Rusia kosmonaŭtiko
Baza informo Libroj Artikoloj Personoj Novaĵoj



Bikovskij Valerij Fjodoroviĉ

     Plioto-kosmonaŭto de USSR/Rusio. Naskiĝis li en 2 de aŭgusto de jaro 1934 en urbo Pavlovskij Posad de Moskva regiono. En jaro 1955 li finis militan aviadistan lernejon en Kaĉinsk, en jaroj 1955-1960 servis en ĉasaviadila reĝimento de Moskva distrikto de aerodefendo. En jaro 1960 li estis envicigita en la taĉmenton de kosmonaŭtoj.
     Li prepariĝis al flugoj sur ŝipoj de tipo "Vostok", estis dunblanto de ŝipa komandanto dum flugo de A.G.Nikolaev sur ŝipo "Vostok-3" (11-15 de aŭgusto de jaro 1962). Faris kosman flugon kiel komandanto de ŝipo "Vostok-5" (14-19 de junio de jaro1963). La flugo daŭris dum 4 diurnoj 23 horoj 6 minutoj. Poste li prepariĝis al flugoj sur ŝipoj de tipo "Sojuz" laŭ la luna programo de USSR. Estis nomumita komandanto de ŝipo "Sojuz-2", starto de kiu estis planata en 24 de aprilo de jaro 1967. Programo de flugo de "Sojuz-2" inkludis juntiĝon kun ŝipo "Sojuz-1" (ĝi startis en 23 de aprilo) kaj transiĝon de du membroj de la ŝipanaro de "Sojuz-2" tra malfermita kosmo en ŝipon "Sojuz-1". Pro teknikaj problemoj, aperintaj sur ŝipo "Sojuz-1", starto de "Sojuz-2" estis abolita. Duan kosman flugon li faris kiel komandanto de ŝipo "Sojuz-22" (15-23 de septembro de jaro 1976). La flugo daŭris dum 7 diurnoj 21 horo 52 minutoj 17 sekundoj. Ekde jaro 1977 li prepariĝis al flugoj sur ŝipoj de tipo "Sojuz" laŭ programo "Interkosmos". Trian flugon en la kosmon li faris kiel komandanto de sovetia-germana ŝipanaro sur ŝipo "Sojuz-31" (26 de aŭgusto - 3 de septembro de jaro 1978). Dum la flugo la ŝipanaro kelktage laboris sur la orbita stacio "Salut-6". La flugo daŭris dum 7 diurnoj 20 horoj 49 minutoj 4 sekundoj. Li estis komandanto de dublanta sovetia-vjetnama ŝipanaro dum flugo de ŝipo "Sojuz-37" (23-31 de julio de jaro 1980). Dum la tri vojaĝoj en la kosmon li ekposedis flugtempon de 20 diurnoj 17 horoj 47 minutoj 21 sekundoj. En jaro 1988 li lasis la taĉmenton de kosmonaŭtoj.
     En jaroj 1988-1991 li laboris kiel direktoro de Domo de sovetia scienco kaj kulturo en Berlino. Li estas dufoje promociita Heroo de Sovet-Unio, dekoraciita per tri ordenoj de Lenin, ordenoj de Ruĝa Stelo, de Labora Ruĝa Standardo kaj medaloj.


Хостинг от uCoz