Rusia kosmonaŭtiko
Baza informo Libroj Artikoloj Personoj Novaĵoj

                  
LA VENUSA PROGRAMO DE SOVET-UNIO

   
Sovetia aŭtomata stacio "Venera - 1", lanĉita en 12 de februaro de 1961, fariĝis la unua esplora aparato, direktita al alia planedo. Post tri monatoj ĝi preteriris en distanco de ĉirkaŭ 100 mil kilometroj de Venuso kaj trafis sur orbiton de satelito de la Suno. Radiokontakto kun la stacio daŭris ĝis distanco de la Tero superis 3 milionojn kilometrojn kaj poste ĉesis pro paneo de la stacia aparataro. Ĉefaj taskoj de stacio "Venera - 1" estis testo de metodoj de elkonduko de kosmaj objektoj sur interplanedan trajektorion, testo de supermalproksima radioligo kaj direktado de la stacio, faro de fizikaj esploroj en la kosmo.

    En jaro 1965 stacio "Venera - 2" preterflugis en distanco de 24000 km de la planedo. Instrumentoj por mezurado de kosmaj radioj, magnetaj kampoj, fluksoj de partikloj, mikrometeoritoj kaj ĉiu translacia sistemo funkciis bonorde.
    En jaro 1965 "Venera - 3" unufoje atingis la surfacon de la planedo, kaj en jaro 1967 "Venera -4" unufoje plenumis andantan malsupreniĝon en ĝia atmosfero kaj faris senperaj fizikokemiaj esploroj. Estis plenumita unua seanco de interplaneda radioligo (93 minutoj).
    Ĉefa tasko de lanĉo de stacioj "Venera - 5" kaj "Venera - 6" en jaro 1969 estis pligrandigo de penetro en la atmosferon de la planedo, plialtigo de mezuradoj de kemia konsisto, parametroj de la atmosfero kaj komformantaj al ili altoj. Korpo de la stacio estis plifirmigita, kio donis kapablon fari mezuradojn de la subnuba atmosfero sur pli malgrandaj altoj (ĝis 19 kilometroj super la surfaco de la planedo).
     Stacio "Venera - 7", atinginta ĉirkaŭaĵon de la planedo en decembro de 1970, havis alteriĝan aparaton de nova konstrukcio. Ĝia aparataro plenumis mezuradojn ne nur dum malsupreniĝo en la tuta diko de la atmosfero, sed dum 53 minutoj sur la surfaco mem de la planedo. La kondiĉoj troviĝis neordinare severaj: tensio atingis 90 atmosferojn, kaj temperaturo 500 gradojn de Celsio, la atmosfero konsistas plejparte el karbona dioksido. Estis ricevita datumo pri karaktero de minaĵoj de surfaca tavolo de Venuso.
    Stacio "Venera - 8", atinginta la planedon en jaro 1972, apartenis al stacioj de nova generacio, kapablaj plenumi pli vastan sortimenton da esploroj. Pere la alteriĝa aparato de la stacio estis plenumitaj diversflankaj esploroj de la atmosfero kaj de la surfaco de Venuso. Krom mezuradoj de atmosfera tensio, denso kaj temperaturo, estis mezuritaj ilumineco kaj vertikala strukturo de aerosola medio, estis difinitaj rapidoj de vento en la atmosfero sur diversaj altoj laŭ doplera ŝovo de frekvenco de la sendostacio, estis plenumita gamospektroskopio de surfacaj minaĵoj.
    Stacioj "Venera - 9" kaj "Venera - 10", kiuj atingis la planedon en oktobro de jaro 1975, fariĝis unuaj artefaritaj sputnikoj de la planedo, kaj iliaj alteriĝaj aparatoj faris molan alteriĝon sur iluminata surfaco de la planedo. Sur la stacioj de dua generacio informo de alteriĝaj aparatoj estis translaciata al orbitaj aparatoj kaj poste retranslaciata sur la Teron, kio rezultigis konsiderindan pligrandigon de kvanto da ricevata informo. Unufoje estis translaciataj panoramaj televidaj bildoj de alia planedo, estis mezuritaj denso, tensio, temperaturo de la atmosfero, kvanto da akva vaporo, estis plenumataj mezuradoj de aerosolaj partikloj de la nuboj, mezuradoj de iluminado en diversaj areoj de la spektro. La atrefaritaj satelitoj ricevis televidajn bildojn de la nuba tavolo, mezuris distribuon de temperaturo en supera limo de la nuboj, spektrojn de nokta lumado de la planedo, esploris la hidrogenan koronon, faris multnombrajn radioskopiojn de la atmosfero kaj de la jonosfero, mezuris magnetajn kampojn kaj ĉeplanedan plasmon.
