Rusia kosmonaŭtiko
Baza informo Libroj Artikoloj Personoj Novaĵoj



Kibalĉiĉ Nikolaj Ivanoviĉ

     KIBALĈIĈ Nikolaj Ivanoviĉ (1853-1881) - rusa revoluciisto, membro de organizo "Popola libero", inventisto; aŭtoro de unua en Rusio projekto de raketa flugaparato por flugo de homo. Ekde jaro 1871 li lernis en Peterburga instituto de fervojaj inĝenieroj, ekde jaro 1873 - en Medicinokirurgia akademio. Ekde oktobro de 1875 ĝis junio de 1878 li troviĝis en malliberejo pro akuzo pri revolucia agado. Post liberiĝo li transiris al konspira stato kaj komencis aktive partopreni en revolucia movado. Kibalĉiĉ administris laboratorion de eksplodaĵoj de Plenumkomitato de "Popola libero". Estante "ĉefa teknikisto" de la organizo, li partoprenis en preparo de atencoj al caro Aleksandro II. En 7 de marto de jaro 1881 li estis arestita laŭ proceso de 1 de marto de 1881 (murdo de la caro per la membroj de "Popola libero"), estis kondamnita al ekzekuto kaj pendumita kune kun aliaj partoprenantoj de la murdo. Troviĝante en malliberejo, kelk tagoj antaŭ la ekzekuto Kibalĉiĉ ellaboris originalan projekton de pilotata raketa flugaparato (publikigita unufoje en jaro 1918 en ĵurnalo "Biloe", kajero 4-5). En la projekto KIbalĉiĉ esploris konsrukcion de pulva raketa movilo, direktadon de flugo per ŝanĝo de angulo de obkliveco de la movilo, reĝimon de fuelbrulado, garantadon de stabileco de la aparato k.a. Per la nomo de Kibalĉiĉ estis nomita kratero sur la Luno.

Enciklopedio "Kosmonaŭtiko",Moskvo,1985


Хостинг от uCoz