Rusia kosmonaŭtiko
Baza informo Libroj Artikoloj Personoj Novaĵoj



Ciolkovskij
Konstantin Eduardoviĉ

(1857-1935)

La planedo estas lulilo de la racio, sed
neeblas eterne loĝi en lulilo.


   BIOGRAFIO

 1857, 17 de septembro.
En familio de pola noblano, servanta en departamento de ŝtata posedaĵo, naskiĝis Konstantin Eduardoviĉ Ciolkovskij. Patro de la sciencisto estis Eduard Ignatjeviĉ Ciolkovskij. Patrino de la sciencisto, Maria Ivanovna Jumaŝeva, estis rusino kun parto de tatara sango. Rusa lando kaj ĝia lingvo fariĝis gepatraj por la estonta sciencisto. Liaj gepantoj estis plena kontrasto unu al la alia. Jen kiel multajn jarojn poste skribis mem Konstantin Eduardoviĉ en aŭtobiografiaj skizoj "Trajtoj de mia vivo": "... inter la konatuloj patro estis taksata kiel saĝa homo kaj oratoro. Inter la oficistoj - kiel ruĝulo kaj la netolerebla pro sia ideala honesteco... Aspekton li havis mornan. Estis terura kritikemulo kaj disputemulo... Diferencis per forta kaj peza por la proksimuloj karaktero... Sekvis polan socion kaj kunsentis al polaj ribeluloj, kiuj ĉiam trovis azilon en nia hejmo.... Patrino estis gaja, joviala, ridemulino kaj rikanulino..." Kutime pri la infanoj okupiĝis patrino. Ĝuste ŝi scipovigis Konstantinon legi kaj skribi, konatigis lin kun fundamentoj de aritmetiko.

1860. Familio de Ciolkovskij transveturis en urbon Rjazanj. Patro estis nomumita dokumentisto de Forsta fako de Rjazanja ĉambro de ŝtata posedaĵo.

1866. Konstantin Ciolkovskij malsaniĝis per skarlatino. Rezulte de komplikaĵo post la malsano li perdis aŭdon. Komenciĝis tio, kion li poste nomis "la plej malgaja, la plej darka tempo en mia vivo". Surdeco senigis la knabon de multaj infanaj amuzoj kaj impresoj, kutimaj por liaj sanaj samaĝuloj.

1868. Transveturo de la familio de Ciolkovskij en Vjatka. Nova ofico de patro estas oficisto de Forsta fako de Vjatka-a ĉambro de ŝtataj posedaĵoj.

 1869. Aniĝo en gimnazion. La estonta sciencisto ne brilis per elstaraj atingoj. Estis multo da lernofakoj, kaj por la duonsurda knabo malfacilis lerni. Pro petoloj li neunuofoje trafis en karceron.

1870. Morto de patrino Maria Ivanovna Ciolkovskaja (Jumaŝeva). Malfeliĉo ekpremis la orfiĝintan knabon. Li multe pli akre sentas sian surdecon, kiu faras lin pli kaj pli izolita. Perdinte apogon, la knabo lernis malpli kaj malpli bone... Kaj poste venas tago, kiam li devas ŝanĝi malbonajn rilatojn kun la gimnazio je multjara amikeco kun libroj...

1871.  Eksigo el la gimnazio kun karakterizo "... por aniĝo en teknikan lernejon". Tamen ĝuste en tiu tempo Konstantin Ciolkovskij trovas sian veran destinon kaj lokon en la vivo. Li memstare okupiĝas pri kleriĝo. Malsimile al gimnaziaj instruistoj libroj malavare donas al li sciojn kaj neniam faras riproĉojn. En la sama tempo Konstantin Ciolkovskij iniciiĝas al teknika kaj scienca kreado. Li memstare faras astrolabon (unua mezuro per ĝi estas distanco ĝis fajrobrigada belfrido), hejman tornilon, memmovantajn kaleŝojn kaj lokomotivojn (valorega materialo por ili fariĝis ŝtalaj lamenoj de trusoj por vastaj virinaj jupoj, kiuj tiam jam tute elmodiĝis, kaj pro tio estis vendataj sur bazaro kontraŭ eta kosto).

