Rusia kosmonaŭtiko
Baza informo Libroj Artikoloj Personoj Novaĵoj


LA LUNA ESPLORA PROGRAMO

DE SOVET-UNIO


                               La unua aparato "Luna -1" (lanĉita en 1 de januaro de 1959) trairis proksime de la Luno kaj informis diversan datumon pri ĝi, unuavice pri foresto de magneta kampo de la Luno.
      "Luna -2" (lanĉita en 12 de septembro de 1959) falis en la Maron de Pluvoj.
   
     "Luna -3" (lanĉita en 14 de oktobro de 1959) trafis sur rondan orbiton ĉirkaŭ la Luno kaj unufoje en la mondo sendis fotojn de ĝia nevidebla flanko.
    En jaro 1965 sovetia stacio "Zond -3" (lanĉita en 18 de julio de 1965) fotis orientan areon de la nevidebla hemisfero de la Luno. Surbaze de la fotoj de "Luna -3" kaj "Zond -3" en Sovet-Unio estis faritaj "Kartaro de la dorsa flanko de la Luno" kaj unua en la mondo plena karto de la Luno.

     En januaro de 1966 Sovet-Unio atingis grandan sukceson la aŭtomata aparato "Luna -9" (lanĉita en 31 de januaro de 1966) faris molan alteriĝon sur la surfacon de la Luno. Ĝiaj kameroj translaciis al la Tero panoramojn de la luna pejzaĝo en la loko de la alteriĝo, kiu aspektis kiel kovrita per lafo valo. Alteriĝo de "Luna -9" malkonfirmis teorion, ke la lunaj maroj ĝis profundo de kelkcent metroj estas plenigitaj per mola polvo.
     "Luna -10" (lanĉita en 31 de marto de 1966) fariĝis la unua artefarita satelito de la Luno, plenuminte 460 rotaciojn ekde 3a de aprilo. Sur la stacio ĉeestis: gamospektrometro, instrumento por esploro de radia situacio apud la Luno, aparataro por esploro de suna plasmo, instrumentoj por registrado de infraruĝa radiado de la surfaco de la Luno, registrilo de meteoraj partikloj. La instrumentoj esploris gravitan kaj magnetan kampon de la Luno, kemian konsiston kaj radioaktivecon de minaĵoj, magnetan trenaĵon de la Tero. Krome, de la stacio estis translaciata melodio de "Internacio" por 23a kongreso de la Komunista partio de Sovet-Unio.

     En septembro de jaro 1968 aparato "Zond -5" (lanĉita en 14 de septembro de 1968) faris ĉirkaŭflugon de la Luno kaj revenis sur la Teron. La aparato plenumis fotadon de la surfaco de la Luno. Dum la vojo reen kaŭze eraro de operatoroj pro varmiĝo paneis giroplatformo, ankaŭ rompis sentilo de orientado laŭ la steloj kaj la Suno. Korektado de la trajektorio estis farata pere mikromoviloj de orientado laŭ sentilo de la Tero, kio donis al la aparato eblecon fari malsupreniĝon laŭ balistika trajektorio en Hindian okeanon. En la aparato troviĝis du testudoj. Sekva ŝipo "Zond -6" (lanĉita en 10 de novembro de 1968) plene realigis programon de la flugo, malgraŭ malhermetikiĝon de la alteriĝa aparato, kiu okazis pro tio, ke sorto de gudrono, elektita por hermitikigo de juntoj, ŝanĝis siajn ecojn pro malaltaj temperaturoj. Dum trairo tra la atmosfero ankaŭ malhermetikiĝis paraŝuta kontenero, kaj kiam la paraŝuto disfaldiĝis sur alto de 7 kilometroj, okazis ĝia antaŭtempa depafigo. Rezulte la alteriĝa aparato disrompiĝis kontraŭ la tero, sed testudoj, kiuj faris flugon en la ŝipo, spertis la frapon kaj restis vivaj. Oni sukcesis eligi el la disrompiĝinta aparato filmojn kun fotojn de la Luno kaj la Tero, kiuj estis publikigitaj.
     Sovet-Unio daŭrigis sian programon de esplorado de la Luno ankaŭ en 1970aj jaroj. Ĝi atingis triumfan sukceson, kiam "Luna-16" (lanĉita en 12 de septembro de 1970) alteriĝis en areo de Maro de Fekundeco kaj poste revenis sur la Teron, transportinte specimenojn de luna minaĵo. Alteriĝo de la kapsulo sur la Teron okazis en 24 de septembro de 1970 sur la teritorio de Sovet-Unio en 80 kilometroj sudoriente de urbo Ĝezkazgan (Kazaĥstano).
     Poste en la sama jaro 1970 "Luna-17" (lanĉita en 10 de novembro) faris alteriĝon en Maro de Pluvoj en 17 de novembro kaj altransportis "Lunoĥodon-1", 8-radan aŭtonoman aparaton, kiu ricevis energion de solaj ĉeloj kaj estis direktata de la Tero. Maso de la aparato estis 840 kilogramoj. Plenuminte vastajn esploradojn, ĝi ĉesis funkcii en 4 de oktobro de 1971.
     En 16 de januaro de 1973 sekvante ĝin alteriĝis "Lunoĥod-2", transportita per stacio "Luna -21" (lanĉita en 8 de januaro). Dum unu jaro de laboro la aparato trairis 37 km sur la surfaco de la Luno.
     Stacio "Luna -24" (lanĉita en 9 de aŭgusto de 1976) troviĝis lasta paŝo de la sovetia luna programo.


Хостинг от uCoz