    Sur panoramoj, kunmetitaj el televidaj bildoj, translaciitaj per la alteriĝa aparato de stacio "Venera - 9", (kies detaloj trafis en antaŭan planon), estas videblaj eliroj de radikaj minaĵoj, ruiniĝoj de ŝtonoj povas esti rezulto de delokiĝo en la ŝelo kaj servi atestaĵoj de tektonika aktiveco de Venuso. Ĝenerale la surfaco de Venuso estas varmega seka ŝtona dezerto.
    En jaro 1978 la celon atingis stacioj "Venera - 11" kaj "Venera - 12", kies ĉefa tasko estis detala esploro de kemia konsisto de malsupra atmosfero. Kosmaj esploroj montris, ke propra magneta kampo de la planedo estas malgranda kaj ne superas 5 - 10 % de la magnetkampo de la Tero.
    Unu de la plej komplikaj eksperimentoj dum la tuta historio de esploroj de Venuso estis plenumita pere stacioj "Venera - 13" kaj "Venera - 14" (jaro 1982). Sur la alteriĝaj aparatoj situis pliperfektigita aparataro por esploro de kemia konsisto de la atmosfero (masospektromezuriloj, gasaj kromatografiloj, optikaj kaj Rentgenaj spektromezuriloj) por esploro de partikloj de la nuba tavolo. Sur ĉi tiuj stacioj estis unufoje ricevitaj koloraj panoramoj de la surfaco de la planedo. La alteriĝaj aparatoj faris perforon de la grundo (kun temperaturo 470 gradoj kaj tensio ĉe la surfaco de 93,5 ĝis 105 Pa). La arda grundo, ricevita per la perfora instrumento, estis transportigita per komplika sistemo de tuboj intren de la firma korpo de la alteriĝa aparato, kie estis plenumita kemia analizo de ĝi. La analizo trovis ĉeston en la grundo de oksidoj de magnezio, aluminio, silicio, fero, kalio, kalcio, titano. Estis unufoje mezuritaj elektrokondukteco kaj mekanika firmeco de la grundo kaj ankaŭ plenumita simpla sisma eksperimento. Programo de atmosferaj mezuradoj donis kapablon mezuri entenon de inertaj gasoj kaj de plimulto de iliaj izotopoj, kio estas tre grava por kompreno de proceso de formiĝo de la venusa atmosfero, ĉar plimulto de la izotopoj estas praaj, t.e. ilia enteno ne ŝanĝiĝis ekde la tempo de formiĝo de la atmosfero.
    La ĉefa tasko de kosma eksperimento sur stacioj "Venera -15" kaj "Venera -16", (jaro 1983), kiuj fariĝis atrefaritaj satelitoj de Venuso, estis kartografiado de la surfaco de la norda hemisfero pere radaroj de flanka revuo. Estis unufoje ricevitaj radaraj bildoj de la norda ĉepola areo de Venuso. Sur la bildoj estas distingeblaj krateroj, bedoj, elstaraĵoj, grandaj rompoj, montaj ĉenoj kaj detaloj de la reliefo kun grando de 1-2 km.        
     Principe novajn taskojn havis stacioj "Vega - 1" kaj "Vega - 2", lanĉitaj en 15 kaj 24 de decembro de jaro 1984 de kosmodromo Bajkonur. Scienca aparataro, situinta sur ili, estis ellaborita kaj kreita enkadre de internacia projekto "Venuso la kometo de Gallej" kaj destinita por esploroj de planedo Venuso kaj la kometo de Gallej. En kreado de la scienca aparataro de la stacioj partoprenis sciencistoj kaj ekspertoj el Sovet-Unio, Aŭstrio, Bulgario, Hungario, GDR, Pollando, Francio, Okcidenta Germanio kaj Ĉeĥoslovakio. Scienca programo de la flugo konsistis el du ĉefaj etapoj. En la unua la stacioj esploras planedon Venuso, en la dua la kometon de Gallej.

