Rusia kosmonaŭtiko
Baza informo Libroj Artikoloj Personoj Novaĵoj


LA MARSA PROGRAMO DE SOVET-UNIO
KAJ RUSIO

             
     En 10 de oktobro de 1960 estis plenumita unua provo de lanĉo de aparato al Marso. En etapo de laboro de la tria ŝtupo direkto de la raketo "Molnija 8K78" estis perdita kaj laŭ komando de la Tero ĝi estis eksplodigita. La stacio estis rezulte perdita.
   
En 14 de oktobro de 1960 estis plenumita dua provo de lanĉo de aparato al Marso. En etapo de laboro de la tria ŝtupo pro frostiĝo de keroseno ĉesis laboro de la raketa movilo, direkto de la raketo "Molnija 8K78" estis perdita kaj laŭ komando de la Tero ĝi estis eksplodigita. La stacio estis perdita rezulte de la akcidento.
     En 20 de oktobro de 1962 estis plenumita tria provo de lanĉo de aparato al Marso. Raketo "Molnija 8K78" elkondukis la stacion kaj akcelan blokon (la kvaran ŝtupon de la raketo) sur intertempan orbiton ĉirkaŭ la Tero. Pro neorda funkciado de la akcela bloko lanĉo de la stacio al Marso ne okazis. La stacio kune kun la bloko restis sur la ĉetera orbito, kaj en 29 de oktobro ĝi ĉesis sian ekziston, enirine en densajn tavolojn de la atmosfero.

