Rusia kosmonaŭtiko
Baza informo Libroj Artikoloj Personoj Novaĵoj

     revuo "Itogi", 2003

     ONI ATAKAS MARSON

 Svetlana Suĥova

     La marsa konkuro plirapidiĝas. Sukcesa fino de la aŭtomataj ekspedicioj permesas serioze okupiĝi pri problemo de pilotata flugo sur la Ruĝan planedon. En Rusio jam komenciĝis unuaj medicinebiologiaj ekperimentoj por flugo sur Marson.
    
Lastasemajne de kabo Canaveral estis lanĉita usona stacio "Spirit" kaj baldaŭ ĝin sekvos "Opportunity". Semajno antaŭ per rusia raketo "Sojuz" de Bajkonur estis lanĉita eŭropa stacio "Mars Express". Ĝia alteriĝo estas planata en 25 de decembro de jaro 2003. Pri sukcesa fino de la vojaĝo la modulo informos la Teron per kanto de brita grupo "Blur". La alteriĝa modulo de "Mars Express" havas la saman nomon, kiel ŝipo, sur kiu vojaĝis Ĉarlz Darvin - "Beagle".
     La marsa konkuro plirapidiĝas. Kaj reprezentantoj de kosmaj institucioj de Usono, Eŭropa Unio kaj Rusio ne kaŝas tion, ke sukcesa fino de la aŭtomataj ekspedicioj al Marso permesas serioze okupiĝi pri problemo de pilotata flugo sur la Ruĝan planedon.
    
     Bezonas aŭtonomeco
    
    
Ĉiu el la probablaj partoprenantoj de tia projekto jam taksis siajn kapablojn pri ĝia realigo. Usono, ekzemple, decidis komence, ke ĝi kapablas memstare ĝin "elteni". Tamen, dum pli profunda anlizo klariĝis, ke tio estos ne nur multekoste, sed ankaŭ nepraktike - bezonos denove inventi biciklon, perdante tempon kaj monon: ekzemple, fari esploradojn sur la IKS pri daŭro de ĉeesto de homo en la kosmo, dume Rusio ekposedis tian sperton jam en 1970aj-80aj jaroj.
     Interalie, Rusio la sola el ĉiuj "kosmaj" regnoj havas realan planon de pilotata flugo sur Marson. Eblas du variantoj (depende de kvanto de ŝipoj - unu aŭ du). Krome, laŭ opinio de rusiaj ekspertoj, estantaj hodiaŭ projekraĵoj sufiĉos.
     La ĉefa problemo, kun kiu koliziis projektantoj de la pilotata flugo sur Marson, estas aŭtonomeco. Ĝis nun ĉiuj pilotataj eskpedicioj estas kontrolataj el centroj de flugdirektado. Sidantaj tie tage kaj nokte ekspertoj kontrolas ĉiun paŝon de kosmonaŭtoj. En la marsa projekto ĉio estas alie: ligo kun la Tero, certe, konserviĝos, sed pro malproksimiĝo de la planedo ĝi, unue, havos prokraston je 20-25 minutoj, due, la ŝipanaro, probable, necesos decidi en neatendita situacio. Ne mirindas, ke ĉiu aparataro sur la marsa ŝipo estos ne dubligita, kiel ordinare, sed "triigita", se ne "kvarigita".
     La dua mafacileco estas longeco de la flugo (ne malpli, ol 450 diurnoj). Ĉi tiu faktoro postulas solvon de vico da problemoj, kiel de medicina, tiel de psikologia karaktero. Por detaloj "Itogi" adresis sin al direktoro de Instituto de medicinebiologiaj problemoj Anatolij Grigorjev.
