Rusia kosmonaŭtiko
Baza informo Libroj Artikoloj Personoj Novaĵoj


GAGARIN Jurij Alekseeviĉ


"Li nin ĉiujn vokis en la kosmon" 

Neil Armstrong pri Jurij Gagarin

La unua kosmonaŭto de la planedo naskiĝis en 9 de marto de jaro 1934 en urbo Gĵatsk (nune Gagarin) en regiono de Smolensk, en familio de kolĥozano. "Familio, en kiu mi naskiĝis, — skribis poste J. Gagarin, — estas tute ordinara; ĝi neniel malsimilas al milionoj da aliaj familioj de nia Patrio".
     Unuajn jarojn de sia vivo Jurij pasigis en vilaĝo Kluŝino, kie loĝis liaj gepatroj: patro Aleksej Ivanoviĉ kaj patrino Anna Timofeevna. En la fruaj jaroj li estis la plej ordinara infano, neniel malsimila al siaj samaĝuloj: laŭ siaj fortoj, li helpis al la gepatroj, estis nepra partoprenanto de ĉiuj infanaj amuzoj en la vilaĝo, iufoje petolis.
     La sennuba infaneco de la estonta konkeranto de la kosmo estis interrompita per komencinta la Granda Patria milito. En 1 de septembro de jaro 1941 eta Jurij iris en unuan klason de neplena mezlernejo de Kluŝino, kaj jam en 19 de oktobro lecionoj ĉesis — germanaj trupoj okupis la vilaĝon.
     Dum longaj du jaroj germanofaŝistaj trupoj ĉeestis en Kluŝino kaj dum du jaroj eta Jurij vidis ĉiujn terurojn, specifajn por milito.
     En 9 de aprilo de jaro1943 sovetiaj trupoj liberigis la vilaĝon, kaj lecionoj en la lernejo rekomenciĝis. Malfacilas diri, ĉu revis Jurij Alekseeviĉ en tiuj jaroj pri la ĉielo. En siaj memoraĵoj li ne akcentas atenton sur ĉi tiu temo. Sed tio, ke en liaj pensoj ne estis eĉ aludo pri ebla flugo en la kosmon, estas sendube.
     En 24 de majo de jaro 1945 la familio de Gagarin translokiĝis el Kluŝino en urbon Gĵatsk, kie Jurij kontinuis sian kleradon.
     En majo de jaro 1949 li finis sesan klason de neplena mezlernejo de Gĵatsk, kaj en 30 de septembro de la sama jaro li aniĝis en metian lernejon №10 en Luberci (oriente de Moskvo). En decembro de jaro 1949 urba komaomola komitato akceptis Jurij-on en vicojn de la komsomolo.
     Samtempe kun lernado en la lernejo li aniĝis en vesperan lernejon de laborista junularo en Luberci, sepan klason de kiu li finis en majo de jaro 1951. Kaj monato poste li finis kun merito la metian lernejon kun profesio muldisto-gisisto. Pri sia labora profesio Gagarin fieris dum la tuta vivo.
     Fininte la lernejon kaj ricevinte la profesion, Gagarin decidis daŭrigi lernadon kaj jam en aŭgusto de jaro 1951 fariĝis studento de Saratova industria profesia lernejo.
     La jaroj de lernado pasis nerimarkeble kaj estis plenigitaj per diversaj okupoj. Krom la lernado kaj fabrika praktiko, multon da tempo okupis komsomola agado, sporto. Ĝuste en ĉi tiuj jaroj Gagarin entuziasmiĝis pri aviado kaj en 25 de oktobro de 1954 unufoje venis en aeroklubon de Saratov.
     Veninta jaro 1955 fariĝis jaro de unuaj seriozaj sukcesoj de Jurij Alekseeviĉ. En junio li kun merito finis la Saratovan profesian lernejon kaj en julio faris unuan memstaran flugon sur aviadilo Jak -18, en 10 de oktobro li finis la aeroklubon.
     Kaj en 3 de aŭgusto de jaro 1955 regiona gazeto "Zarja molodjoĵi" ["Aŭroro de la junularo"] publikigis raportaĵon "Unu tago sur aerodromo", en kiu estis menciita la nomo de Gagarin. "La unua laŭdo en gazetaro signifas multon en vivo de homo," — skribis poste Jurij Alekseeviĉ.
     En 27 de oktobro de jaro 1955 Jurij Alekseeviĉ estis rekrutigita en la Sovetian armeon kaj direktita en urbon Orenburg por lernado en Unua militaviada lernejo. Apenaŭ surmetinte la militan uniformon, Gagarin komprenis, ke la tuta lia vivo estos ligita kun la ĉielo. Tio troviĝis tiu vojo, al kiu strebis lia animo.
     Du jaroj en la militlernejo pasis nerimarkeble, plenumitaj per flugoj, batala preparado kaj mallongaj horoj de ripozo. Kaj en 25 de oktobro de jaro 1957 la lernejo estis finita.
     Du tagoj poste en la vivo de Gagarin okazis alia signifa evento — li edziĝis al Valentina Ivanova Gorjaĉeva.
