Rusia kosmonaŭtiko
Baza informo Libroj Artikoloj Personoj Novaĵoj


Komarov
Vladimir Miĥajloviĉ
Vladimir Komarov
Voĉjo Komarov naskiĝis la 16-n de marto de 1927 en Moskvo en familio de kortisto. Lia familio loĝis en strato 3-a Meŝĉanskaja. En la sama domo loĝis konata akademiano, inventisto de helikoptero. disĉiplo de Ĵukovskij, Boris Nikolajeviĉ Jurjev. Voĉjo hazarde konatiĝis kun li, kaj, verŝajne, ĝuste ekde tiu ĉi konatiĝo en lia animo aperis revo pri la ĉielo. Li lanĉis kajtojn de tegmento, observis preterflugantajn aviadilojn.
     Li studis en lernejo, situinta apude nuntempa sport-palaco "Olimpijskij" kaj metrostacio "Prospekt Mira". Nune antaŭ enirejo de ĉi tiu lernejo oni situigis buston de Vladimir Komarov.
     Kiam komenciĝis la milito, Voĉjo troviĝis ĉe vilaĝaj parencoj, de kie li revenis en Mosvon kun sako da lukrita per sia laboro nutraĵo. Li ne renkontis la patron, tiu jam venis en la militon. La plej malfacilajn jarojn de la milito li pasigis en duokela loĝejeto kune kun la patrino.
     En 1943 Vladimir finis sepjaran lernejon kaj aliĝis en 1-an Moskvan specialan lernejon de la Militaeraj fortoj - li hastis, timante, ke li ne sukcesos trafi en la fronton, sed la milito finiĝis sen li. En julio de 1945, post kiam li finis la lernejon, li fariĝis kursano de 1-a Solovskaja aviada lernejo de komenca kurso, kaj en septembro de sama jaro li fariĝis kursano de Borisoglebskij milita aviada lernejo. Vladimir studis en ĝi malpli multe, ol jaro kaj en julio de 1946 oni transigis lin al Batajskoje aviada lernejo. En decembro de 1949 Vladimir Komarov sukcese finis ĝin kaj komencis servi kiel ĉasavidisto en la 382-a ĉasaviadila reĝimento de la 42-a ĉasavidila divizio de la Militaeraj fortoj de la Nordkaŭkaza milita distrikto. Tie li konatiĝis kun mezlerneja instruistino Valentina, kiu baldaŭ fariĝis lia edzino.
    La 28-n de novembro de 1951 oni nomumis lin ĉefavidisto, kaj la 27-n de oktobro de 1952 li estis  transigita sur saman postenon en la 486-an ĉasavidilan reĝimenton de la 279-a ĉasavidila divizo de la 57-a aera armeo.
     Tie Vladimir servis dum du jaroj. Li rapide ekstudis supersonajn aviadilojn, flugojn nokte kaj en kondiĉoj de malbona videbleco. Lia revo - fariĝi testpiloto - bezonis ricevi inĝenieran kleron por efektiviĝi kaj oni sendis lin, kiel unun el la plej bonaj pilotoj, en la Milieaeran inĝenerian akademion. La 31-n de aŭgusto de 1954 li fariĝis ĝia kursano. La 31-n de aŭgusto de1959 Vladimir Komarov sukcese finis fakultaton de aviadilkonstruado kaj ricevis rajton elektis lokon de sia laboro. La ekekto, certe, estis aviadila testado - celo de lia vivo.

