|
Nikolaev Andrijan Grigorjeviĉ
(1929 - 2004) ![]() En jaroj 1968-1974 li estis vicestro de Centro de preparado de kosmonaŭtoj. Trairis preparadon laŭ la luna programo, estis komandanto de unu el la ŝipanaroj. Post malfermo de la sovetia luna programo li prepariĝis al flugoj sur ŝipoj de tipo "Sojuz", estis komandanto de dublanta ŝipanaro dum flugo de ŝipo "Sojuz-8" (oktobro de jaro 1969). En 1-19 de junio de jaro 1970 li faris sian duan flugon kiel komandanto de ŝipo "Sojuz-9". Ĝis tiu momento tio estis la plej longa kosma flugo. Post alteriĝo pro tio, ke la kosmonaŭtoj malmulte okupiĝis pri fizikaj trenadoj, aperis problemoj kun adaptado de organismo al teraj kondiĉoj. La kosmonaŭtoj malbone sin sentis, ne kapablis iri. Ĉi tiu stato ricevis en medicina literaturo nomon "la efekto de Nikolaev". La flugo daŭris dum 17 diurnoj 16 horoj 58 minutoj 55 sekundoj. Per la du vojaĝoj en la kosmon li flugis dum 21 diurnoj 15 horoj 20 minutoj 55 sekundoj. En jaro 1974 li estis nomumita unua vicestro de Centro de preparado de kosmonaŭtoj kaj servis en ĉi tiu ofico ĝis demisio. Li estis deputito de Supera Konsilio de Rusio ekde 6a ĝis 11a kunvoko, popola deputito de Rusio ekde jaro 1990 ĝis jaro 1993. Li estas dufoje promociita Heroo de Sovet-Unio, dekoraciita per du ordenoj de Lenin, ordeno de Labora Ruĝa Standardo, ordeno de Ruĝa Stelo, medaloj, premioj de multaj landoj. Per la nomo de Nikolaev estis nomata kratero sur la Luno. Li estas aŭtoro de libroj "Ni renkontiĝu sur la orbito" kaj "La kosmo - vojo sen fino". Li forpasis en 3 de junio de jaro 2004. Copyright © Александр ЖЕЛЕЗНЯКОВ, 1997 |