     En la fino de jaro 1957 Gagarin alvenis al loko de sia militservo — ĉasaviadila reĝimento de Norda floto. Komenciĝis armeaj tagoj: flugoj en pola nokto kaj pola tago, batala preparado. Gagarin ŝatis flugi, flugis kun plezuro, kaj, probable, tio daŭrus dum multajn jarojn, se inter la junaj pilotoj-ĉasaviadistoj ne komencus konkurso por relerno por la nova tekniko. Tiam neniu ankoraŭ parolis malkaŝe pri flugoj en la kosmon, kaj pro tio oni nomas kosmajn ŝipojn "la nova tekniko".
     En 9 de januaro de jaro 1959 Gagarin skribis raporton kun peto preni lin en la grupon de kandidatoj en kosmonaŭtoj. Jam post unu semajno oni vokis lin en Moskvon por ĉiuflanka medicina esploro en Centra sciencesplora aviada hospitalo. En komenco de jaro 1960 estis sekva speciala medicina komisiono, kiu agnoskis ĉefleŭtenanton Gagarin-on taŭga por kosmaj flugoj. En 3 de marto de jaro 1960 per ordono de la Ĉefkomandanto de milita aviado K.A. Verŝinin li fariĝis membro de la grupo de kondidatoj en kosmonaŭtoj, kaj ekde 11 de marto li komencis trenadon.
     Estis dudek da ili — la junaj pilotoj, kiuj devis prepari sin al la unua flugo en la kosmon. Gagarin estis unu el ili. Kiam komenciĝis preparado, neniu povis eĉ supozi, kiu el ili estis destinita malfermi la vojon al la steloj. Nur poste, kiam flugo fariĝis realo, kiam ĝia tempolimo fariĝis pli-malpli klara, estis elektita grupo de ses homoj, kiun oni komencis prepari laŭ speciala programo.
     Kaj kvar monatoj antaŭ la flugo fariĝis klara al ĉiuj, ke ĝuste Gagarin flugos. Neniu el gvidantoj de la sovetia kosma programo diris iam ajn, ke Gagarin estis pli bone preparita, ol la aliaj. Elekto de la unua estis determinita per multaj faktoroj, kaj fiziologiaj parametroj kaj scio de la tekniko ne estis ĉefaj. Kaj Segrej Pavloviĉ Korolov, kiu atente observis la preparadon, kaj givdantoj de Defenda fako de Centra komitato de KPSU, direktantaj la kosmajn konstrukciadojn, kaj gvidantoj de Ministerio de ĝenerala maŝinkonstruado kaj Ministerio de defendo klare konsciis, ke la unua kosmonaŭto devis fariĝi vizaĝo de nia ŝtato, digne prezentanta la Patrion sur internacia areno. Verŝajne, ĝuste ĉi tiuj kaŭzoj rezultigis elekton de Gagarin, kies bonkora vizaĝo kaj malfermita animo konkeris ĉiujn, kun kiuj li komunikiĝis. Kaj la lasta vorto restis por Nikita Sergeeviĉ Ĥruŝĉov, kiu estis tiam unua sekretario de Centra komitato de KPSU. Kiam oni alportis al li fotojn de la unuaj kosmonaŭtoj, li sen hezito elektis Gagarin-on.
     Sed por ke tio okazu, Gagarin kaj liaj kamaradoj devis trairi jaran vojon, plenumitan per senfinaj trenadoj en surdo- kaj barokameroj, sur centrifugoj, sur aliaj ekzerciloj. Eksperimento sekvis eksperimenton, paraŝutajn saltojn anstataŭigis flugoj sur ĉasaviadiloj, sur trenaj aviadiloj, sur fluganta laboratorio, en kiun estis reekipita aviadilo Tu -104.
     Sed ĉio ĉi tio pasis kaj venis tago de 12 de aprilo de jaro 1961. Nur inicitoj sciis, kio devis okazi en ĉi tiu printempa tago. Kaj plu malmulte da homoj sciis, kiu estis destinita renversi la historion de la homaro kaj impete penetri en ĝiajn revojn kaj pensojn, por ĉiam restinte en memoro kiel la unua homo, venkinta la teran altiron.
     En 12 de aprilo de jaro 1961 en 9 horoj 7 minutoj laŭ moskva tempo de kosmodromo Bajkonur startis kosma ŝipo "Vostok" kun piloto-kosmonaŭto Jurij Alekseeviĉ Gagarin. Post nur 108 minutoj la kosmonaŭto alteriĝis apude vilaĝo Smelovka en regiono de Saratov. Nur dum 108 minutoj daŭris ĉi tiu flugo (komparu kun longeco de nuntempaj flugoj, daŭrantaj dum monatoj), sed ĉi tiuj minutoj estis destinitaj fariĝi stelaj en la biografio de Gagarin.
     Pro sia flugo Gagarin estis promociita per titoloj de Heroo de Sovetunio kaj "Piloto-kosmonaŭto de USSR", premiita per ordeno de Lenin.