1873.
Transveturo de Ciolkovskij en Moskvon por daŭrigo de klerado. Kapabloj de filo fariĝis evidentaj por  Eduard Ciolkovskij, kaj li decidas sendi la knabon en la ĉefurbon. Konstantin trovas por si loĝejon (preciza adreso, kie loĝis Ciolkovskij, ne estas konata) kaj, vivante proprasence sur pano kaj akvo (patro sendis dek - dekkvin rublojn monate) obstine studas. Ĉiutage ekde dek matene ĝis tre-kvar horoj tage la laborema junulo studas sciencojn en Ĉertkovskaja biblioteko (nune - la Rumjancevskaja). Dum unua jaro de vivo en Moskvo estis studitaj fiziko kaj fundamentoj de matematiko. Dum la dua Konstantin studas diferencialan kaj integralan kalkulon, superan algebron, analizan kaj sferan geometrion.

1876. Reveno de Ciolkovskij en Vjatka. Maljuniĝinta patro prepariĝas al demisio kaj jam ne kapablas apogi filon finance. Konstantin fariĝs privata repetitoro kaj lukras memstare, daŭrigante en libera tempo studi en la urba publika biblioteko.
     Morto pro abdometa tifo de gimnaziano Ignatij Ciolkovskij, frato de Konstantin.

1878. Transveturo de la familio en Rjazanj-on. Demisiinta Eduard Ciolkovskij decidis lasi urbon, kie mortis lia edzino kaj filo, kaj reveni por resto de sia vivo en Rjazanj-on. Konstantin denove devis lukti por ekzisto -  en Rjazanj forestis konatuloj kaj privataj lecionoj. Konstantin Ciolkovskij decidas prepariĝi al eksterna ekzameno por ranko de instruisto de mezlernejo. Li volas havi difinitan profesion kaj ne dependi plu de hazardaj lukroj. En la sama tempo, ne restante okupoj pri scienco, la juna sciencisto proksimiĝis al respondo je demando, kiunj li donis al si ankoraŭ en Vjatka: "Ĉu eblas inventi maŝinon por ke leviĝi en la ĉielajn spacojn?"
         8 de julio - Konstantin Ciolkovskij komencis kunmeti astronomiajn grafikaĵojn kaj tabelojn.

1879. Konstantin Ciolkovskij konstruis unuan en la mondo centrifugan maŝinon (antaŭaĵon de modernaj centrifugiloj) kaj faris sur ĝi eksperimentojn kun diversaj animaloj. Pezo de rufa blato estis pligrandigita 300oble kaj pezo de kokido - 10oble, sen noco por ili.

1880. Konstantin Ciolkovskij trapasas ekzamenon por ranko de instruisto kaj transveturas en Borovsk-on laŭ difino de Ministerio de klerado al sia unua ŝtata ofico.
     20 de aŭgusto - Konstantin Ciolkovskij edziĝas al Varvara Jefgrafovna Sokolova. La junaj geedzoj komencas loĝi apatre kaj la juna sciencisto daŭrigas fizikajn eksperimentojn kaj teknikan kreadon. En la domo de Ciolkovskij brilas elektraj fulmoj, bruegas tondroj, sonoras sonoriletoj, dancas paperaj pupoj. Vizitantoj ankaŭ miris pri "elektra oktopodo", kiu kaptis ĉiun per siaj kruroj je nazo aŭ ja haroj, kaj tiam haroj de "kaptito" hirtiĝis kaj el ĉia parto de korpo elsaltis sparkoj. Kauĉuka sako estis plenblovata per hidrogeno kaj precize ekvilibrigata pere papera boato kun sablo. Ĝi vagis el ĉambro en ĉambron, kiel viva, obeante al aeraj fluoj, leviĝante kaj malleviĝante.
     En la sama tempo Ciolkovskij memstare ellaboras kinetan teorion de gasoj, kiu antaŭnelonge estis finita per verkoj de Clausius, Boltzmann, Maxwell kaj van der Waals (pri kio Ciolkovskij simple ne sciis). Malgraŭ malkovro de la jam malkovrita, manuskripto "Teorio de gasoj", sendita en Rusan fizikokemian socion, fonditan antaŭnelonge tio per Mendeleev, faris Ciolkovskij-on konata en mondo de la scienco.
      Morto de patro - Eduard Ignatjeviĉ Ciolkovskij.
 
