Rusia kosmonaŭtiko
Baza informo Libroj Artikoloj Personoj Novaĵoj


Popoviĉ Pavel Romanoviĉ

     Rusia kosmonaŭto. Li naskiĝis en 5 de oktobro de jaro 1930 en loĝloko Uzin de Kieva regiono. Dum jaroj de la Granda Patria milito li troviĝis sur teritorio, okupata per la faŝistaj trupoj. Lernejo estis malfermita kaj Pavel sukcesis daŭrigi lernadon nur post alveno de la sovetiaj trupoj. Estis malfacila tempo, kaj pro tio Pavel, ne lasante la lernejon, komencis labori kiel helpanto de kaldronisto en uzino, kie laboris lia patro. Baldaŭ li estis akceptita en metian lernejon en Belaja Cerkovj. En jaro 1947 li ricevis kvalifikon de  meblisto kaj samtempe finis sepan klason de vespera lernejo. Samjare li aniĝis en industrian tekniklernejon de Magnitogorsko. Samtempe kun lernado li okupiĝis en aeroklubo. En jaro 1951 li finis la tekniklernejon, ricevinte diplomon de teknikisto-konstruisto, kaj finis la aeroklubon. En jaroj 1951-1954 li studis en milita aviadlernejo en Kaĉinsk. Poste li servis en formacioj de Militaviadaj fortoj de USSR. En jaro 1960 li estis envicigita en la taĉmenton de kosmonaŭtoj, trairis plenan kurson de preparado al flugoj sur ŝipoj de tipo "Vostok". En 12-15 de aŭgusto de jaro 1962 li faris sian unuan flugon sur ŝipo "Vostok-4". Unufoje esits plenumita grupa flugo de du pilotataj ŝipoj. Daŭro de la flugo estis 2 diurnoj 22 horoj 57 minutoj. Post la unua flugo li kontinuis preparadon en la taĉmento de kosmonaŭtoj, trairis preparadon al flugo laŭ la sovetia luna programo, kaj post ĝia malfermo prepariĝis al flugoj sur ŝipoj de tipo "Sojuz" kaj sur orbita stacio de tipo "Almaz". Sen interrompo de la ĉefa laboro li finis en jaro 1968 Militaviadan inĝenieran akademion. En 3-19 de julio de jaro 1974 li faris sian duan flugon kiel komandanto de ŝipo "Sojuz-14" kaj orbita stacio "Salut-3". Tio estis unua flugo sur orbita stacio, havanta pure militan karakteron. La flugo daŭris dum 15 diurnoj 17 horoj 30 minutoj 28 sekundoj. Per la du vojaĝoj en la kosmon li flugis dum 18 diurnoj 16 horoj 27 minutoj 28 sekundoj. En jaro 1977 li disertadis kaj ricevis gradon de kandidato pri teknikaj sciencoj. En jaroj 1980-1989 li laboris kiel vicestro de Centro de preparado de kosmonaŭtoj. En jaro 1989 li estis elektita direktoro de sciencoindustria kartelo, ligita kun esporado de sino de la Tero. Ekde jaro 1992 li estas direktoro de Rusia instituto de teromonitorado. Li estis deputito de Supera Konsilio de Ukrainio ekde 6a ĝis 11a kunvokoj. Li estas dufoje promociita Heroo de Sovet-Unio, dekoraciita per du ordenoj de Lenin, ordeno de Ruĝa Stelo kaj medaloj.

Copyright © Александр ЖЕЛЕЗНЯКОВ, 1997

Хостинг от uCoz