     Du tagoj poste Moskvo aplaŭdas la heroon de la kosmo. Sur la Ruĝa placo okazis multhoma mitingo, dediĉita al plenumo de la unua kosma flugo. Miloj da homoj volis per propraj okuloj vidi Gagarin-on.
     Jam en fino de aprilo Gagarin veturis en sian unuan eksterlandan vojaĝon. "Misio de paco", kiel oni iufoje nomis vojaĝadon de la unua kosmonaŭto tra landoj kaj kontinentoj, daŭris dum du jaroj. Gagarin vizitis dekojn da landoj, renkontiĝis kun miloj da homoj. Reĝoj kaj prezidentoj, politikaj agantoj kaj sciencistoj, artistoj kaj muzikistoj taksis honoro renkonton kun Gagarin.
     Feliĉe, Jurij Alekseeviĉ rapide trairis tra la stela malsano, kaj komencis pli kaj pli da tempo dediĉi al laboro en la Centro de preparado de kosmonaŭtoj. Ekde 23 de majo de jaro 1961 Gagarin estis komandanto de la taĉmento de kosmonaŭtoj. Kaj jam aŭtune li komencis lenri en Militaviada inĝeniera akademio, por ke ricevi superan kleron.
     La sekvaj jaroj estis tre intencaj en la vivo de Gagarin. Multon da tempo kaj forto forprenis laboro pri preparo de novaj flugoj en la kosmon kaj lernado en la Akademio. Kaj ankaŭ estis (ne povis ne esti!) multnombraj renkontiĝoj kun sovetiaj homoj, veturoj eksterlanden, renkontiĝoj kun ĵurnalistoj. Nombro da ili ne malkreskis, malgraŭ tio, ke kreskis nombro da kosmonaŭtoj.
     En 20 de decembro de jaro 1963 Gagarin estis nomunita vicestro de la Centro de preparado de kosmonaŭtoj.
     Sed pleje li volis flugi. Li revenis al fluga preparado en jaro 1963, kaj al nova kosma flugo li komencis prepariĝi en somero de jaro 1966. En tiuj jaroj en Sovet-Unio komenciĝis realiĝo de la "luna programo". Gagarin fariĝis unu el tiuj, kiuj komencis prepariĝi al flugo sur la Lunon. Nemalfacilas konjkekti, kiel li volis starti al nia satelito. Sed ĝis tio estis ankoraŭ multo da tempo. Antaŭ tio necesis scipovigi flugi ŝipon "Sojuz". Unua testa flugo en pilotata varianto estis planita en aprilo de jaro 1967. Al ĝi preparis sin Vladimir Miĥajloviĉ Komarov kaj Jurij Alekseeviĉ Gagarin.
     Tio, ke Komarov fariĝis ĉefa piloto de la ŝipo, tute ne signifas, ke li estis preparita pli bone. Kiam oni solvis ĉi tiun demandon, decidis zorgi pri Gagarin kaj ne riski per lia vivo.
     Al ĉiuj estas konata, kiel finiĝis la flugo de ŝipo "Sojuz -1". Paroladante sur funebra mitingo, dediĉita al memoro de Vladimir Komarov, lia dublanto Jurij Gagarin promesis, ke kosmonaŭtoj scipovigos "Sojuz-ojn" flugi. Finfine tio okazis — "Sojuz-oj" flugas ĝis nun. Sed tio estis farita jam sen Jurij Gagarin.
     Jaro 1968 fariĝis lasta en la vivo de Gagarin. En 17 de februaro li diplomis en la Akademio kaj komencis prepari sin al novaj flugoj en la kosmon.
     Kun granda malfacilo li obtenis permeson memstare piloti aviadilon. En 27 de marto estis unua tia flugo. Kaj la lasta… La aviadilo disrompiĝis ĉe vilaĝo Novoselovo en regiono de Vladimir.
     Cirkomstancoj de ĉi tiu katastrofo ne estis klarigitaj plene ĝis nun. Estas multo da versioj, de eraro en pilotado kaj ĝis enmiksiĝo de eksterteranoj. Sed kio ajn okazis en ĉi tiu tago, klaras nur unu — pereis la unua kosmonaŭto de planedo Tero Jurij Alekseeviĉ Gagarin.
     Tri tagoj poste la mondo adiaŭis kun sia heroo. Paroladante sur funebra mitingo sur la Ruĝa placo, prezidento de la Akadenio de sciencoj de USSR M.V. Keldiŝ diris:
     "La heroaĵo de Gagarin estis grandega kontribuo en la sciencon, ĝi malfermis la novan epokon en la historio de la homaro — komencon de flugoj de homo en la kosmon, vojon al interplanedaj komunikadoj. La tuta mondo taksis ĉi tiun historian heroaĵon kiel la novan grandiozan kontribuon de la sovetia popolo en aferon de paco kaj progreso".
     Per la nomo de Gagarin estis nomita kratero sur la Luno kaj asteroido.
     Nur dum 108 minutoj daŭris la flugo de Gagarin, sed ne kvanto de minutoj determinas kontribuon en la historion de asimilado de la kosmo. Li estis la unua kaj restos tiu por ĉiam.
Copyright © 2001 Александр Железняков.

Хостинг от uCoz