1883.  Ciolkovskij konstruas kaj lanĉas aerostaton super Borovsk.

1885. Komenco de laboro pri manuskripto "Teorio de aerostato".

1890. VII fako de Rusa teknika socio esploris projekton de kompletmetala zepelino de Ciolkovskij. Kaj kvankam oni rifuzis doni helplon al la aŭtoro (pro pure teknikaj kaŭzoj de realigo, ne solvitaj ĝis fino en la projekto), la ideo mem kaj teoriaj komputoj estis taksitaj korektaj.

1891.  Publikigo en verkoj de Socio de amatoroj pri naturscienco de atrikolo de Ciolkovskij "Premo de likvo al egalmezure movanta en ĝi ebeno".

1892.  La familio de Ciolkovskij transveturas en Kalugon pro renomumo de Konstantin Ciolkovskij en la servo.
     Ciolkovksij eldonas broŝuron "Aerostato metala direktata". Laboro pri ĝi estis finita ankoraŭ en Borovsk, kaj ĝi estis eldonita per moskva presejo de Volĉaninov jam poste transveturo de Konstantin Eduardoviĉ.

1893.  Cioklovskij aniĝis en Niĵnij-Novgorodan rondeton de ŝatistoj de astronomio.
     Ciolkovskij publikigas en apendico al ĵurnalo "Vokrug sveta" sciencfiksian novelon "Sur la Luno".

1894. Publikigo en ĵurnalo "Nauka i ĵiznj" de verko "Aeroplano, aŭ birdosimila (aviada) flugmaŝino".
     Ĉi tie okazis grandioza paradokso - Ciolkovskij estis en tiu tempo entiziasmigita per ideo de konstruado de flugaparatoj (sufiĉas diri, ke li devis sperti vicon da bataloj por sia kompletmetala zepelino, kaj ke ĝuste troviĝantaj en ĝi ideoj fariĝis fundamento por konstruo en Germanio de famaj zepelinoj (laŭ familionomo de la projektisto - grafo Ferdinand Zeppelin). Peterburgaj ideaj malamikoj de Ciolkovskij - M.M.Pomorcev kaj A.S.Kovanko, kiuj bone konis lian projekton, eniris en komisionon pri teknika kontrolo de projektado de direktata aerostato de aŭstria inventisto Schwartz, speciale invitita en Peterburgon per rusia milita ministro. Post kelk malsukcesoj Schwartz sukcesis plenumi unuan lanĉon jam en Germanio. Grafo Zeppelin aĉetis lian patenton kaj sukcesis organizi fabrikadon de zepelinoj. Tiel ideoj de Ciolkovskij, ne realigitaj en la Patrolando, nutris la fremdan projekton. Fine, la fama batiskafo de O.Piccard havas multon komunan kun la projekto de Ciolkovskij).
     Tamen en ĉi tiu verko, planita dekomence kiel "refuto" de aerostatoj, Ciolkovskij venis al tute aliaj konkludoj kaj multe antaŭis sian tempon. Ĝuste en ĉi tiu verko estis eldiritaj ideoj de monoplano, aŭtopiloto kaj uzado de giroskopoj en aviado.