     Laŭ liaj vortoj, organizantoj de la marsa flugo bezonas solvi kvar grupojn da problemoj: profilaktiko de influo de nepezeco, garandado de radia sekureco, la psikologia kaj ankaŭ kreo de fidinda sistemo de vivapogo. Enj ĉiuj ĉi tiuj direktoj "Rusio havas bonajn esploraĵojn - ni estas solaj, kiuj havas sperton de preskaŭ unu kaj duonjara ĉeesto de homo en la kosmo (Valerij Polakov pasigis 438 diurnojn sur stacio "Mir" - "Itogi"), sed tio ne sufiĉas - en ĉiuj direktoj bezonas pluaj esploradoj".
     Speciale, laŭ opinio de Grigorjev, en unua marsa flugo eblos limiĝi per ekzistantaj rimedoj de apogado de fizika formo de kosmonaŭtoj (kura pado, biciklotrenilo, ŝarĝantaj kostumoj, medikamentaj rimedoj), sed bezonas ilin plimodernigi. Ekzemple, esplori problemon de ebleco krei artefaritan graviton en la ŝipo: munti centrifugilon. Aliokaze minaco de rompo de osta kaj muskola histo, kaj ankaŭ de korovaskulara sistemo pligrandiĝos kelkoble.
     Medicinaj aspektoj, interalie, diktas regulojn al projektistoj de marsa ŝipo: ĝi devas esit sufiĉe granda por ke enspacigi personajn kajutojn por ĉiu membro de ŝipanaro, salonon (kiu servos ankaŭ kiel manĝejo - komuna manĝado estas tre grava por psikologia komforto de ŝipanaro), laboratorion, trenejon, kaj ankaŭ kelk teknikajn ejojn. Ĉio ĉi tio signifas aldonan pezon, kaj, sekve, monon, sed en korporacio "Energija" kaj en instituto de Keldiŝ jam okazas projektado de pli forta portoraketo kaj marsa ŝipo mem. Eblas, ke ĝia muntado estos farita sur orbito - en dokoj de la IKS, kiujn ankoraŭ bezonas konstrui.
     Tamen kiel ajn penus projektistoj, medicinistoj certas: spaco ĉiuokaze ne sufiĉos. Dizajnistoj helpos plibeligi vivon de astronaŭtoj (koloro de tapeto, iluzio de multnombraj ĉambroj k.t.p.). Krome, al ĉiu membro de ŝipanaro estis elektita ŝatokupo laŭ lia gusto (legado, muziko, kino). Tamen, plendas Grigorjev, "en la kosmo ŝanĝiĝas ne nur gusto - tio, kio estis antaŭe dolĉa, ŝajnas amara, sed ankaŭ kutimoj - tiu, kiu ŝatis klasikan muzikon, volas aŭdi rokenrolon".
     Ankaŭ sur ŝipo estos oranĝerio. Teranoj scipoviĝis kreskigi plantojn en la kosmo, ankaŭ transportis birdojn sur orbiton. Nur ne sukcesis kreskigi birdidojn en la kosmo: japana koturno, elŝeliĝinta sur stacio "Mir", ne saviĝis - sen gravito ĝi ne sukcesis orientiĝi en la spaco. Tamen, peco de la gepatra planedo, eĉ nur en formo de plantoj, havas grandegan psikologian efekton. Laŭ vortoj de Grigorjev, esploradoj demonstris, ke neeblas deŝiri kosmonaŭtojn de biologiaj eksperimentoj: "Hardigitaj viroj fariĝas infanoj, zorgeme nurtantaj birdon aŭ akvumantaj floron".