     En 1 de novembro de 1962 estis plenumita kvara provo de lanĉo de raketo "Molnija" kun stacio "Mars -1" al Marso. La raketo elkondukis sur ĉeteran orbiton la stacion kun akcela bloko. Tria ŝtupo de la raketo, plenuminta elkondukon de la stacio kaj restinta sur ĉi tiu orbito, eniris en la atmosferon en 2 de novembro. Post unu kaj horduono de flugo la stacio estis elkondukita sur trajektorion de flugo al Marso per ŝalto de la akcela bloko. Post kvin monatoj de flugo, en 21 de marto de 1963, kiam la stacio troviĝis en distanco de pli, ol 106 milionoj kilometroj, ligo kun ĝi estis perdita. Laŭ kalkuloj, la stacio preteriris en 19 de junio en distanco de ĉirkaŭ 197 mil kilometroj de la surfaco de Marso kaj trafis sur heliocentran orbiton.
     En 4 de novembro de 1962 estis plenumita kvina provo de lanĉo de raketo "Molnija 8K78" kun stacio al Marso. La raketo elkondukis sur orbiton stacion kun alcela bloko. Pro neorda funkciado de la bloko starto al Marso ne okazis. La stacio kun la bloko restis sur la orbito. En 5 de novembro ili ĉesis sian ekziston, enirine en densajn tavolojn de la atmosfero.
     En 30 de novembro de 1964 estis lanĉita peza sputniko 5 kun platformo por lanĉo de stacio "Zond-2" de intertempa orbito al Marso. Dum diurno la stacio estis elkondukita sur heloicentran orbiton. La stacio havis 6 negrandajn plasmajn movilojn de orientado.
     En 27 de marto de 1969 de kosmodromo Bajkonur estis plenumita lanĉo de raketo "Proton - K/D", kiu devis elkonduki sur trajektorion de flugo al Marso stacion "Mars". Pro paneo de la raketo la lanĉo ne sukcesis.
     En 2 de aprilo de 1969 de kosmodromo Bajkonur estis plenumita lanĉo de raketo "Proton- K/D", kiu devis elkonduki sur trajektorion de flugo al Marso stacion "Mars". Pro paneo de la raketo la lanĉo ne sukcesis.
     En 10 de majo de kosmodromo Bajkonur estis plenumita lanĉo de raketo "Proton - K", kiu elkondukis sur orbiton stacion kun akcela bloko. Pro ĝia paneo ne sukcesis elkonduki la stacion sur trajektorion al Marso, kaj ĝi restis sur la ĉetera orbito.
     En 19 de majo de kosmodromo Bajkonur estis plenumita lanĉo de raketo "Proton - K", kiu elkondukis sur trajektorion de flugo al Marso stacion "Mars - 2". En 27 de novembro alteriĝa aparato de la stacio atingis la surfacon de Marso. Programo de la flugo supozis molan alteriĝon. Tamen ne sukcesis bresmigi la aparaton, kaj ĝi en granda rapido koliziis kun la surfaco.
     En 28 de majo de 1971 de kosmodromo Bajkonur estis plenumita lanĉo de raketo "Proton - K" kun akcela bloko "D", kiu elkondukis sur trajektorion de flugo al Marso aŭtomatan interplanedan stacion "Mars - 3".
     En 2 de decembro la stacio faris molan alteriĝon sur Marson. Punkto de la alteriĝo de la stacio situis en la suda hemisfero de Marso inter areoj Elektriks kaj Faetonis kun koordinatoj de 45 gradoj de suda latitudo kaj 158 gradoj de orienta longitudo. En 1,5 minutoj post la alteriĝo la stacio estis igita en laboran staton kaj komencis translacii videosignalon sur la Teron. Ricevitaj de la surfaco de Marso videosignaloj estis nelongaj (ĉirkaŭ 20 sekundoj) kaj subite ĉesis.
     En 21 de julio de 1973 de kosmodromo Bajkonur estis plenumita lanĉo de raketo "Proton - K" kun akcela bloko "D", kiu elkondukis sur trajektorion de flugo al Marso aŭtomatan interplanedan stacion "Mars - 4". En 10 de februaro de 1974 la stacio faris preterflugon prerer Marso, irinte en distanco de 2200 kilometroj de ĝia surfaco. Programo de la flugo inkludis elkondukon de la stacio sur orbiton ĉirkaŭ Marso. Tamen pro paneo en laboro de unu el la sistemoj ne ŝaltiĝis bresma movilo, kaj la stacio preteririnte preter la planedo, trafis sur heliocentran orbiton.
     En 25 de julio de 1973 de kosmodromo Bajkonur estis plenumita lanĉo de raketo "Proton - K" kun akcela bloko "D", kiu elkondukis sur trajektorion de flugo al Marso aŭtomatan interplanedan stacion "Mars - 5". En 12 de februaro de 1974 la stacio estis elkondukita sur orbiton ĉirkaŭ Marso.
     En 5 de aŭgusto de 1973 de kosmodromo Bajkonur estis plenumita lanĉo de raketo "Proton - K" kun akcela bloko "D", kiu elkondukis sur trajektorion de flugo al Marso aŭtomatan interplanedan stacion "Mars - 6". En 12 de marto de 1973 la stacio faris preterflugon preter la planedo, irinte en distanco de 1600 kilometroj de ĝia surfaco. Senpere antaŭ la preterflugo de la stacio estis apartigita alteriĝa aparato. Ĝi eniris en la atmosferon de la planedo kaj sur alto de ĉirkaŭ 20 kilometroj ekfunkciis paraŝuta sistemo. En senpera proksimeco de la surfaco ligo kun la aparato ĉesis. La alteriĝa aparato atingis la surfacon en punkto kun koordinatoj 24 gradoj de suda latitudo kaj 25 gradoj de okcidenta longitudo.
     En 8 de aŭgusto de 1973 de kosmodromo Bajkonur estis plenumita lanĉo de raketo "Proton - K" kun akcela bloko "D", kiu elkondukis sur trajektorion de flugo al Marso aŭtomatan interplanedan stacion "Mars - 7". En 9 de marto de 1973 la stacio faris preterflugon preter la planedo, irinte en distanco de 1300 kilometroj de ĝia surfaco. Dum proksimiĝo al la planedo de la stacio estis apartigita alteriĝa aparato. Tamen pro paneo en laboro de unu el la sistemoj ĝi iris preter la planedo kaj trafis sur heliocentran orbiton.
     En 7 de julio de 1988 de kosmodromo Bajkonur estis plenumita lanĉo de raketo "Proton 8K82K" kun akcela bloko "D2", kiu elkondukis sur trajektorion de flugo al Marso aŭtomatan interplanedan stacion "Fobos - 1". La aparato paneis ankoraŭ dum alflugo al Marso. Kaŭzo de la paneo de "Fobos - 1" estis erara komando de la Tero.
     En 12 de julio de 1988 de kosmodromo Bajkonur estis plenumita lanĉo de raketo "Proton 8K82K" kun akcela bloko "D2", kiu elkondukis sur trajektorion de flugo al Marso aŭtomatan interplanedan stacion "Fobos - 2". En 29 de januaro de 1989 "Fobos - 2" bonorde venis sur orbiton ĉirkaŭ Marso. Dum sekvaj 3 monatoj ĝi plenumis grandan amplekson de esploroj de Marso, Foboso kaj ĉemarsa spaco. En 7 de aprilo devis okazi la plej interesa parto de la programo: proksimiĝo kun la satelito de Marso ĝis distanco de 50 metroj. Tia kompleksa operacio bezonis skrupulan preparadon, precizigon de orbitoj de ambaŭ Fobosoj la natura kaj la artefarita. En 27 de marto la aparato devis foti Foboson de distancoj de 371 ĝis 214 km, kio donus kapablon komputi finan orbiton de la proksimiĝo. Tamen post la fotado "Foboso" ne ligiĝis denove. Preciza momento de la paneo ne estas konata, ĉar konstrukcio de "Foboso - 2" ne donis kapablon plenumi fotadon kaj samtempte fari ligon kun la Tero. La ligo ĉesis en 28 de marto.
     En 16 de novembro de 1996 de kosmodromo Bajkonur estis plenumita lanĉo de raketo "Proton 8K82K" kun akcela bloko "D2", kiu elkondukis sur orbiton aparaton "Mars - 8" (projekto "Mars - 96"). Planita starto de la stacio al Marso ne realiĝis pro paneo en la akcela bloko. La stacio restis sur orbito kaj post unu diurno forbruliĝis en densaj tavoloj de la tera atmosfero. Neforbruliĝintaj restaĵoj de la stacio falis en Pacifikon.


Хостинг от uCoz