1895. Eldono de libro "Sonĝoj pri la tero kaj la ĉielo".

1896. Ciolkovskij konatiĝas kun libro de A.P.Fjodorov "Nova metodo de aeronaŭtiko", ekskluzivanta la aeron kiel apogan medion.

1897.  Ciolkovskij konstruas aerotubon. Ĉi tiu tubo fariĝis dua en Rusio (la unuan konstruis en jaro 1871 en Peterburgo inĝeniero Paŝkeviĉ por esplorado de problemoj de balistiko). Ciolkovskij fariĝis unua esploranto de propblemo de flugo kun malgranda rapido. Tiel la porbatalanto de zepelinoj fariĝis unu el fondintoj de nova scienco - eksperimenta aerodinamiko.

1897, 10 de majo. Ciolkovskij ricevis formulon, kiu difinis dependecon inter:
     - rapido de raketo en ĉiu momento de tempo
     - rapido de elfluo de gasoj el duzo
     - maso de raketo
     - maso de eksplodaj substancoj
     Katalizilo por ricevo de ĉi tiu genia formulo (ĝi ricevis nomon "formulo de Ciolkovskij") fariĝis ĝuste skemo de reakcia movo, proponita per Fjodorov en sia libro. Ciolkovskij kaj Fjodorov mem ne sciis tiam pri la sama skemo de Nikolaj Kibalĉiĉ, ellaborita per li antaŭ ekzekuto.
     Fininte la matematikajn skribaĵojn, Ciolkovskij aŭtomate markis daton: 10 de majo de 1897.  Kompreneble, li tute ne supozis, kiom da ĝojo donis poste al  historiistoj  eltrovo de la  flaviĝintaj kaj  taŭzitaj folioj. Skribinte daton de la kalkuloj, Ciolkovskij, ne sciante tion, por ĉiam fiksis sian prioritaton en areo de scienca asimilado de la kosmo.

1899. Invito por laboro en Virinan eparkian lernejon.

1900. La Akademio de sciencoj decidis helpi al Ciolkovskij en liaj eksperimentoj pri aerodinamiko. Surbaze de eksperimentoj Ciolkovskij ricevas formulon, ligantan bezonatan forton de movilo kun aerodinamika koeficiento de rezisto kaj koeficiento de levoforto kaj aliras al problemo de turbula ĉirkaŭfluado, kiu poste fariĝis unu el la plej gravaj problemoj en aviadilkonstruado.

1902. Sinmortigo de filo Ignat.

1903. Publikigo en "Scienca revuo" de unua parto de verko "Esplorado de la mondaj spacoj per reakciaj instrumentoj". En ĉi tiu pionira verko Ciolkovskij:
     - plene pruvis neeblecon de eliro en la kosmon sur aerostato aŭ pere artileria kanono,
     - kalkulis dependecon inter pezo de brulaĵo kaj pezo de raketo por venko super la tera altiro,
     - eldiris ideon pri sistemo de orientado laŭ la Suno aŭ aliaj astroj,
     - analizis movon de raketo en ekstere atmosfero, en medio, libera de gravito.
     Tiel sur bordoj de rivero Okao leviĝis aŭroro de la kosma erao. Tamen, rezulto de la unua publikigo troviĝis tute ne tia, kian atendis Ciolkovskij. Nek samlandanoj, nek eksterlandaj sciencistoj taksis la esploron, pri kiu nune fieras la scienco. Ĝi simple antaŭis sian tempon.

