Rusia kosmonaŭtiko
Baza informo Libroj Artikoloj Personoj Novaĵoj


Cander Fridrih Arturoviĉ
(1887 - 1933)

CANDER Fridirh Arturoviĉ - sovetia sciencisto kaj inventisto en areo de interplanedaj flugoj, reakciaj moviloj kaj flugaparatoj. En jaro 1914 li finis Rigan politeknikan instituton. Per problemoj de reakcia movo li komencis okupiĝi ekde jaro 1908. Lian atenton allogis problemoj de konstruado de kosmaj aparatoj, elekto de moviganta forto, metodoj de purigo de atmosfero en kosma aparato, k.a. En jaro 1909 li unufoje eldiras penson, ke kiel brulaĵon estas laŭcele uzi elementojn de konstrukcio de interplaneda ŝipo. Ekde jaro 1917 li komencas sistemajn esplorojn de problemoj de raketokosma scienco kaj tekniko. En jaro 1921 Cander prezentis projekton de inteplaneda kosmoŝipo-aviadilo en Moskva gubernia konferenco de inventistoj. En jaro 1924 li publikigis en revuo "Tekniko kaj vivo" artikolon "Flugoj al aliaj planedoj", en kiu li eksponis sian ĉefan ideon - kombino de raketo kaj aviadilo por starto de la Tero kaj posta forbruligo de aviadilo en kamero de raketa movilo por plilongigo de raketa flugo. En la sama jaro Cander ellaboris ideon pri uzo de gravita kampo de la Luno aŭ planedoj pro pligrandigo de rapido de flugo, kaj ankaŭ ideon de glisanta malsupreniĝo de kosma aparato kun bresmado en atmosfero de planedo. Ekde 1920aj jaroj Cander, kune kun esploro de problemo de interplanedaj komunikadoj, okupiĝis pri ellaboro de teorio kaj komputado de moviloj de kosmaj aparatoj. Li proponis skemon kaj konstrukcion de motoro kun interna brulado, kiu ne bezonas atmosferan aeron; plenumis vicon da teoriaj komputadoj pri efektiveco de moviloj de diversaj skemoj, inklude aeroreakciajn movilojn kaj kombinajn raketajn movilojn. Al li apartenas verkoj pri raketa astrodinamiko; ankaŭ li esploris problemojn de movo de kosma aparato en gravita kampo de la Suno, de planedoj kaj iliaj satelitoj, difinoj de trajektorioj kaj daŭroj de flugoj. En jaroj 1929-32 Cander konstruis kaj testis reakcian movilon OR-1, funkciantan sur premita aero kun benzino, en jaro 1933 - raketan movilon OR-2 sur likva oksigeno kun benzino. Li ellaboris projektojn de movilo 10 kaj raketo "GIRD-X", partoprenis en organizado de Grupo pri esploro de reakcia movo (GIRD), en jaroj 1931-32 estis ĝia prezidanto. En jaroj 1930-31 li instruis en Moskva aviada instituto. Per nomo de Cander estis nomita memora ĉambro en Riga politeknika instituto, muzeo de disvolviĝo de kosmonaŭtiko en Kislovodsk, strato en Moskvo, kratero sur la Luno.

Enciklopedio "Kosmonaŭtiko", 1985


Jaroj de vivo kaj agado

1887, 23 de aŭgusto - en familio de riga kuracisto, doktoro pri medicino Artur Konstantinoviĉ Cander kaj lia edzino, filino de saksa ĉambelano kaj muzikisto Jelena Cander, nasiĝis knabo, nomita per gepatroj Fridrih. Li estis kvara infano en la familio.

1889 - nasko de fratino Jelena kaj morto de patrino pro akuŝo. La gefilojn edukis patro, entuziasmiĝanta per naturaj sciencoj kaj tekniko. Naskiĝinta en jaro 1854 en komercista familio, li finis Rigan gubernian gimnazion, kaj poste, en jaro 1881 - universitaton en urbo Derpt (nune Tartu). Post tio li venis en Vienon por daŭrigo de klerado, kie li disertadis por ranko de doktoro, kaj, reveninte en Rigon, okupiĝis pri kuracista agado. Ĝuste li per siaj rezonadoj pri ebla racia vivo sur aliaj planedoj disvolvigis en la scivolema knabo strebadon flugi al la steloj. Rakontoj de patro pri flugoj de Otto Lilienthal kaj lanĉoj de kajtoj iniciis en la knabo penson pri tio, ĉu eblas atingi aliajn planedojn. Ĉi tiu penso ne lasis Fridrih-on dum la tuta vivo. La knabo ŝatis legi. En la domo de patro estis bona biblioteko. Speciale plaĉis al li libroj pri astronomio kaj la sciencofiksiaj, speciale romanoj de Jules Verne.