     Rezulte oni sendis la ĉefinĝenieron-leŭtenanton Vladimir Komarov al testada laboro en la Ŝtata Sciencesplora insituto de la Militaeraj fortoj. La 3-n de septembro li estis nomumita asistanto de ĉefa inĝeniero de unu el institutaj fakoj kaj ricevis rankon de inĝeniero-kapitano. Vladimir Komarov okupiĝis pri testado de novaj specimenoj de aviada tekniko. Ĉi tie demonstris sin liaj altaj kvalitoj kiel organizanto kaj inĝeniero. Ĝuste en la instituto la komisiono pri elekto en la unuan taĉmentoj de kosmonaŭtoj proponis al Vladimir Komaron novan sekretan testadan laboron. Vlamidir ne hezitis, kvankam li jam estis 32-jaraĝa kaj estis iom malfrue komenci la novan laboron. Sed tia estis lia karaktero - lin allogis ĉio nekonata. En fino de 1959 li trapasis medicinan komisionon. La 7-n de marto de 1960 estis ordono de Ĉefkomandanto de la Militaeraj fortoj "... nomumi sur postenon de kursano de la armea formacio 26266".
    Baldaŭ Vladimir konatiĝis kun la estontaj kosmonaŭtoj. Inter ili estis ankaŭ Jurij Gagarin, kun kiu li eskposedis precipe varmajn rilatojn.
     Ĝenerala preparado de Vladimir Komarov ne diferencis de tiu de la aliaj kosmonaŭtoj: la samaj baro- kaj termokameroj, centrifugiloj, paraŝutaj saltoj, subakviĝoj kaj multo alia.
      Li ne trafis en la unuan seson malgraŭ supera inĝeniera klero, kiun havis ne multaj kosmonaŭtoj de la unua taĉmento.
     En aprilo de 1961 la ĝenerala preparado estis finita kaj Komarov komencis prepariĝon al flugo sur ŝipo "Vostok".  En junio de 1962 li estis enigita en grupon de senpera preparado al grupa flugo de du ŝipoj "Vostok" anstataŭ Grigorij Nelubov, eligita pro sanstato. Dum lanĉo de "Vostok-4" li estis dublanto de Pavel Popoliĉ.
     En septembro, poste mallonga ripozo, grupo el Valerij Bikovskij, Boris Voljinov kaj Pavel Popoviĉ komencis senperan prepariĝon al nova flugo sur "Vostok" kun 10-diurna longeco. La prepariĝo estis finita samjare, sed la flugo estis pli kaj pli prokrastigata. Nur la 21-n de marto de 1963 oni abolis la dekdiurnan flugon. (Ĉefa kaŭzo estis en tio, ke oni ne sukcesis ĝustatempe krei sistemon de vivapogo, kiu  garantus ne nur dektagan flugon, sed ankaŭ kelk aldonajn tagojn da estado sur orbito okaze de neebleco reveni en difinita tempo).
     En sama tago estis promulgita nova programo de flugo, kiu inkludis ripeton de samtempa flugo de du ŝipo, sed unu el ili devis esti pilotata per virino-kosmonaŭto.
     V. Komarov komencis novan ciklon de prepariĝo en konsisto de la grupo, sed lia sanstato evidentiĝis esti netaŭga. Dum vica trejnado sur centrifugilo oni fiksis ekstrasistolojn sur kardiogramo. Ekbezonatis operacio (ŝajne, pri ekscizo de la tonsiloj) post kiu en la persona aktaro aperis skribaĵo:" Post la operacio  estas malpermesataj por ses monatoj superŝarĝoj, paraŝutaj saltoj". Oni volis malmembrigi lin el la taĉmento, sed Vladimir postulis doni al li ŝancon pri restarigo. La tuta taĉmento subtenis lin.
     Rezulte de trejnadoj laŭ sia propra programo jan en mezo de 1963 Vladimir Komarov estis repravigita far kuracistoj. La 17-n de septembro oni aligis lin al grupo, formita por longtempa sola flugo sur "Vostok". (V. Bikovskij sur "Vostok" ne plenumis programon de okdiurna flugo pro malalteco de orbito, sur kiun li trafis).
     En februaro de 1964 oni decidis ne faru plu "Vostok"-ojn,  kaj jam ekzistantajn kvar ŝipojn rekonstrui kaj plenumi flugon de ŝipanaro el tri kosmonaŭtoj sur ili, jam en sama jaro.
     En komenco de junio komarov estis nomumita komandanto de dua ŝipanaro por diurna flugo sur "Vosĥod" (ĝuste tiel nomiĝis modifita "Vostok") kune kun K. Feoktistov kaj A. Sorokin. La 15-n de aŭgusto la preparado estis finita, sed la ŝipo ankoraŭ ne pretis. Komenciĝis longa atendado en "reĝimo de subtenado de preteco".
     En septembro la ŝipanaroj estis reformitaj pro diversaj kaŭzoj kaj la 21-n de septembro estis promulgita nova unua ŝipanaro: V. Komarov, K. Feoktistov, B. Jegorov.
    Vladimir Komarov faris unuan kosman flugon la 12-13-n de septembro de 1964 sus ŝipo "Vosĥod" kune kun K.P.Feoktistov kaj B.B.Jegorov. Tio estis unua en la mondo multŝipana kosma ŝipo. Unufoje en konsisto de la ŝipanaro estis ne nur piloto, sed ankaŭ inĝeniero-projektisto de la ŝipo kaj kuracisto. Unufoje la ŝipanaro flugis sen skafandroj. Ankaŭ unufoje estis uzita sistemo de mola alteriĝo. Voksignalo de la ŝipo - "Rubin" - sonis de la orbito dum diurno. Fina longeco de la flugo estis 1 diurno 14 minutoj 3 sekundoj.
     Pro sukcesa plenumo de la flugo Vladimir Komarov ricevis titolon de Heroo de Sovet-Unio, ordenon de Lenin kaj medalon "Ora Stelo".
     Baldaŭ li ricevis kvalifikon "Kosmonaŭto de 3-a klaso", kaj la 23-n de januaro de 1965 oni nomumis lin instrukciisto-kosmonaŭto en la grupo de kosmonaŭtoj, prepariĝantaj laŭ programoj de la Ministerio pri defendo.
     La 1-n de septembro de 1965 li estis inkludita en la grupon de preparado al flugo laŭ la programo "Sojuz". En oktobro Komarov ekgvidis kvaran ŝipanaron. Testkosmonaŭto de la ŝipanaro estis Petr Kolodin.
     En marto de 1966 oni nomumis Vladimir Komarov estro de la tria fako kaj donis novan oficon - ĉefa instrukciisto-kosmonaŭto. Li sukcesis kunigi gvidadon de la fako kun propra prepariĝo.
      La 5-n de aŭgusto de 1966 estis decidite, ke V. Komarov pilotos la unuan "Sojuz". Jurij Gagarin estis nomumita lia dublanto.
     Kiel estas konata, la flugo de Vladimir Komarov sur "Sojuz-1" finiĝis tragike. Vladimir Komarov faris en la flugo ĉion eblan, sed pro paneo de la paraŝuta sistemo la alteriĝanta aparato kraŝiĝis. La kosmonaŭto pereis. Ĉi tiu tragedo ne haltis disvoliĝon de kosmonaŭtiko. La programon de la flugo de Komarov plenumis la aliaj, kiuj anstataŭhigis lin sur lia loko.
     La memoro pri Vladimir Miĥajloviĉ Komarov por ĉiam restis en la historio de kosmonaŭtiko. Per lia nomo estas nomita asteroido, lernejoj kaj stratoj en Moskvo kaj aliaj urboj.

I. Marinin, revuo "Novosti Kosmonavtiki", 6, 1997




Хостинг от uCoz