     En junio de jaro 1985 la stacioj "Vega - 1" kaj "Vega - 2" sukcese plenumis sciencajn taskojn de la unua etapo de esploroj. En 9 de junio de stacio "Vega - 1" apartiĝis alteriĝa aparato, kiu en 11 de junio dum eniro en la atmosferon de Venuso disiĝis je alteriĝa aparato kaj aerostata sondilo. La ŝelo de la aerostata sondilo (ĝia diametro estis 3,4 m) post la apartiĝo estis plenigita per heliumo kaj la sondilo dum 46 horoj faris drivadon en la atmosfero sur alto de ĉirkaŭ 50 km. Al la ŝelo de la sondilo estis alpendigita nacelo kun translacianta radiokomplekso kaj scienca apararo, destinita por mezurado de parametroj de la atmosfero kaj la nuba tavolo de Venuso. La sondiloj havis komplekson de meteologia aparataro, ilon por mezurado de denso de aerosolo kaj indikilon de ĉeesto de lumaj eksplodoj. Laŭ signaloj, translaciantaj per la aerostatoj al la preterflugaj aparatoj kaj poste sur la Teron, pere 17 teraj radioteleskopoj, situintaj en Sovet-Unio, Eŭropo, Norda kaj Suda Ameriko, Aŭstralio, Afriko, estis difinataj koordinatoj kaj rapido de movo de la aerostatoj. Sur ĉiu alteriĝa aparato estis komplekso el naŭ instrumentoj por esploro de karakterizoj de la atmosfero kaj la surfaco de Venuso. Plenumo de la programo "Vega - 1,2" donis kapablon unufoje plenumi unikan eksperimenton pri senpera mezurado de rapido de vento en supra parto de la venusa nuba tavolo.
    La alteriĝa aparato de "Vega - 1" faris molan alteriĝon sur la surfaco de la planedo, kie ĝi plenumis komplekson de sciencaj esploroj. En kreado de la scienca aparato de la alteriĝa aparato kaj la aerostata sondilo kune kun sovetiaj sciencistoj partoprenis ekspertoj el Francio.
    En 13 de julio al Venuso alflugis stacio "Vega - 2". De ĝi ankaŭ apartiĝis alteriĝa aparato, kiu disiĝis je alteriĝa aparato kaj aerostata sondilo. La aerostata sondilo malsupreniĝis pere paraŝuto kaj drivadis en la atmosfero de la planedo sur alto de 54 km, plenumante mezuradojn de meteologiaj parametroj.
     La alteriĝa aparato faris molan alteriĝon sur noktan flankon de la planedo. Pere situinta sur ĝi grundoprenanta instrumento estis farita perforo de surfaca tavolo de la grundo, preno de specimenoj kaj analizo de ili por difino de elementa konsisto de minaĵoj en ĉi tiu areo de la planedo.

Datoj de lanĉoj al Venuso:

"Venera - 1" 12.02.1961

"Venera - 2" 12.11.1965

"Venera - 3" 16.11.1965

"Venera - 4" 10.06.1967

"Venera - 5" 05.06.1969

"Venera - 6" 10.01.1969

"Venera - 7" 17.08.1970

"Venera - 8" 27.03.1972

"Venera - 9" 08.06.1975

"Venera -10" 14.06.1975

"Venera - 11" 09.09.1978

"Venera - 12" 14.09.1978

"Venera - 13" 30.10.1981

"Venera - 14" 04.11.1981

"Venera - 15" 02.06.1983

"Venera - 16" 07.06.1983

"Vega - 1" 15.06.1984

"Vega - 2" 21.12.1984


Хостинг от uCoz