     Ŝipanaro

   
Estos ses da ili - konsisto, diktita per taskoj kaj specialecoj de flugo: komandanto, inĝeniero, kuracisto, piloto de alteriĝa aparato kaj du sciencistoj (planedologisto kaj biologisto). Kuracisto estas necesata, ĉar medicinan informon bezonos ne nur fiksi, sed ankaŭ deĉifri (tempo por ligo kun la Tero povos foresti), kaj ankaŭ li devas okaze de neceso operacii kolegon. Inkludo de sciencistoj en konsiston de la ŝipanaro estas kaŭzata per la tasko mem de flugo, ne uzi eblecon realigi kvalitajn esploradojn en unua en la historio marsa flugo estus malsaĝe.
     Inter membroj de ŝipanaro forestos virinoj (kun probablo 99 procentoj). Laŭ vortoj de Grigorjev, unuaj pilotataj flugoj de tia speco okazos sur ekzistanta teknika bazo, kaj, sekve, ne eblos atendi grandajn oportunaĵojn. "En tiaj ekstremaj situacioj ĉeesto de virino serioze katenos. Kiel demonstris sperto de "Mir" kaj la IKS, ĉeesto de virino, unuflanke, disciplinigas ŝipanaron - viroj penas ne fali en okuloj de la bela sekso, aspekti batalantoj, sed, aliflanke, ili ĝenas sin, kaj por iu tia tensio troviĝas klare superflua". Sed se tia diskriminado laŭ seksa indico estos, do ĝi daŭros nelonge - nur en unuaj du-tri flugoj.
     Ŝipanaro devos estis internacia, ĉar flugo sur Marson klare estos internacia projekto. Laŭ vortoj de Grigorjev, "ĉi tie gravas ne nur scio de lingvo aŭ biografiaj faktoj, sed ankaŭ, ekzemple, bazaj konoj pri kulturo. Bezonas kompreni, kial francoj estas pli emociaj, usonanoj strikte sekvas regulojn kaj instrukciojn, kaj rusoj, male, en kriza situacio povas agi laŭ cirkomstancoj".
     Psikologia kongrueco kun konsidero de naciaj specialecoj estas malfacila tasko. Ĉar en cirkomstancoj de fermita spaco, kie forestas eksteraj incitaĵoj, permesantaj distriĝi, eĉ proksimaj amikoj post mallonga intertempo fariĝas malamikoj. El praktiko de Grigorjev: "Du amikoj, volantaj fariĝi kosmonaŭtoj, trairis teston pri kongruebleco dum kvin diurnoj en fermita kamero. Unu ne eltenis - li deklaris, ke kun tia kunulo li ne povas flugi. Troviĝis, ke dum manĝado lia amiko laŭte ŝmacis, kaj se antaŭe li tion ne rimarkis, do en tiel malvasta medio  ĉi tiu kutimo komecis inciti."
     Certe, oni trenos "marsanojn", sed por tio ĉiu el membroj de ŝipanaro devas havi bazon: bezonas homoj, pretantaj aŭdi kaj aŭskulti sian kunulon. Kapablo labori en kolektivo montras sin, ekzemple, en testo pri vivrestado, kiun nepre trairas ĉiuj kosmonaŭtoj antaŭ flugo, - oni veturigas grupon en savaĝan lokon por ĉirkaŭ tri diurnoj, kaj ili havas nur unun taskon - resti vivaj, havante nur minimuman rezervon kaj armilon.
     Alia grava elemento de selektado - kapablo de membroj de ŝipanaro sperti informan streson. En marsa flugo al tio estos donata speciala atento. Ĉar eĉ sur la Tero homo sentas sin nebone, kiam informo verŝiĝas sur lin torente - necesas elekti el multo da taskoj la plej aktualajn. Grigorjev rimarkis, ke "oni donas al kosmonaŭtoj tiajn testojn - al ili ŝutas intence treegan kvanton da informo, kaj ili devas kompreni, ke, ekzemple, ŝalto de oksigeno estas primara, alie ĉiuj sufokiĝos, kaj iu ajn eksperimento estas sekundara".
     Gvidata per Grigorjev instituto laŭ propono de la Eŭropa kosma agentejo komencigas realigon de specialaj "antaŭmarsaj" eksperimentoj: dum 3-4 jaroj daŭros eksperimentoj pri vivkapableco en kondiĉoj de ŝipo, kaj poste grandskala - dum 500 diurnoj - modelado de la tuta eksperimento, inklude alteriĝon de membroj de ŝipanaro sur Marson.
     Interalie, serĉo de respodo pri tio, kies piedo paŝos unua sur la Ruĝan planedon, estas unu el problemoj de la ekpedicio. Ĉar oni sur la Tero memoros kaj konservos en jarcentoj nur ĉi tiun unuan. Kaj kio pri la aliaj? Kiel por ili estos fordoni la tutan gloron al iu alia? Kaj kiel estos por ĉi tiu unua reveni kune kun la kaŝinta ofendon ŝipanaro dum ĉirkaŭ 200 diurnoj plu? Eĉ ne temas pri tio, ke tre mafacile de politika vidpunkto determi, de kia nacieco estos ĉi tiu unua. Sciencistoj, cetre, ne povas solvi ĉi tiun problemon kaj readresas ĝin al potencoj de landoj - eblaj partoprenantoj de la projekto de flugo sur Marson.

     Kiam ni flugu?
    
    
Unu klaras - bezonas komencigi la marsan pilotatan epopeon jam nune. Troviĝas entiziasmuloj, kiuj opinias, ke flugi al Marso eblas proprasence post nur 10 jaroj. Plue, por tio ne bezonas uzi internacian kooperadon.
     Ekzemple, prezidento de "Marsa socio" Robert Zubrin (interalie, eksa inĝeniero de aerokosma korporacio "Lockheed Martin") deklaris, ke usonanoj povus paŝi sur Marson post 10 jaroj. La plej grave estas ne atendi helpon flanke de la ŝtato. Usonaj korporacioj povas memstare efektivigi tian projekton. Reprezentantoj de NASA estas multe pli zorgermaj en kalkuloj: laŭ iliaj taksoj, la plej probabla tempolimo estas jaro 2018.
     En Rusio ne estas unueca opinio. Kelkaj sciencistoj estas konviktitaj, ke pilotata flugo povas fariĝi realo en dua-tria jardeko de ĉi tiu jarcento - bezonas akumuligi pli da informo pere aŭtomataj aparatoj. Finfine, tempolimojn de flugo al Marso povas korekti "mistika" faktoro. Jam delonge estas rimarkita, ke okaze de marsaj ekpedicioj agas iu malbona fato: plia parto da aparatoj, lanĉitaj en lastaj jaroj al Marso, ne sukcesis pro diversaj kaŭzoj plene realigi siajn programojn. Iu ajn superstiĉa eĉ opinias, ke la Ruĝa planedo vere estas loĝata kaj ne volas, ke ĝiaj emigloj estu malkovritaj.

