|
VIDEO
Ĉi tie oni povas
trovi informon pri dokumentarioj pri rusia kosmonaŭtiko, kiujn eblas
elŝuti pere dosierinterŝanĝa reto eDonkey/eMule. Al ĉiuj dokumentarioj
estas
aldonitaj subtitoloj en Esperanto en formato .ass. Por spekti
subtitolojn en ĉi tiu formato konsilindas uzi programon Media Player Classic. Eblas elŝuti
ĝin ĉi
tie.
SAVIĜO DE KOSMONAŬTOJ
Daŭro: 12 minutoj Grando: 83,17Mb Tio
estas
fragmento el ekkoniga programo "Skaner". Estas neatendite, sed plej
seriozaj danĝeroj povas atendi kosmonaŭtojn ne en la kosmo, sed sur la
Tero. Okaze de ekstrema alteriĝo la alteriĝanta aparato povas trafi
ĉian regionon de la mondo - tundron, dezerton, montojn, maron. Povas
pasi ĝis tri tagoj antaŭ la savistoj trovos kosmonaŭtojn. Por resti
vivaj en pezaj cirkomstancoj kosmonaŭtoj trapasas specialan trejnadon
kaj havas ĉiun necesan ekipaĵon.
READAPTADO DE Linko Subtitoloj KOSMONAŬTOJ Daŭro: ĉirkaŭ 4 minutoj de la 20-minuta programo Grando: 129,18Mb Tio
estas alia seriero de la programo "Skaner", kies tria fragmento
rakontas pri readaptado de kosmonaŭtoj al la teraj kondiĉoj post kosma
flugo. Bedaŭrinde, la videodosiero ne estas kompleta, kaj ĉi tiu
fragmento havas nur kvar minutojn da longeco. Sed eĉ en la limigita
formo ĝi estas interesa. Ankaŭ la programo inkludas fragmentojn
"Anonimaj alkoholuloj" kaj "Divido de Antarkto".
|