1905. Aĉeto de domo en strato Korovinskaja en Kalugo.

1911. "Heroldo de aeronaŭtiko" komencas publikigi duan parton de verko "Esplorado de la mondaj spacoj per reakciaj instrumentoj". Ciolkovskij komputas laboron por venko de la tera altiro, difinas rapidon, necesatan por eliro de aparato en la Sunsistemon ("la dua kosma rapido"). Ĉi-okaze la artikolo de Ciolkovskij faris multon da furoro en scienca mondo. Ok jaroj estas nemalgranda tempo por disvolviĝo de la scienco! Ciolkovskij trovis multon da amikoj en mondo de la scienco.
   En tiu tempo komenciĝas ankaŭ disputo kun eksterlandaj aŭtoroj pri scienca prioritato (dekomence kun franco Rober Esno Peltri, kaj poste, jam post morto de Ciolkovskij - kun usonano Robert Goddard).

1914. Publikigo de broŝuro "La dua leĝo de termodinamiko".
     Partopreno en laboro de Tria tutrusia aeronaŭtika kongreso en Peterburgo.

1918. Ĵurnalo "Naturo kaj homoj" komencas publikigi novelon "Ekstere la Tero".
     Partopreno en laboro de Proleta insituto de Kalugo.
     En aŭgusto Ciolkovskij estis elektita en nombron de membroj de Socialisma akademio.

1919. En 5 de junio Ciolkovskij estis elektita honora membro de Rusa socio de ŝatistoj de naturscienco.
     En 29 de novembro Konsilio de Popolaj Komisaroj de Rusio decidas difini al Ciolkovskij personan pension.
 
1922. Ciolkovskij partoprenas en taga kongreso de Asocio de naturistoj.

1923. Komenco de korespondado kun A.F.Cander.

1924, 23 de aŭgusto. Ciolkovskij estas elektita honora profesoro de Militaviada akademio.

1925, 3 de majo. Disputo en Politeknika muzeo de Moskvo pri laŭceleco de konstruo de la zepelino de Ciolkovskij.

1926. Publikigo de granda verko "Esplorado de la mondaj spacoj per reakciaj instrumentoj".

1935.  En 23 de junio Reakcia sciencesplora instituto elektis Ciolkovskij-on honora membro de teknika konsilantaro.
     13 de septembro - letero-testamento en Centralan Komitaton de Komunista partio.
     19 de septembro - morto de Konstantin Eduardoviĉ Ciolkovskij.