HISTORIO

Sovetia Marso
   
    
Principan skemon de flugo al Marso ellaboris germano Werner von Braun, veturiĝinta en jaro 1945 en Usonon. En jaro 1959 liaj ideoj fariĝis bazo por projektadoj de Speciala Projektista Buroo numero 1, gvidata per Sergej Korolov. Estis kelk variantoj de la ekspedicio.
     La unua inkludis kreon sur ĉetera orbito de giganta interplaneda ŝipo kun maso de 1630 tunoj (20 lanĉoj de superpezaj portoraketoj de tipo UN-1F). Post reveno ĝi pezus nur 15 tunojn. Daŭro de la ekspedicio estus kvar jaroj.
     Dua projekto estis ellaborita en la sama SKB-1 per grupo sub gvidado de Gleb Maksimov kaj ankaŭ inkludis uzon de UN-1F. Sed ĉi-okaze konstruado de la ŝipo estus sur la Tero, kaj daŭro de la ekspedicio estus tri jaroj. Pezo de la ŝipo kun ŝipanaro el tri homoj estus 75 tunoj. Oni planis starton en 8 de junio de jaro 1971, revenon - en 10 de julio de jaro 1974. Ĉi tiu projekto, kvankam ĝi ne estis realigita, fariĝis fundamento por la alia, kreita per gurpo sub gvidado de Konstantin Feoktistov kaj inkludanta, male al la antaŭa, alteriĝon de homo sur Marso. La ŝipo estis multe pli enhavebla; ĝi havis kvin ĉelojn. Post alveno sur orbiton ĉirkaŭ Marso intencis esplori ĝin per atmosfera aparato, kaj sur la surfacon de la planedo sendi du alteriĝajn modulojn kun tri membroj de la ŝipanaro. Tri aliaj membroj devis atenti ilian revenon sur orbuto.
     Ambaŭ projektoj - kaj tiu de Maksimov, kaj tiu de Feoktistov - inkludis kreon de sistemo de vivapogo laŭ fermita ciklo - "biosfero-2". Pro tio oni planis siutigi en la ŝipo oranĝeriojn kun plantoj. Prototipo de "biosfero-2" spertis sukcesajn testojn en mezo de 60aj jaroj. Kosmonaŭtoj Manovcev, Uljibiŝev kaj Boĵko dum jaro troviĝis en fermita ejo, imitante interplanedan flugon. En Usono tia eksperimento daŭris nur 90 tagojn.
     En Sovertunio laboro pri ekspedicio sur Marson aktiviĝis post kiam usonanoj alteriĝis sur la Luno. Aperis projekto "Aelita". Daŭro de la flugo devis esti 630 tagoj (el ili 5 tagoj sur la planedo). Oni planis konstrui la ŝipon sur orbito el du blokoj (unua estas orbita komplekso kaj alteriĝa modulo, dua estas movila ĉelo). Skemo de flugo: aŭtomata juntiĝo de la blokoj sur orbito kun sekvonta akcelo laŭonge disvolviĝanta spiralo, kaj kiam la ŝipo lasos radiajn zonojn de la Tero, al ĝi estus sendita ŝipanaro. Tamen ĉi tiu projekto ankaŭ ne sukcesis realiĝi: en jaro 1974 estis ĉesigitaj laboro pri raketo UN-1F, kaj kun ili aŭtomate finiĝis la projekto "Aelita".
     Estis ankaŭ alia projekto - en SKB-52 ĉe Vladimir Ĉelomej. Ĝi malsimile al la aliaj inkludis uzon de  portoraketo UUR-500F ("Proton"). Ĉelomej planis pligrandigi ĝian potencon kaj eĉ ekipi per nuklea movilo (UUR-900F). Ŝipo devis esti konstruata sur orbito kaj pezi 1500 tunojn.
     En 80aj jaroj en korporacio "Energija" estis du marsaj programoj. La unua estis plimodernigita "Aelita" (du nukleaj reaktoroj), la dua inkludis uzadon de solaj ĉeloj anstataŭ nukleaj reaktoroj, kio donis eblecon pligrandigi mason de ŝipo. Ŝipanaro devus konsisti el 4 homoj, tempolimo de ĉeesto sur Marso estus unu semajno. Flugo devis realiĝi ĉi-jare. Tio ne okazis...





Хостинг от uCoz