1891 - edziĝo de patro al Berta Aŭgustovna Konradi, dudekjaraĝa ekonomino, kiu laboris en ilia domo kaj fariĝis dua patrino por la infanoj. Baldaŭ naskiĝis filino Margarita, fariĝinta fratino por la pli frue naskiĝintaj infanoj kaj speciale proksima al Fridrih.

1894 - vojaĝo de A.K.Cander en Bakuon kaj postkaspiajn regionojn. Li alportis unikan kolekton de reptilioj kaj amfibioj.

1896 - Fridrih Cander estas anigita en privatan preparan lernejon, kiu donis preparon al aniĝo en realan lernejon. Fridrih trapasis trijaran kurson en du jaroj (montriĝis penadoj de patro).

1898 - Fridrih Cander estas anigita en unuan klason de Riga urba reala lernejo, preparigantan specialistojn por industrio kaj komerco.

1904, 30 de januaro - pereo sub trajno de Robert Cander, pliaĝa frato de Fridrih. Patro invitas en sian hejmon Valter-on Konradi, malpliaĝan fraton de edzino.

1905 - Fridrih Cander finas la realan lernejon kiel unua lernanto. En lasta klaso Fridrih laŭ rekomendo de unu el instruistoj konatiĝis kun verko de Ciolkovskij "Esploradoj de la mondaj spacoj per reakciaj instrumentoj". Tio plifirmigis lin en penso okupiĝi pri problemo de interplanedaj flugoj.

1905 - Fridrih Cander aniĝas sur unuan kurson de mekanika fako de Riga Politeknika instituto.

1905-1907 - Fridrih Cander forveturas el Rigo (administracio, timigita per la revolucio de jaroj 1905-07, portempe malfermas la instituton), finas Altan Reĝan teknikan lernejon en Dancigo, kaj nur poste revenas en alma mater.

1908
     - organizado kun patropreno de Cander de Unua Riga studenta socio de aeronaŭtiko kaj tekniko de flugo, membroj de kiu faris ekspoziciojn de flugaparatoj, konstruis glisilojn kaj propagandis ideon de flugo sur aparatoj pli pezaj, ol aero. Samtempe Cander enpensiĝas pri problemoj de kosma temo.
     - 18 de septembro. Fridrih Cander ekposedis specialan kajeron sub titolo "Kosmaj (eteraj) ŝipoj, kiuj garantos komunikadon inter la steloj. Movo en la monda spaco". Ekde ĉi tiu tago li pli-malpli regule faris skribaĵojn pri kosma temo. Poste la kajero fariĝis kolekto de seriozaj sciencaj verkoj kaj ideoj, kaj se ĝi estus publikigita, do ĝi donus al la juna sciencisto tutmondan konatecon. Sed tio ne okazis. Krome, Cander, taksinte ankoraŭ ekde tempo de Dancigo tiujn avantaĝojn, kiujn donas scipovo skribi rapide, faris skribaĵojn en ĉifrita formo, uzante sistemon de stenografio. Rezulte de tio kelkaj skribaĵoj de Cander ankoraŭ ne estas deĉifritaj. Cander faras kalkulon de grando da laboro, bezonata por levigo de korpo de difinita maso sur alton super la tera surfaco, konsiderante ŝanĝon de akcelo de falado pro plialtiĝo, taksas rezervon da oksigeno en kosma aparato por garandado de vivado de unu kosmonaŭto.

1909 - Cander eldiras penson pri ebleco uzi nebezonatajn partojn de raketo kiel fuelo.

1910
     - majo - penso pri ebleco de ligigo de la Tero kaj la Luno per kablo. Cander faras matematikajn esplorojn, kalkulon de la kablo. La ideo allogis atenton en 1960aj jaroj, aperis termino "kosma lifto". Nune en scienca literaturo estas multo da ellaboroj de diversaj kosmaj liftoj kaj trenkabloj.
     - junio - penso pri uzo de magneta kampo de la Tero por movo de ŝipo.