Sergej Sergeeviĉ Monaĥov



     CIOLKOVSKIJ Konstantin Eduardoviĉ (1857-1935) - rusia kaj sovetia sciencisto kaj inventisto en areo de aerodinamiko, raketa dinamiko, teorio de aviadilo kaj zepelino; fondinto de moderna kosmonaŭtiko. Nakisĝis en familio de forstisto. Post spertita en infaneco skarlatino preskaŭ plene li perdis aŭdon; surdeco ne donis kapablon daŭrigi lernadon en lernejo kaj ekde 14-jara aĝo li lernis memstare. Ekde 16-a ĝis 19-jara aĝo li loĝis en Moskvo, studis fizikomatematikajn sciencojn laŭ kurso de meza kaj alta lernejo. En jaro 1879 li eksterne ekzameniĝis por ranko de instruisto kaj en jaro 1880 estis nomumita instruisto de aritmetiko kaj geometrio en distrikta lernejo de urbo Borovsk. Al tiu tempo apartenas unuaj sciencaj esploroj de Ciolkovskij. Nesciante pri jam faritaj eltrovoj, li en jaroj 1880-81 skribis verkon "Teorio de gasoj", en kiu li eksponis fundamentojn de kineta teorio de gasoj. Lia dua verko - "Mekaniko de animala organismo"(la samaj jaroj) - ricevis pozitivan opinion de I.M.Seĉenov, kaj Ciolkovskij estis akceptita en Rusan fizikokemian socion. Ĉefaj verkoj de Ciolkovskij post jaro 1884 estis ligitaj kun 4 grandaj problemoj: scienca fundamentigo de kompletmetala aerostato (zepelino), aerodinamika aviadilo, trajno sur aera kuseno, kaj raketo por interplanedaj vojaĝoj. Ekde jaro 1896 Ciolkovskij sisteme okupiĝis pri teorio de movo de  reakciaj aparatoj kaj proponis vicon da skemoj de raketoj de malproksima flugo kaj raketoj por interplanedaj vojaĝoj. Post la Oktobra revolucio de jaro 1917 Ciolkovskij multe kaj fruktodone laboris pri kreo de teorio de flugo de reakciaj aviadiloj, inventis sian skemon de turboreakcia movilo; en jaro 1927 li publikigis skemon kaj teorion de trajno sur aera kuseno.
     Unua presita verko pri zepelinoj estis "Aerostato metala direktata" (1892), en kiu estas donita scienca kaj teknika fundamentigo de konstrukcio de zepelino kun metala ŝelo. La projekto de Ciolkovkskij, avangarda por sia tempo, ne estis apogita; oni rifuzis al la aŭtoro pri subvencioj por konstruo de modelo. Alvoko de Ciolkovskij en Ĝenarala stabo de rusia armeo ankaŭ ne havis sukceson. En jaro 1892 Ciolkovskij transveturis en Kalugon, kie li instruis fizikon kaj matematikon en gimnazio kaj eparkia lernejo. En tiu periodo li turniĝis al nova kaj malmulte esplorita areo de aviadaj aparatoj pli pezaj, ol la aero.
     Al Ciolkovskij apartenas ideo de konstruo de aviadilo kun metala truso. En artikolo "Aviadilo, aŭ birdosimila (aviada) flugmaŝino" (1894) estas donitaj priskribo kaj grafikaĵoj de aviadilo, kiu laŭ sia aspekto kaj aerodinamika kompono antaŭis konstrukciojn de aviadiloj, aperintaj 15-18 jaroj poste. En la aviadilo de Ciolkovskij la flugiloj havas dikan profilon kun rondigita antaŭa rando, kaj la  fuzelaĵo havas aerodinamikan formon. Ciolkovskij konstruis en jaro 1897 unuan en Rusio aerotubon kun malfermita labora parto, ellaboris metodon de eksperimento en ĝi kaj en jaro 1900 dank' al subvencio de la Akademio de sciencoj faris esplorojn de simplaj modeloj kaj difinis koeficienton de rezisto de sfero, plata lameno, cilindro, konuso kaj aliaj korpoj. Sed laboro pri la aviadilo, same kiel pri la zepelino, ne ricevis agnoskon flanke de oficialaj reprezentantoj de rusia scienco. Por pluaj esploroj Ciolkovskij havis nek monon, nek eĉ moralan apogon. Multajn jarojn poste, jam en la sovetia tempo, li ellaboris teorion de flugo de reakciaj aviadiloj en stratosfero kaj skemoj de aviadiloj por flugo kun hipersonaj rapidoj.
