Rusia kosmonaŭtiko
Baza informo Libroj Artikoloj Personoj Novaĵoj


Titov German Stepanoviĉ
dua kosmonaŭto de la planedo
(1935 - 2000)

     Titov German Stepanoviĉ naskiĝis en 9 de oktobro de jaro 1935 en vilaĝo Verĥneje Ĵilino de distrikto Kosiĥinskij de Altaja regiono. Heroo de Sovet-Unio, piloto-kosmonaŭto de USSR, laŭreato de Lenina premio, kolonelgeneralo de aviado, kandidato pri militaj sciencoj. Fininte en jaro 1957 Stalingradan militan aviadian lernejon, li servis en aviadaj formacioj de Leningrada milita distrikto. En jaro 1960 li trairis elektadon en la unuan taĉmenton de kosmonaŭtoj, estis dublanto de la unua kosmonaŭto de la mondo J.A.Gagarin. En 6-7 de aŭgusto de jaro 1961 li faris orbitan flugon sur kosma ŝipo "Vostok-2". Dum 25 horoj 11 minutoj la ŝipo faris 17 rotaciojn ĉirkaŭ la Tero, trafluginte pli, ol 700 mil kilometrojn. Ĉi tiu flugo de G.S.Titov pruvis kapablon de homo vivi kaj labori en la kosmo. En jaro 1968 G.S.Titov finis Militaviadan inĝenieran akademion. En jaro 1972 post kiam li finis Akademion de Ĝenerala stabo, li estis nomunita vicestro de Ĉefa centro de testoj kaj direktado de kosmaj iloj, en junio de jaro 1973 - vicestro de Ĉefa administrejo de kosmaj iloj, en julio de jaro 1979 - unua vicestro de Ĉefa administrejo de Ministerio de defendo. Ekde julio de jaro 1986 ĝis fino de armea servo (oktobro de jaro 1991) li estis unua vicestro de kosmaj formacioj de Ministerio de defendo. Ekde jaro 1995 li estis deputito de la parlamento. Ankaŭ li estis deputito de Supera Konsilio de USSR de 6a kaj 7a kunvokoj.
   Li estas aŭtoro de libroj: "Deksep kosmaj aŭroroj", "Unua kosmonaŭto de la planedo", "Mia blua planedo", "Sur stelaj kaj teraj orbitoj".
     Li forpasis en 20 de septembro de jaro 2000 en Moskvo.

Copyright © Александр ЖЕЛЕЗНЯКОВ,1997-2003


Хостинг от uCoz