1912, 18 de septembro - Cander venas al konkludo de ebleco de alveno de kosma ŝipo sur orbiton de la Suno per uzo de konataj specoj de fuelo. La ideo estis pruvita ankoraŭ per Ciolkovskij, sed Cander faris tion memstare. Laborante pri problemoj de dinamiko de tia flugo, Cander pli frue, ol Ciolkovskij kaj Oberth venis al tre fruktodona ideo de deĵeto de eluzitaj ŝtupoj. Nur ĉe usona pioniro de raketa tekniko Robert Goddard ĉi tiu ideo estas fiksita pli frue - en januaro de jaro 1909. (En jaro 1914 Goddard ricevis patenton pri konstrukcio de duŝtupa firmofuela raketo). Paralele Cander venas al penso pri ebleco de forbruligo de eluzitaj ŝtupoj (ĝenerale li eldiris ĉi tiun penson ankoraŭ en jaro 1909). Nuntempe, tamen, oni opinias pli avantaĝa revenon de multekostaj raketaj ŝtupoj sur la Teron, kvankam ideo pri uzo de metalokonstrukcioj kiel fuelo allogis grandan intereson kaj havas praktikan realigon sur firmofuelaj raketoj.

1914 - poste fino de la instituto Cander komencas labori en uzino "Provodnik", kiu estis granda entrepreno de tiu tempo en aero de gudronaj laboraĵoj. Cander restis fidema al si ankaŭ ĉi tie - diplomo kun avano donis al li rajton memstare elekti lokon de laboro, kaj li decidis esplori produktadon kaj ecojn de gudrono por ke poste uzi ĉi tiujn sciojn por kosma areo!

1915 - pro proksimiĝo de fronto al Rigo la uzino kun personaro estis evakuita en Moskvon.

1915-17 - Cander faras eksperimentojn kun "aviada oranĝerio" aŭ, esprimante per moderna lingvo, pri sistemo de vivapogo. Li kreskigas sur ligna karbo pizon, brasikon kaj aliajn legomojn.

1919 - Cander transiras labori sur aviadian uzinon "Motor".

1921, fino (laŭ alia informo, komenco de jaro 1922) - renkontiĝo de Cander kun gvidanto de la bolŝevika registaro V.I.Lenin. Okazis interparolo pri problemoj de interplanedaj vojaĝoj. Ne estas dubinda tio, ke dum la tuta vivo Cander substrekis grandan idean horizonton de sia interparolanto, kolosan energetikan impulson, radiatan de ĉi tiu homo, kaj tion, kiel entuziasmigis lin ĉi tiu renkontiĝo. Cander decidas foriri de la uzino kaj labori hejme por ke pli rapide solvi starigitajn al si taskojn.

1922-1923 - Cander ricevas longtempan feriojn kaj intence laboras hejme. En feria atestaĵo, donita al li, estas dirita:"... la ferioj estas donitaj por ellaboro de projekto de aviadilo por elflugo el tera atmosfero kaj movilo por ĝi". Por ke helpi al la inventisto, laboristoj de uzino "Motor" pagis lian dumonatan salajron el la sia.

1923
     - aprilo - Cander elpaŝas kun raporto pri interplanedaj komunikadoj antaŭ kolektivo de Ŝtata aviadila uzino numero 4.
     - majo - analogia raporto en Sciencoteknika komatato de Tutrusia Konsilio de Popola Mastrumo.
     - 15 de junio - Cander, ĝenerale fininte la esplorojn, revenas sur la uzinon. Nune li komencas "batalon por mensoj" kun espero allogi en sian flankon novajn entuziasmulojn de kosmonaŭtiko.

1924
     - januaro - raporto en teoria sekcio de Moskva socio de ŝatistoj de astronomio.
     - Cander donas aŭtoran deklaron en Komitaton pri inventoj pri projektita per li aviadilo-raketo (kosma aviadilo), sed ricevas rifuzon. Komitato opinias la projekton tro fantasta. Flugo en densaj tavoloj de la atmosfero devis esti plenumita per aviadilo kun movilo de alta tensio. En maldensaj tavoloj de la atmosfero flugo devis esti plenumita per likva raketa movilo, por kiu aldona brulaĵo estus eluzitaj partoj de la aviadilo. Rezulte en la kosmon estus elkonduktita  negranda  flugila ŝtupo,  destinita por  flugo kaj reveno sur la Teron. En la kosmo ĝi devis movi pere "suna velo". La projekto de Cander rimarkeblis per granda ŝpareco de energia vidpunkto: sur ĉiu areo de flugo intencis uzi la plej efektivan specon de movilo, estis maksimume uzita aerodinamika kvalito de la aparato. Ĉefaj ideoj de ĉi tiu projekto estis publikigitaj per la aŭtoro en jaro 1924 en revuo "Tekniko kaj vivo". Tio estis unua publikigo de Cander pri kosma temo.
     - aprilo - raporto en Militoscienca socio de Akademio de Aera floto.
     - 20 de junio - organiza kunveno de membroj de Socio de esplorado de interplanedaj komunikadoj.
    - 1,4,5 de oktobro - tritaga disputo pri problemoj de interplanedaj komunikadoj en aŭditorio de fizika fakultato de Moskva universitato.
     - 1924-25 - serio de vojaĝoj kun lekcioj en Leningradon, Rjazanj-on, Tulon, Ĥarkovon, Saratovon.

