Rusia kosmonaŭtiko
Baza informo Libroj Artikoloj Personoj Novaĵoj


Tereŝkova Valentina
Vladimirova
Valentina Tereŝkova
Unua en la mondo virino-kosmonaŭto. Ŝi naskiĝis en 6 de marto de jaro 1937 en vilaĝo Maslennikovo de Tutajevskij distrikto de Jarslavskaja provinco en familio de kolĥozanoj. Ŝia patro laboris kiel traktoristo, patrino okupiĝis pri hejma mastrumado, laboris en la kolĥozo. En tagoj de la Granda Patria milito patro pereis sur la fronto, kaj patrino kun tri infanoj transloĝiĝis en urbon Jaroslavl. Tie eta Valnjo  iris en lernejon. Ŝi finis sepjaran lernejon, kaj poste vesperan lernejon de laborista junularo. En fino de junio de jaro 1954 ŝi venis en Jaroslavlskij pneŭman uzinon kaj komencis labori tie kiel tajlistino en muntada produktejo. En jaro 1955 ŝi transiris al Jaroslavskij kombinato de teknikaj teksaĵoj "Krasnij Perekop", kie ŝi laboris kiel braceletistino. En jaro 1956 ŝi komencis studi en Jaroslavskij perkoresponda tekniklernejo de malpeza industrio. Krom laboro kaj studado en la tekniklernejo ŝi vizitis lokan aeroklubon, okupiĝis pri paraŝuta sporto, faris 163 paraŝutajn saltojn, ricevis unuan klason pri paraŝuta sporto. En kombinato "Krasnij Perekop" ŝi membriĝis en la komsomolon, kaj en jaro 1960 ŝi estis elektita sekretariino de la komsomola orgazino de la kombinato. En la sama jaro ŝi finis la tekniklernejon. Ŝi laboris kiel sekretariino de komsomola komitato de la kombinato ĝis jaro 1962, kiam li estis membrigita en la taĉmenton de sovetiaj kosmonaŭtoj. (Grupo de virinoj-kosmonaŭtoj numero 1 de jaro 1962). Ŝi trapasis plenan kurson de preparado al flugo sur ŝipoj de tipo "Vostok". En 16-19 de julio de jaro 1963 ŝi unua el virinoj efektivigis flugon sur kosma ŝipo "Vostok-6". La flugon ŝi spertis sufiĉe malbone, kaj ĉi tiu cirkomstanco, probable, fariĝis unu el kaŭzoj de tio, ke sekva flugo de virino en la kosmon okazis nur post 19 jaroj.
     La flugo daŭris 2 diurnojn 22 horojn 50 minutojn. Post la flugo ŝi daŭrigis trapasi preparadon en la tacmento de la kosmonaŭtoj, sed plimulton da tempo komencis okupiĝi socia laboro. Tereŝkova faris nemalmulte da vojaĝoj en urbojn de Sovet-Unio, en multajn landojn de la mondo. En fino de jaro 1963 okazis ŝia edziniĝo al kosmonaŭto Adnrijan Grigorjeviĉ Nikolaev. Oni supozas, ke ĉi tiu geedziĝo estis grandparte artefarita, al ĝi strebis kaj medicinistoj, kiuj volis daŭrigi komencitajn en la kosmo esploradojn de konduto de homa organismo dume kaj poste flugo, kaj gvidantoj de la sovetia ŝtato, unuavice Nikita Sergeeviĉ Ĥruŝĉov, kiu celis fari vican propagandan trukon el ĉi tiu geedziĝo. Ĉiuokaze, la geedziĝo efektiviĝis. En jaro 1964 en la "kosma" familio naskiĝis filino Jelena. Ekzistinte kelk jarojn, la familio disfalis. Samtempe kun laboro en la Centro de preparado de kosmonaŭtoj, aktiva socia agado kaj okupo pri la eta filino Tereŝkova komencis studi en Militinĝeniera akademio, kiun ŝi finis sukcese en jaro 1969, riucevinte specialecon "piloto-kosmonaŭto-inĝeniero". Ŝi aktive laboris en la taĉmento de kosmonaŭtoj ĝis jaro 1968, kiam la virina grupo estis malorganizita. Tamen ŝi daŭris membri en la taĉmento de kosmonaŭtoj ĝis jaro 1987, kaj en jaro 1985 oni eĉ esploris eblecon de ŝia nova flugo en la kosmon.
     Ekde jaro 1968 Tereŝkova okupiĝas pri laboro en sovetiaj kaj poste rusiaj sociaj organizoj. En jaroj 1968 -1987 ŝi estis prezidantino de Komitato de sovetiaj virinoj. En jaroj 1987 - 1992  ŝi estis prezidantino de  Prezidio de  Unio de sovetiaj socioj de amikeco kaj kultura komunikado kun aliaj landoj. En jaro 1992 ŝi estis prezidantino de prezidio de Rusia asocio de internacia kooperado. En jaroj 1992 - 1995 ŝi estis unua vicprezidanto de Rusia agentejo de internacia kooperado kaj disvolviĝo. Ekde jaro 1995 ŝi estas prezidantino de Interdepartamenta konsilantaro pri kunordigado de agado de rusiaj centroj de scienco kaj kulturo eksterlande. Ŝi estis membro de la Centra komitato de la Komunista partio de Sovet-Unio ekde 1971 ĝis 1990, deputito de la Supera Konsilio de Sovet-Unio ekde 1966 ĝis 1989, membro de la Prezidio de la Supera Konsilio de Sovet-Unio ekde 1974 ĝis 1989. Ankaŭ ŝi estis membro de la Tutmonda Konsilio de Paco, honora membro de multaj organizoj. Kandidato pri teknikaj sciencoj (j.1976). Majorgeneralo de aviado.

Ŝi estas Heroo de Sovet-Unio. Oni dekoraciis ŝin per du ordenoj de Lenin, ordeno de la oktobra Revolucio, ordeno de Labora Ruĝa Standardo, ordeno de Amikeco de popoloj, medaloj. Ŝi ricevis ordenojn, medalojn kaj honorajn titolojn de diversaj landoj. Per nomo de Tereŝkova oni nomis krateron sur la Luno.


Хостинг от uCoz