Rusia kosmonaŭtiko
Baza informo Libroj Artikoloj Personoj Novaĵoj


Nikolaev Andrijan Grigorjeviĉ
(1929 - 2004)

     Rusia kosmonaŭto. Li naskiĝis en 5 de septembro de jaro 1929 en vilaĝo Ŝorŝelji de distrikto Mariinsko-Posadskij de Ĉuvaŝio. En jaro 1947 li finis Mariinsko-Posadskij-an forstoteknikan lernejon kaj estis direktia al laboro kiel majstro de tresto"Juĵkarelles" em provizadoj de ligno en Karelio. Tie li laboris ĝis jaro 1950, kiam li estis rekrutigita en la Sovetian armeon. Dekomence li studis sur kursoj de aviadaj pafistoj, kaj en aŭgusto de jaro 1951 estis akceptita en militaviadan lernejon. Post kiam li finis ĝin en jaro 1954, li servis en aviadaj formacioj apude Moskvo. En jaro 1960 li estis envicigita en la taĉmenton de kosmonaŭtoj, trairis plenan kurson de preparado al flugoj sur ŝipoj de tipo "Vostok". Estis dublanto de G.S.Titov dum flugo de ŝipo "Vostok-2". En 11-15 de aŭgusto de jaro 1962 li faris sian unuan kosman flugon sur ŝipo "Vostok-3". Unufoje estis plenumita grupa flugo de du pilotataj ŝipoj ("Vostok-3" kaj "Vostok-4"). Ĝi daŭris dum 3 diurnoj 22 horoj 22 minutoj. Post la flugo li daŭrigis preparadon en la taĉmento de kosmonaŭtoj, ekde 1963 ĝis jaro 1968 estis komandanto de la taĉmento de kosmonaŭtoj. En jaro 1963 li edziĝis al unua kosmonaŭtino Valentina Vladimirovna Tereŝkova. Sed interrompo de la ĉefa laboro li finis en jaro 1968 Militaviadan inĝenieran akademion.
     En jaroj 1968-1974 li estis vicestro de Centro de preparado de kosmonaŭtoj. Trairis preparadon laŭ la luna programo, estis komandanto de unu el la ŝipanaroj. Post malfermo de la sovetia luna programo li prepariĝis al flugoj sur ŝipoj de tipo "Sojuz", estis komandanto de dublanta ŝipanaro dum flugo de ŝipo "Sojuz-8" (oktobro de jaro 1969). En 1-19 de junio de jaro 1970 li faris sian duan flugon kiel komandanto de ŝipo "Sojuz-9". Ĝis tiu momento tio estis la plej longa kosma flugo. Post alteriĝo pro tio, ke la kosmonaŭtoj malmulte okupiĝis pri fizikaj trenadoj, aperis problemoj kun adaptado de organismo al teraj kondiĉoj. La kosmonaŭtoj malbone sin sentis, ne kapablis iri. Ĉi tiu stato ricevis en medicina literaturo nomon "la efekto de Nikolaev". La flugo daŭris dum 17 diurnoj 16 horoj 58 minutoj 55 sekundoj. Per la du vojaĝoj en la kosmon li flugis dum 21 diurnoj 15 horoj 20 minutoj 55 sekundoj. En jaro 1974 li estis nomumita unua vicestro de Centro de preparado de kosmonaŭtoj kaj servis en ĉi tiu ofico ĝis demisio.
     Li estis deputito de Supera Konsilio de Rusio ekde 6a ĝis 11a kunvoko, popola deputito de Rusio ekde jaro 1990 ĝis jaro 1993.
   Li estas dufoje promociita Heroo de Sovet-Unio, dekoraciita per du ordenoj de Lenin, ordeno de Labora Ruĝa Standardo, ordeno de Ruĝa Stelo, medaloj, premioj de multaj landoj. Per la nomo de Nikolaev estis nomata kratero sur la Luno.
     Li estas aŭtoro de libroj "Ni renkontiĝu sur la orbito" kaj "La kosmo - vojo sen fino".
     Li forpasis en 3 de junio de jaro 2004.

Copyright © Александр ЖЕЛЕЗНЯКОВ,  1997

Хостинг от uCoz