1926, oktobro - Cander komencas laboron en Centra konstruktista buroo de Aviadila trusto.

1927, februaro.
     - en Moskvo en Tverskaja strato malfermiĝis unua Tutmonda ekspozicio de interplanedaj aparatoj kaj mekanismoj. Estis demonstrataj eksponaĵoj pri laboroj de Robert Goddard, N.Kibalĉiĉ, German Oberth, F.Cander, K.E.Ciolkovskij, R.Esno-Peltri, k.a. Cander okupiĝas pri raketaj problemoj hejme, en libera tempo. Cander konstruas unuan raketan movilon OR-1 el ordinara lutlampo. Samtempe li laboras pri teoriaj problemoj de interplanedaj flugoj. Li starigas problemojn:
     - de uzo de gravitaj kampoj de la Suno kaj planedoj por ŝanĝo de rapido de raketa movo. Nune tio ricevis nomon de gravita aŭ perturba manevro kaj estas vaste uzata en praktiko.
     - de uzo de premo de suna lumo por garantado de transporto de ŝarĝoj en la kosmo ("suna velo").
Raketa movilo OR-1 de konstrukcio de Cander.    - de vivapogo en la kosmo kaj kontraŭmeteorita defendo
     - de kreo de paka skemo de raketo (ĝi estas realigita en iomete alia formo en raketo "Vostok").
     - de kreo de energie optimumaj trajektorioj de flugo al aliaj planedoj (nune ili estas konataj sub nomo de trajektorioj de Goman kaj modifitaj trajektorioj de Krokko).

1930
     - marto - komenco de instrua agado de Cander en Supra aeromekanika lernejo (nune Moskva aviada instituto), kreita el aeromekanika fakultato de Moskva supra teknika lernejo kaj unu el fakultatoj de Moskva mekanika instituto.
     - decembro - Cander transiras labori en Centralan instituton de aviadila motorokonstruado.

1931
     - majo -Cander organizas sekcion de reakciaj moviloj ĉe Buroo de aera tekniko de Centra Konsilio de Socio pri asisto al aviado.
     - dua jarduono - la sekcio estas transformigita en Grupon pri esploro de reakcia movo (GIRD).
Ĝia prezidanto estas Cander kaj prezidanto de teknika konsilantaro estas S.P.Korolov.

1932
     - aprilo - estas kreita fabrika parto de GIRD, por ĝi oni donis ejon en Sadovo-Spasskaja strato kaj etaton. Cander transiras en GIRD por konstanta laboro.
     - 1 de majo - S.P.Korolov estas nomumita estro de GIRD. Laboro plirapidiĝis. Dum mallonga tempo estis kreita movilo OR-2.  Ĝuste ĝi poste fariĝis prototipo por movilo de germana raketo "Fau-2". Sed Cander jam ne sukcesis partopreni en testoj de raketo GIRD-X, ekipita per ĉi tiu movilo.Raketa movilo OR-2 de konstrukcio de Cander.
Treega streĉo, laboro ĝis sia eluzo igis fortan lacecon. Laŭ insisto de kuracistoj kaj la kolektivo Cander forveturis ripozi kaj saniĝi en Kislovodskon. Survoje li infektiĝis per abdomena tifo. La malfortigita organismo ne sukcesis venki la malsanon, kaj la talenta inĝeniero-konstruktisto mortis en 46a jaro de vivo.

1933, 28 de marto - morto de F.A.Cander en Kislovodsk.

En la sama jaro 1933 apud Moskvo okazis lanĉo de du unuaj sovetiaj raketoj. Sur unu de ili estas instalita movilo de Cander. Tiel komenciĝis praktika esplorado de la kosmo en Rusio. Kaj rolo de Fridrih Arturoviĉ Cander estas en tio, ke li estis unua inĝeniero en nia lando, kiu subordigis sian praktikan agadon al solvado de taskoj, ligitaj kun plenumo de kosmaj flugoj.

Monaĥov S.S., 1997

Хостинг от uCoz