     La plej gravaj sciencaj rezultoj estas ricevitaj per Ciolkovskij en teorio de movo de raketoj (raketodinamiko). Ciolkovskij eldiris ideojn pri uzo de reakcia principo en la kosmo ankoraŭ en jaro 1883, tamen strikta teorio de reakcia movo estas eksponita per li en jaro 1896. Nur en jaro 1903 li sukcesis publikigi parton de artikolo "Esplorado de la mondaj spacoj per reakciaj instrumentoj", en kiu li fundamentigis realan eblecon de ilia uzado por interplanedaj komunikadoj. En ĉi tiu artikolo kaj ĝiaj daŭrigoj (1911,1912,1914) li fondis bazon por teorio de raketoj kaj likvobrulaĵa raketa movlilo. Esploro de praktika tasko de rektlinia movo de raketo gvidis Ciolkovskij-on al solvo de novaj problemoj de movo de korpoj kun ŝanĝiĝanta maso. Li unua sovlis problemon de alteriĝo de kosma ŝipo sur planedojn, ne havantajn atmosferon. En jaroj 1926-29 Ciolkovskij ellaboris teorion de multŝtupaj raketoj. Li esploris (proksimume) influon de atmosfero al flugo de raketo, kaj komputis necesatajn rezervojn da brulaĵo por trairo tra la aera ŝelo de la Tero.
     Ciolkovskij estas fondinto de teorio de interplanedaj komunikadoj. Liaj esploroj unufoje montris eblecon de atingo de kosmaj rapidoj, pruvinte realigiblecon de kosmaj flugoj. Li unua esploris problemon pri raketo kiel artefarita satelito de la Tero, eldiris ideon pri kreo de ĉeteraj stacioj kiel loĝlokoj, uzantaj energion de la Suno, kaj kiel interaj bazoj por interplanedaj komunikadoj; esploris medicinebiologiajn problemojn, aperantajn en longtempaj kosmaj flugoj. Ciolkovskij skribis vicon da verkoj, en kiuj li donis atenton al uzado de artefaritaj satelitoj en popola mastrumo.
     Ciolkovskij proponis vicon da ideoj, kiuj trovis uzon en raketokonstruado. Per li estas proponitaj: gasaj rudroj (el grafito), por direktado de flugo de raketo kaj ŝanĝigo de trajektorio de movo de ĝia mascentro; uzo de komponentoj de brulaĵo por malvarmigo de ekstera ŝelo de kosma ŝipo (dum eniro en atmosferon) kaj ankaŭ de muroj de bruladokamero kaj duzo de movilo; pumlila sistemo de altransportigo de komponentoj de brulaĵo; optimumaj trajektorioj de malsupreniĝo de kosma ŝipo dum reveno el la kosmo k.a. En areo de raketaj fueloj Ciolkovskij esploris grandan nombron da oksidantoj kaj brulaĵoj por raketa movilo; rekomendis fuelajn parojn: likva oksigeno kun likva hidrogeno, oksigeno kun hidrokarbonoj k.a.
     Ciolkovskij estis unua ideologo kaj teoriisto de asimilado de la kosma spaco per la homo, fina celo de kio prezentiĝis al li en aspekto de plena rekonstruo de biologia naturo de la generitaj per la Tero pensantaj estaĵoj. Rilate kun tio li proponis projektojn de nova organizado de la homaro, en kiuj originale kuniĝas ideoj de sociaj utopioj de diversaj historiaj epokoj.
     Ciolkovskij estas aŭtoro de vico da sciencfiksiaj verkoj kaj ankaŭ de esploroj en aliaj areoj de scio: en lingvistiko, biologio k.a.
     Ĉe la Soveta potenco kondiĉoj de vivo kaj laboro de Ciolkovskij radikale ŝanĝiĝis. Al Ciolkovskij estis difinita persona pensio kaj garantita kapablo de fruktodona agado. Liaj verkoj multe kontribus al disvolviĝo de raketa kaj kosma tekniko en Sovetunio kaj aliaj landoj. Pro "Specialaj meritoj en areo de inventoj, havantaj grandan signifon por ekonomika potenco kaj defendo de Sovetunio" Ciolkovskij en jaro 1932 estis premiita per ordeno de Labora Ruĝa Standardo. Antaŭtage de 100jara detreveno de Ciolkovskij la Akademio de sciencoj de Sovet-Unio en jaro 1954 fondis oran medalon de K.E.Ciolkovskij "Por elstaraj atingoj en areo de interplanedaj komunikadoj". En Kalugo kaj Moskvo estas situigitaj monumentoj de la sciencisto; estas kreita memora domo-muzeo en Kalugo; lian nomon portas Ŝtata muzeo de historio de kosmonaŭtiko kaj pedagogia instituto, lernejo en Kalugo, Moskva aviadoteknika unstituto. Per la nomo de Ciolkovskij estis nomita kratero sur la Luno.

A.A. Kosmodemjanskij

Encilokpedio "Kosmonaŭtiko", Moskvo,1985



Хостинг от uCoz