblaj ne nur por kosmonaŭtoj. Speciale, flugo de tria kosma turisto sur la Internacian kosman stacion okazos supozeble en jaro 2006, informis A.Perminov. Laŭ liaj vortoj, nuntempe oni esploras du kandidatecojn por komerca flugo sur la stacion. A.Perminov rifuzis nomi iliajn nomojn, sed fariĝis konata, ke unu el ili estas astronaŭto el Japanio. Oni planas, ke flugo de kvara kosma turisto sur la IKS okazos en jaro 2007.

Ni memorigu, ke Roskosmos, raketekosma korporacio "Energija" kaj kompanio Space Adventures en 18 de junio de jaro 2003 deklaris pri vendo de du lokoj por flugo sur la IKS en jaroj 2004-2005. En junio de jaro 2004 tria kosma turisto - usona komercisto kaj sciencisto Gergory Olsen estis forigita el antaŭfluga preparado pro medicinaj kaŭzoj. Ankaŭ oni faris la saman decidon en aŭgusto de jaro 2004 pri prezidento de kompanio "Strojmontaĵ" Sergej Polonskij. En majo de jaro 2004 kompanio Space Adventures deklaris pri komenco de laboroj pri preparigo de flugo de unua japania kosma turisto sur la IKS.

Dennis Tito, kiu faris flugon en jaro 2001, paginte kontraŭ tio 20 milionojn da dolaroj, kaj Mark Shattleeworth (jaro 2002 - 20 milionoj da dolaroj) jam faiĝis kosmaj turistoj, vizitintaj la IKS.



    RUSIO PREPARIĜAS SENDI TURISTOJN
    AL LA LUNO


Federala kosma agentejo (Roskosmos), raketekosma korporacio "Energija" kaj kompanio Space Adventures faris komunan deklaron pri komenco de realgo de projekto pri flugo ĉirkaŭ la Luno sur modernigita kosma ŝipo "Sojuz".

En ŝipanaron oni inkludas tri homojn - kosmonaŭton-profesiulon kaj du turistojn-neprofesiulojn. Kiel informas amaskomunikila servo de Roskosmos, konsiderante sperton de rusiaj kosmaj entreprenoj en areo de asimilado kaj esplorado de la kosma spaco, preparado de kosmonaŭtoj kaj plenumo de pilotataj kosmaj flugoj, ĉi tiu projekto povas estis realigita jam al jaro 2010.

Space Adventures, laŭ la projekto, ricevas ekskluzivajn rajtojn pri serĉo de turistoj kaj investantoj por realigo de ĉi tiu projekto.

Ni memorigu, ke Roskosmos, korporacio "Energija" kaj Space Adventures en junio de jaro 2003 deklaris pri vendo de du lokoj por flugo sur la Internacian kosman stacion en jaroj 2004-2005. En majo de jaro 2004 kompanio Space Adventures deklaris pri komenco de laboroj pri preparigo de flugo de unua japania turisto sur la IKS.

En junio de jaro 2004 tria kosma turisto - Gregory Olsen - estis forigita de antaŭfluga preparado pro medicinaj kaŭzoj. Li ricevis permeson por redaŭrigo de preparado al estonta flugo sur la IKS laŭ rezultoj de ĉefa medicina komisiono en 14 de majo de jaro 2005. Ankaŭ laŭ konkludo de medicina komisiono oni rifuzis pri flugo al prezidento de korporacio "Strojmontaĵ" Sergej Polonskij.

Dennis Tito, kiu faris flugon en jaro 2001, paginte kontraŭ tio 20 milionojn da dolaroj, kaj Mark Shattleeworth (jaro 2002 - 20 milionoj da dolaroj) jam faiĝis kosmaj turistoj, vizitintaj la IKS. Tria kosma turisto - usona komercisto kaj sciencisto G. Olsen kaj lia dublanto - ĉefo de moskva reprezentejo de kompanio Space Adventures Sergej Kostenko nuntempe trapasas lernadon en Centro de preparado de kosmonaŭtoj en Zvezdnij gorodok (Moskva provinco). Supozeble, G.Olsen flugos sur la IKS en oktobro de jaro 2005 en konsisto de naŭa ekspedicio de vizitado.





Хостинг от uCoz