Rusia kosmonaŭtiko
Baza informo Libroj Artikoloj Personoj Novaĵoj


RUSIA ŜIPO "KLIPER" SIAN UNUAN FLUGON FAROS EN PARIZON

     La nova rusia pilotata ŝipo de multfoja uzo "Kliper" faros unuan flugon laŭ kurso Moskvo - Parizo en sumero de ĉi tiu jaro.



















     Tamen, kiel rakontis oficiala reprezentanto de Rusia kosma agentejo Konstantin Krejdenko, "Kliper" ne eliros el limoj de la tera atmosfero".
     "Oni planas, ke la kosma ŝipo estos veturigita en peza transporta aviadilo, kiu transportigos la plej novan  kreaĵon de raketekosma korporacio "Energija" en la aviadakosman ekspozicion", - informis li.
   
Планируется, что космический корабль совершит полет на борту тяжелого транспортного самолета
     "Estos neniuj problemoj pri la transportado, ni jam veturigis per aviadiloj modulojn de la rusia segmento de la IKS en internaciajn eskpoziciojn, kaj ili estas multe pli grandaj, ol "Kliper", - notis Krejdenko. Li ankaŭ substrekis, ke "ripeto de situacio, kiu okazis en jaro 2001, kiam svisia firmao "Noga" faris provon aresti en la pariza aviada ekspozicio rusiajn aviadilojn Su-30MK kaj Mig-AT, estas praktike ekskluzita". "Ĉiuj pretendoj de "Noga" al la antaŭulo de la agentejo - Rosaviakosmos - estas abolitaj".
     Laŭ vortoj de la ĉefo de la agentejo Anatolij Perminov, principe "sorto de "Kliper", kiu povas esti uzata ne nur por flugoj al la IKS, sed ankaŭ al la Luno, estas jam difinita". "Ĉi-jare ni planas eksponi ĝin en la aviadakosma ekspozicio en Parizo por vasta publiko", - diris Perminov.
  
 


Longeco de la ŝipo estas 7 m
Alto estas 3,06 m
Kvanto de la ŝipanaro estas 6 homoj
Amplekso de la kajuto estas 20 kubmetroj
Maso de revenanta aparato estas 9800 kg








  La nova ŝipo estos tre komforta. "Nin ĉiam maltrankviligis tio, ke en la modernaj kosmoŝipoj estas tre malgranda "vivampekso" por membroj de ŝipanaro. Kiam mi mem sidiĝis en kosmoŝipon en la Centro de preparigo de kosmonaŭtoj, mi komprenis, kiom rigidaj estas kondiĉoj por tri membroj de la ŝipanaro", - diris Perminov. Sur "Kliper", li substrekis, la kapsulo, en kiu troviĝas kosmonaŭtoj, estas ekipita per oportunaj foteloj por ses membroj de ŝipanaro, kiel en komforta aviadilo. La nova ŝipo kapablas alteriĝi sur ordinarajn aerodromojn kun kovraĵo de unua klaso, simile al kutima aviadilo.
     Perminov notis, ke nune estas esplorata ebleco de elkonduko de "Kliper" pere portoraketo "Zenit". "Malsimile al "Buran", kiu estis alfiskita al "Energija" deflanke, "Kliper" troviĝos supre de raketo", - notis li. Tia konstrukcio, laŭ opinio de la ĉefo de Roskosmos, estas multe pli ŝpara.
 
Варианты компоновки корабля Клипер  

   


Kosmoŝipo "Sojuz"










Kompono de "Kliper"










Nerealigita varianto de kompono






      Maso de "Kliper" estas 14,5 t, amplekso de ŝarĝoj, kiujn ĝi kapablas preni en flugon por transportado sur kosman stacion, estas 700 kg, kaj por revenigo - 500 kg, kiel oni rakontis en korporacio "Energija". La ŝipo garantas pli molajn kondiĉojn dum reveno de kosmonaŭtoj sur la Teron - akcelo estos ne pli granda, ol 2,5 unitoj. "Kliper" estas konstruita kun rezervo por 25 flugoj. Pri tio raportas informagentejo ITAR-TASS.





ЯндексРеклама на ЯндексеПомощьСпрятать
Авторадио
Хостинг от uCoz